Omar ekparolis:

— En la nomo de la Eternulo, mi bonvenigas vin al Betraĥ, ho fremduloj el malproksima lando Egipta!

Lemuel siaparte salutis ilin kun montro de granda respekto kaj ĝojo:

— Benoj de Dio restu sur vi, Hamul, mia sinjoro, kaj sur vi, liaj feliĉaj kunuloj!

La kvar vojaĝantoj el la lando de la Nilo ankaŭ haltis momenton, kaj gravamiene respondis al la salutoj en simila maniero. Post reciproka konatigado ambaŭ aroj da viroj kune eniris la urbon. Sciiĝinte, ke la Egiptujanoj volas viziti Ijobon survoje al Babel, la du enlandanoj sin detenis de demandoj pri pluaj celoj de ilia vojaĝo, laŭ la kutimoj de la lando, kiuj tion malpermesis, antaŭ ol la gastoj refreŝiĝos per lavo kaj manĝo.

Por atingi la tendon de Ijob la vojaĝantoj devis trapasi la tutan urbon. La fremduloj ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, komparante la aspekton de ĉio vidata kun similaj objektoj en sia propra lando. Ili estis por la vulgaruloj de la loko ne malpli grandaj interesaĵoj, ĉar nur malmultaj fremdlandaj vojaĝantoj maltrankviligis ĝian dormeman serenecon. Preterpasinte aron da dometoj de malriĉuloj, la fremduloj ekvidis en kelka malproksimeco, sur altaĵeto, rimarkinde belan palacon, ne grandan, sed konstruitan, kun parada malŝparemo, el multekostaj materialoj. Larĝaj ŝtuparoj kaj terasoj alterne kondukis al kolonejo, ĉirkaŭanta parton de la domego. La glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalkŝtono, kaj montris influon de Egipta arĥitekturo, dum la masiveco de la ĉefa konstruaĵo mem vidigis laboraĵon de Babela konstruisto. Tute glata, flanka muro sen pordo aŭ fenestroj, kiu sin prezentis al la vojaĝantoj, estis konstruita el kolorigitaj kaj brile emajlitaj brikegoj. Diversaj koloroj estis harmonie aranĝitaj laŭ longaj vicoj. La surbiranta suno moderigis kaj moligis la diverskolorecon de la muro, origante la pli helajn nuancojn, kaj lumigante la pli malhelajn. La sama sunlumo dolĉe rozkolorigis la blankecajn kalkŝtonojn, kaj donis al la tuta konstruaĵo magian, majestan aspekton.

Hamul ekbridis sian kamelon, kaj kun silenta admiro rigardis la okulfrapan vidaĵon. Post kelke da momentoj li diris:

— Ankaŭ ĉi tie malriĉeco troviĝas flankon ĉe flanko kun luksego kaj amo al la belo. Kia belega palaco! Miksaĵo de Egipta delikateco kaj Babela solideco. Mi ne antaŭvidis trafi ĉi tie tian domegon; kredeble ĝi estas la sola tiaspeca en via urbo; ĉu ne, Omar?

La alparolito, kiu estis ne malpli ravita de la neordinara beleco de la vidaĵo, respondis iom distrite, kvazaŭ li vekiĝas el revo:

— Jes… Ĉiuj surpriziĝas. Ni fieras pri ĝi. La domon konstruigis tre riĉa viro kun vastaj komercaj rilatoj en Babel kaj Egiptujo.

— Kaj la beleco de la nuna posedantino, — aldiris Lemuel kun, por Omar, signifoplena balanceto de la kapo, — eĉ superas la belecon de ŝia palaco.

Trapasinte la urbeton, la rajdantoj alvenis al neprofunda valo, en kies mezo staris granda longeforma tendo kaj, malantaŭ ĝi, en kelka malproksimeco, areto da plimalgrandaj tendoj kaj terkulturaj budoj.

Apud la malfermaĵo de la granda tendo sidis viro, senokupe. Ŝajne li reve rigardis aretojn da malpezaj, lanerosimilaj nubetoj, malrapide naĝantaj en la dubeverda bluo de la vespera ĉielo. Rimarkinte la alvenon de vojaĝantoj, li leviĝis kaj ŝirmis al si la okulojn per mano kontraŭ la preskaŭ horizontalaj sunradioj, por pli oportune rigardi ilin. Li estis viro de iom pli ol mezkreska staturo kun zorge frizita, malhele bruna barbo kaj impona mieno. Alta kaj larĝa frunto indikis profundan pensulon. Laŭ aspekto li havis la aĝon de ĉirkaŭ sesdekkvin jaroj. Kun dignoplena sinteno li atendis, ĝis la rajdantoj estis en la proksimeco de centkelke da paŝoj de li, kaj tiam li malrapide ekiris renkonte al ili, ĝentile sin klinante de tempo al tempo.

