— Mi aludas Adahan, vian servistinon. Ŝi estas bela knabino el bona, altestimata familio en Dhafer en Hadamaut. Mi bone konas ŝian onklon Sabad, Joktanidon, tre honestan viron, kiu estas parenco de princo Nooman, do posteulo de Joktan kaj Ŝem. Krom tio, Adaha estas fidela adorantino de Jehova.

— Mi scias tion, — respondis Omar, — kaj mi estimas Adahan; sed glora deveno, eĉ se kunigita kun beleco kaj aliaj estimindaj ecoj, ne estas ĉio, kion la koro postulas. Mi neniam pensis pri ŝi en tiu rilato.

Tiel la amikoj interparolis.

Kiam post noktomezo Omar serĉis dormon sur kuŝejo, farita el ŝafofeloj, li ne povis, malgraŭ korpa laceco, forpeli el siaj pensoj la travivaĵojn de la ĵus pasinta, longa tago. En la daŭro de pli ol unu horo li vane penis ekdormi. Li ne povis dubi, ke ekzistas inter Lemuel kaj Zalmuna reciproka malinklino, aŭ eĉ efektiva malamikeco. Konfuzis lin la demando, kiel stariĝis ĉi tiu malamikeco; ĉar ili, kiom li sciis, havis preskaŭ neniajn personajn interrilatojn. Li miris des pli multe, ĉar malamemo estis ja tiel kontraŭa al la karaktero de ambaŭ. Zalmuna neniam aspektis en liaj okuloj tiel rave bela, tiel sorĉe ĉarma, kiel hodiaŭ. Neniam antaŭe li sentis tiel forte, ke lia tuta animo estas alligita al ŝia animo. Kaj tamen, li ne povis elpeli el sia kapo strangan antaŭtimon, sinadmonon, ke lia pasia amo al Zalmuna enhavas en si ion nebonan, ion, kontraŭ kio la konscienco lin avertis. Lemuel ŝajne nutras suspekton kontraŭ ŝi — kaj li alte estimis la saĝon kaj la sagacon de la amiko. Li penis subpremi en sia propra koro naskiĝantan suspekton, kaj konvinki sin, ke suspektemo estas malinda je li mem, kaj maljusta kaj mallojala kontraŭ Zalmuna.

* * *

Frumatene, la sekvintan tagon, Omar kaj Lemuel kune ekforiris al Betraĥ; unu hejmen, la alia por pasigi «kelkajn tagojn da ripozo kaj medito» inter karaj amikoj. Sed ili ne vojaĝis duope. Viro el Babel, kiu prezentis sin per la nomo Ilu-ittia[10], petis permeson akompani ilin sur parto de la vojo. Li estis bone vestita, kaj havis ĝentilajn, delikatajn manierojn. Lia aspekto estis plaĉa kaj milda. Per montro de ne malgranda klereco kaj preciza scio pri tre multaj, komuninteresaj aferoj, li igis sin tre agrabla kunulo en la daŭro de la unua duono de la kunvojaĝo. Evidente li estis viro de vasta sperto pri registaraj kaj internaciaj aferoj, kaj parolis kun aplombo de persono, kiu havas envidon en aferojn administrajn kaj politikajn. Sed ĉar la spirita stato de la tiama mondo estis elstare en la pensoj de Omar kaj Lemuel, la interparolo post kelka tempo turniĝis al tiu temo.

La Babelano, kiu lerte evitis aludajn demandojn pri la celo de sia vojaĝo kaj pri sia ordinara okupo, penis naski en la pensoj de siaj kunvojaĝantoj la impreson, ke li estas larĝanima liberpensulo.

— Mi ĉiam lasas, — li diris, — al ĉiuj, kiuj posedas la kapablon memstare pensi, plenan liberecon pri religiaj aferoj. Ne estas grave, kion kredas la vulgaruloj. Ili efektive ne kredas; ili nur senpripense sekvas. Malgraŭ ŝajna fendego, la diferenco inter ni, prudentaj instruituloj, estas surprize malgranda: pli-malpli diferencaj opinioj pri negravaj detaloj; sed preskaŭ la sama fundamenta koncepto pri la eterna estaĵo, kiun oni nomas per diversaj nomoj, per nomoj, kiuj montras nur parton de la tutaĵo de lia ecaro.

Omar, kiu ne volis ofendi la ŝajne bonkoran nekonaton, parolis kun fervora elokventeco pri la pureco kaj la beleco de la origina Jehova-kulto, kaj pri ĝia granda simpleco. Lemuel, laŭ sia malkaŝema karaktero, kaj estante malpli zorgema pri delikataj sentoj de idolanoj, parolfrapis lin kun sincera indigno pri abomenaj maldecaĵoj, okazantaj ĉe iuj idolservoj, precipe pro la honoro de la diino Iŝtar de Uruk, kaj pri la insidaj kaj senskrupulaj penadoj de la Babela pastraro detrui la restaĵon de la Jehova-kulto.

Al ĉio ĉi tio Ilu-ittia respondis milde kaj senpasie:

— Multaj trajtoj de la Iŝtar-kulto en Uruk estas ja tre bedaŭrindaj, sed jam multaj sinceraj kaj — mi ne dubas — altanimaj adorantoj kaj precipe adorantinoj de la diino forte klopodas purigi kaj altigi ŝian kulton. Cetere Iŝtar en Uruk, kaj Iŝtar en Babel kaj Ninive jam ne estas unu sama diino. Kion vi, Lemuel, nomas malbonaj spiritoj, estas ne tiaj, sed herooj-dioj, animoj de eminentaj, homaj bonfarintoj, adorataj de vulgara posteularo, kiel dioj, sed rigardataj de kleraj pensuloj kiel eblaj peruloj inter homoj kaj la pli alta dieco. La homa koro, konsciante pekemecon, sopiradas ja al peranto.

Omar interrompis la parolanton:

— La Eternulo efektive promesis al la unuaj geedzoj Savonton, sed la tempo por Lia alveno ankoraŭ ne estas.

— Tion mi scias, kaj mi ne malmemoras ĝin, — tuj respondis afable, sed eviteme la Babelano, kaj, sin turninte ree al Lemuel, li parolis plue, — Lemuel, mia amiko, ne tro facile kondamnu kiel blasfemulojn la homojn, kiuj sincere serĉas interrilatiĝon kun la Plejalta pere de dioj kaj diinoj, kiujn ili eble mem elektis. Kio estas blasfemo por unuj, estas religiaj penso kaj emocio por aliaj. Kredu, ke la «blasfemo» de religiuloj estas pristudinda. Multaj, kiujn vi kondamnas, en efektiveco adoras la Eternulon, kvankam ili timas kaj, sekve, ankaŭ servas diojn kaj diinojn, kiuj, en multaj okazoj, nur reprezentas ecojn de la plejalta dieco. Multaj kleruloj, cetere, vidas en la aventuroj kaj klopodoj de Gilgameŝ, kaj en la bataloj de Merodaĥ, la printempa suno, kontraŭ Timat, la malbonulo, la eternan batalon kontraŭ pekaj emoj. Plue, en la diino Iŝtar vidas multaj homoj sopiron de la koro al ĉio bela kaj, — li aldiris kun milda rideto, — tute naturan deziron diigi tiun superegan, sanktan interrilaton, la amon inter la viro kaj la virino. Por aliaj Iŝtar estas fonto de la plej delikataj kaj la plej sanktaj sentoj kaj imagoj, efektive de interna, morala kaj spirita vivo. Al la militemaj kaj ĉasamaj Asirianoj Iŝtar estas diino de la milito kaj de la ĉasado; emblemoj pli ol realaĵo, naskitaj de deziro esti brava, kaj venki.

Kun montro de senpacienco Lemuel diris:

— Ĉio ĉi tio estas nur subtilaĵoj. Nekompreneble por mi estas, kiel prudentaj homoj povas okulmalferme kredi tiajn doktrinojn; kiel homoj povas adori siajn kompatindajn kunhomojn, kiel diojn, ankoraŭ regatajn de la samaj malvirtoj. Ne nur tiajn ili adoras, sed ankaŭ ŝtipojn kaj ŝtonojn kaj stelojn en la ĉielo, kiuj ĉiuj estas senanimaj objektoj, kreitaj de la Eternulo. La racio kontraŭas tiujn ĥaosajn sentotrompiĝojn.

— Nenio estas pli trompa, — rediris Ilu-ittia, — ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion kiel patrinon. La racio limigas la animon, kiu serĉas diecon en ĉio dia.