La vojaĝantoj dume haltis kaj facilmove desaltis de la kameloj, kun escepto de la grandaĝulo, Hamul, kiu devis igi sian beston, ne sen ioma peno, kaŭri, por ke li povu elseliĝi. Lemuel, facile montrante al la alproksimiĝanta viro, diris simple, sed solene:

— Amikoj, jen Ijob; — kaj sin turnante al ĉi tiu, li diris kun mieno, kiu vidigis samtempe respektegon kaj ĝojon, — la Eternulo volas aldoni al via beniteco, ho benita Ijob, kondukante al vi Hamulon, Ŝemidon kaj tri el liaj intimuloj. Ili estas sur la vojo el Egiptujo al Babel kaj deziras vidi vian vizaĝon, kaj amikiĝi kun vi. Mi bone konas Hamulon, la famekonatan Hiksoson el Bubastis, kaj tre alte estimas lin, kiel viron de granda saĝo kaj diotimo.

La tiel interprezentitaj viroj profunde riverencis. Ijob, post afabla rigardo al la tri kunuloj de la blankharulo, sin turnis al ĉi tiu lasta, kiu videble estis homo de elstara eminenteco inter la fremdularo. En liaj iomete enkavaj, reve penetremaj okuloj eklumis ĝoja bonvenigemo. Dum li alparolis la gloran Ŝemidon kun princa digno, feliĉa rideto ludis ĉirkaŭ lia buŝo. Tamen, nek tiu rideto, nek la ĝojo sin montranta en liaj okuloj, povis tute forigi la ŝajne kutiman seriozecon de lia mieno kaj la postesignojn, kiujn akraj animdoloroj gravuris sur lia vireca vizaĝo. Li diris:

— Mia kara amiko Lemuel estas konanto de la homa koro; li estas sagaca viro, kiu ne vane uzas sonorajn vortojn. Sed ankaŭ la vido de la okuloj certigas al mi, ho Hamul, ke vi estas viro riĉe benita de la Eternulo. Li sendube, direktis vian vojon ĉi tien: Benata la homo, kiun Li kondukas per Sia okulo. Venu, vi kaj viaj kunuloj, sub mian humilan tendon, kaj restu, ĝis plaĉos al vi daŭrigi vian vojon. Mia havo estas je via dispono.

La alvenon de la fremduloj rimarkis ankaŭ du servistoj, kiuj tuj prizorgis kun bonkora vigleco la kamelojn de la Egiptujanoj. Du knaboj ĝoje plenumis ordonon konduki la kamelojn de Lemuel kaj Omar al la domo de tiu lasta. Dum la gastoj refreŝiĝis per lavo, Ijob, lia edzino Dina kaj la geservistoj pretigis vespermanĝon. Post mirige mallonga tempo abundaj manĝaĵoj estis pretaj. Ĉiu ĝoje plenumis sian apartan, jam antaŭe al li difinitan taskon. Rapide prepari manĝaĵon por neatenditaj gastoj evidente ne estis maloftaĵo.

La manĝorestaĵoj estis forprenitaj; kaj la sep viroj duonkuŝis sur tapiŝetoj kaj kusenoj ĉe la larĝe malfermita kurtenpordo de la tendo. La tri kunvojaĝantoj de Hamul ne multe partoprenis la interparoladon; ili estis junaj, modestaj kaj iom silentemaj homoj, kiuj traktis la grandaĝulon kun sinretirema respektego, preskaŭ adoro. La impona indeco de Ijob, lia stranga, transmonda trankvileco, kune kun la profunda estimo, kiun Hamul montris al li, estigis en ili sentojn alproksimiĝantajn al solena timo. Krom tio, ili ne sufiĉe sciis la dialekton de la lando Uc, kaj tial interparolo kun ili plejparte fariĝis per Babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo. Dina sin tenis aparte, sed aŭskultis la interparoladon kun streĉa atento.