Lemuel jam laciĝis pro la elturniĝemo de la Babelano, kaj pensante, ke plua argumentado kun li estos senutila, li ne daŭrigis ĝin. Omar indigniĝis pro la indiferenteco de la fremdulo pri la vero; kaj pro tio silentis. Ilu-ittia siaflanke pensis, ke li jam gajnis sufiĉe da poentoj, kaj ke li prefere ne persistu. La interparolo do nature transiris en aliajn temojn. Ne longe poste, ĉe vojkruciĝo, la Babelano adiaŭis siajn kunvojaĝintojn, dirante, ke li deziras, se eble, atingi antaŭ vesperiĝo la apudriveran urbon Damar.

Tuj kiam li estis sufiĉe malproksime, Omar diris:

— Kia sensenta indiferenteco ĉe klerulo! Ŝajnas, ke estas por li tute indiferente, ĉu Jehova aŭ Baal estas la reganto de la mondo. Tamen mi ricevis la impreson, ke li estas bonkora, eble eĉ aminda homo.

— Tre povas esti, — diris Lemuel, — ke tiu indiferenteco estas nur ŝajna. Ĉiuokaze Ilu-ittia estas misterulo. Vi sendube rimarkis, kiel eviteme li respondis al miaj pli personaj demandoj. Mi nun demandas min, kion tia klerulo kun delikataj gustoj povas serĉi en Damar, loko loĝata nur de krudaj maristoj kaj fiŝkaptistoj. Cetere, por iri de Padar al Damar ekzistas ja pli rekta vojo, kaj parto de la karavano el Damasko trapasas ĝin hodiaŭ aŭ morgaŭ matene. Eble vi ne rimarkis, fine, ioman fremdlandan elparolon ĉe li. Mi dubas, ĉu li estas Babelano.

Ĉapitro IV

Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn

Vespera suno ĵetis longajn, groteskajn ombrojn de la vojaĝantoj kaj de iliaj bestoj sur la vojon, kiam la urbeto Betraĥ, la celo de ilia vojaĝo, ekvidiĝis. Jam ili alproksimiĝis al la unuaj antaŭurbaj tendoj, en kiuj loĝis bonhavaj urbanoj. Dum la somero multaj preferis la plaĉegan, liberan aeron sub tendo pli ol la sufokecon en urbaj domoj. Apud la tendoj virinoj pretigis simplan vespermanĝon, dum gravmienaj viroj ripozis post la taga laboro, kaj feliĉkoraj infanoj ludis sur la herbejo. Plaĉa, alloga vidaĵo sin prezentis al la okuloj de la lacaj viroj, vigligante ilin per promeso pri dolĉa ripozo. Inter folioriĉaj arboj vidiĝis aretoj da blankaj domoj kun plataj tegmentoj, aspektantaj kiel ovoj en verdaj nestoj. Ĉi tie kaj tie staris pli grandaj domoj, ĉirkaŭitaj de belaj ĝardenoj, kies ĉefa trajto estis aleoj da cipresoj. La malhela verdo de la cipresoj bele kontrastis la blankon de la muroj. La tuta pejzaĝo estis beligita de la surbiranta suno kaj prezentis treege ĉarman aspekton.

La rajdantoj nun alproksimiĝis al loko, kie vojo el la okcidento aliĝis al ilia vojo. Samtempe alproksimiĝis al tiu vojforko, de la alia flanko, kvar vojaĝantoj, rajdantaj sur kameloj. Esplore rigardante la venantojn, Lemuel diris:

— La garnaĵoj de la kameloj supozigas, ke ili venas el la lando Egipta. Ĉiuokaze laŭ aspekto ili venas de tre malproksime. Ili estas polvokovritaj kaj montras signojn de longa vojaĝo.

— Ni do malrapidigu nian iradon, por saluti ilin, — diris Omar.

— Unu el ili estas aŭ Izraelido, aŭ Hiksoso el Egiptujo; pli kredeble la lasta, — aldiris Lemuel, kaj tuj poste ekkriis:

— Ho! ĝuste tiun, la blankharan maljunulon mi konas! Tio estas efektive Hamul el Bubastis, posteulo de Ŝem, la Potenculo, viro de granda dia saĝo! Kio venigas tian grandaĝulon ĉi tien?

Omar kaj Lemuel haltis kaj salutis la fremdulojn per tiel profunda riverenco, kiel permesis al ili la sida pozo, kaj poste per levo de la manoj.