En la komenco ĉiuj silentis, ĝis Hamul estos parolinta. La kapo de la maljunulo estis frapante bela. Longaj, neĝoblankaj haroj falis bukle sur la ŝultrojn. La mentonon ornamis blanka rektangula barbo, proksimume dek centimetrojn longa kaj zorge frizita. Alie la vizaĝo estis glate razita. Lia, malgraŭ eksterordinare granda aĝo, vireca kaj vigla vizaĝo tre imponis al liaj novaj konatoj. Ĉiu trajto en ĝi montris majstrecon, dignon kaj trankvilecon, kvankam kelkaj linioj indikis, ke ankaŭ li iam suferis multajn animdolorojn. Post nelonga medito Hamul ekparolis:

— Kun granda deziro, ho Ijob, mi deziris vidi vian vizaĝon, kaj aŭdi la voĉon de la viro, kiun la Eternulo tiel mirinde honoris kaj benis. En tempoj pasintaj Li ofte parolis kun niaj prapatroj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, sed mi kredas, ke, de la tempo, kiam Li aŭdigis Sian voĉon al Izrael, Li ne vizitis homidojn, ĝis Li parolis kun vi. Survoje ni estis gastoj de via malproksima parenco Baraĥel, Buzano, kaj de lia filo Elihu[11]. De ili mi sciiĝis pri la mirindaj aferoj okazintaj ĉi tie, kaj avide mi aŭskultis. Vivovere la juna viro priskribis la diskutadon inter vi, Ijob, kaj viaj animblindaj amikoj. Kun laŭdinda malkaŝemo li ankaŭ recitis siajn proprajn vortojn. Multaj el liaj pensoj estis ja bonaj kaj ĝustaj, aparte konsiderite. Tamen nun, post la subita interveno de la Eternulo, post Liaj detruaj argumentoj, kaj post traserĉa meditado, Elihu hontas sian malsaĝan memkonfidon, kaj pentas pri sia senama juĝemo. Ho, Eternulo! — ekkriis Hamul kun ardo de profunda adoro en la okuloj, kvazaŭ li ne plu estas konscia pri la ĉeesto de aŭskultantoj, — kiel senfine pli alte staras Via saĝo, Via potenco, Via pureco super niaj malsaĝaj, pekemaj, malmodestaj koroj! Ni, sensciuloj, ne scias la vojon de la ventoj, des malpli ni komprenas la misterajn vojojn de Viaj pensoj. Neesploreblaj mirindaĵoj por ni estas la pluvo, la neĝo, la glacio; kiom malpli do ni scias pri la senlima potenco, per kiu Vi regas la gloron de la stelaro. Misteraj ja estas Viaj vojoj, sed elpensitaj en vero kaj amo. En la lastaj tagoj Via justeco brilos kun brilega gloro, kaj la okuloj de ĉiuj homoj ĝin vidos — miaj okuloj ĝin vidos.

En la daŭro de kelkaj minutoj Hamul silentis, profunde enpensa. Poste li ree parolis, sed tiam jam kun senekstaza trankvilo:

— Adiaŭinte la Buzanojn, ni turnis la vizaĝon ĉi tien. Premata estis mia koro, kaj konfuzitaj miaj pensoj; sed mi decidiĝis, sentime lukti kontraŭ la animkirlaj problemoj, kiujn mia vizito al la Buzanoj altrudis al mi. Travojaĝante la senakvan dezerton Nafad, kie la okulo per vidado al enuigaj objektoj laciĝas, mi forte okupis miajn pensojn. Mi igis ilin vagi tra la mondo kaj esplori mian propran koron. Aŭskultu mian parolon, kaj riproĉu al mi malĝustajn konkludojn: La suferoj de la homidoj estas la nepra sekvo de la peko, sed suferoj povas esti por ni benoj tiel grandaj, kiel akraj estis la doloroj, eĉ multe pli grandaj, ĉar dia saĝo elpensas kaj dia amo regas. La seninspiraj pensoj de la homa koro estas malĝustaj, kaj ĝiaj deziroj vagadas tra malvirtaj lokoj. Nur pro nia naturo, de perfekteco defalinta, ni sentas doloron kiel senrimedan malbonon. Kaj, se ne estus malfortigita nia animo, kaj malsanema nia korpo, sekve de la peko, afliktoj estus por ni pordo al pli alta vivo: vere, ni rigardus ilin kiel necesan parton de la feliĉo. Elihu ne estus parolinta malsaĝe, kaj viaj amikoj ĉi tieaj ne estus irintaj en la irejon de la kolerego de la Eternulo, se ili komprenus, ke ĉiu aflikto homa estas parto de la aflikto de la tuta homaro, pro la peko, kaj se ili estus kredintaj ankaŭ je dia amo, krom je diaj saĝo kaj justo. Ĉu la Eternulo povus trovi ian alian rimedon purigi la mondon, ol suferojn? Tre diligente mi traserĉis mian propran koron, sed ne trovis.