Lian mediton interrompis rava sento, kiu travibris kaj preskaŭ tremigis lin: Zalmuna metis manon sur lian nudan brakon kaj diris karese:

— Venu kun mi morgaŭ matene, Omar.

Omar rigardis al suprenturnitan vizaĝon de la virino, kaj lia koro ekbatis furioze: «Kiel bela ŝi estas, — li pensis, — kiel ĉarma ŝia mola voĉo, kiel frenezigaj ŝiaj bluaj okuloj!» La animkonflikto estis mallonga, sed terura.

— Kiel mi povus akompani vin morgaŭ, Zalmuna, — li respondis malgaje kaj petege. — Mi insiste petis Lemuelon pasigi kelkajn tagojn en mia domo. Li do estas kvazaŭ jam mia gasto; kaj la sankteco de la moro de gastigado malpermesas tion.

— La moro de gastigado ne estas la sola sankta moro, Omar, — rediris la virino iom malfervore. Ŝajnas al mi, ke la viroj Babelaj estas pli ĝentilaj, ol la viroj en la lando Uc.

Omar sentis sin trapikita ĝis la koro:

— Ne estu kruela, mia sinjorino, — mi ne sciis, ke vi intencis akompani ĉi tiun karavanon al Babel, alie…

— Nu, alie…

— Alie mi ĝoje konsentus. Sed kiam ajn vi ree iros norden, via deziro estos por mi ordono.

Omar sentis kreskantan ĝenatecon pro la ĉirkaŭstarantaj kaj scivole alrigardantaj homoj; kaj kiam la kamelo, sur kiu Zalmuna sidis, ree montris senripozecon, li kaptis la okazon por ĉesigi la interparolon.

— Via vojaĝo estu prospera, Zalmuna, — li aldiris, — kaj Dio vin rekonduku hejmen, kaj vian servistaron.

— Dankon, Omar; tiel estu. Mi havas gravajn aferojn en Babel. Mi volas viziti miajn Egibojn[6], por vendi akciojn en komerca entrepreno, kiujn mi heredis de mia patro. Via kunesto kaj via konsilo estus por mi tre valoraj. Tamen, sendube mi devos tre baldaŭ ree viziti la grandan urbon.

Adiaŭe sin klinante, Omar diris, dum rideto eklumigis lian kutime seriozan vizaĝon:

— La famo diras, ke vi superas per lerteco ĉiujn komercistojn kaj juĝistojn en Babel.

Ĉapitro III

Lemuel daŭrigas sian esploron

Nokto ree kovris la landon. Kiel malsamaj estis por Omar la ĉirkaŭaĵoj hodiaŭ, kompare kun la trankviliga soleco, kiun li ĝuis la antaŭan nokton sub la majesta silento de la stelbrila ĉielo! La samaj, mildaj steloj supre ridetis, invitante maldormantojn al animaltiga medito aŭ al esploro pri iliaj misteraj vojoj; la sama, ridetanta luno ĵetis arĝentan lumon sur la pejzaĝon, sorĉaliformante ordinarajn vidaĵojn en revigan feinejon. Sed ne unu alia persono en tiu senripoza urbeto dediĉis eĉ unu penseton al la nokta beleco. Komercado, disputado kaj trompado jam ĉesis dum kelka tempo, kaj multaj anoj de la karavanoj kune kun multaj el la loĝantoj de la urbeto ankoraŭ sin fordonis al diversaj amuzaĵoj.

Jen venis el kelka malproksimeco bruaj sonoj de kanto el rondo da viroj, kaŭrantaj ĉirkaŭ fajro; jen eksonis laŭta ridado el alia grupo, kaj brua malpacado inter ebriaj karavanistoj el tria. En la korto de unu el la duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj, hierodulinoj[7] el Uruk. En la gastejo de Modad regis malpli da tumulto ol la antaŭan nokton; kaj malkonvenaj scenoj preskaŭ tute malestis. Ŝajnis, ke la admono de Omar estis bonefika. Aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj Damaskanoj, kiuj trinkis fortan vinon el la montoj de Elam kaj mielakvon pli libere ol prudente, de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la loko, sed la Kadmonido laŭdinde penis subteni la kutiman dignon de sia gastejo. En unu parto de la vasta korto dudeko da gastoj ĉirkaŭis Ĥaldean rakontiston, kiu ensorĉis la aŭskultantaron per vivecaj recitoj, en poezia formo, pri fabelaj heroaĵoj de Gilgameŝ, la Sumera pratipo de Herkuleso.

Antaŭ la ĉambro de Lemuel sidis la du amikoj, apud lignofajro. Ŝajnis, ke unu temo de ilia interparolo ĵus finiĝis, kaj kelkminuta silento regis inter ili. Omar enpense rigardis la ardantajn karbojn, dum Lemuel ame esploris per siaj viglaj, penetremaj okuloj la allogan kaj noblan fizionomion de la amiko. La pli maljuna viro subite demandis:

— Kie vi havigis al vi tiujn multekostajn zonetojn, Omar?

— Ili estis donaco de Zalmuna.

— De Zalmuna, la Belulino?

— Jes.

— Kion signifas tia multekosta donaco?

— Nenion, Lemuel, krom signo de dankeco pro tio, ke mi savis al ŝi la vivon — almenaŭ tion Zalmuna persiste asertas.

En la daŭro de ĉi tiu dialogo Omar ne levis la okulojn for de la fajrujo; kaj Lemuel klare vidis, ke lia amiko ne estas tre inklina paroli pri Zalmuna. Sed Lemuel antaŭe decidiĝis, serĉi okazon direkti la interparolon al tiu stranga virino, kaj, se eble, malvolvi la misteron, ĉirkaŭantan ŝin. Ĝuste pro tio, ke Omar montris malinklinon priparoli tiun sinjorinon, Lemuel volis daŭrigi la temon, ĉar li ne dubis, ke lia amiko profunde enamiĝis en ŝin. Li rigardis ŝin kun forta suspekto.

— Kia temo por balado! Sendube el la buŝegoj de leonoj?

Omar devigis sin rideti. — Ne, — li respondis, — la savo ne estis tia heroa afero. Mi kune kun seso el miaj servistoj savis ŝin el la manoj de Sabaanaj rabistoj. Ni ĉiuj ricevis donacon.

— La fasono de la kapzono estas tute Babela, kaj memorigas al mi tre similajn, kiujn mi vidis ĉe kelkaj sindediĉintoj al Iŝtar en Uruk. La briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon, sanktaĵon de Iŝtar; kaj la aranĝo de la turkisoj suspektinde similas al serpentoj.

Omar movetiĝis iom maltrankvile, kaj, rigardante la fajron, diris post kelke da momentoj:

— Antaŭjuĝa imagaĵo, Lemuel. Mi ne scias, kio igas vin tiel suspektema. Se mi pensus tion, mi ne portus ĉi tiun zoneton unu momenton plu. Verdire, mi ne tre amas tiajn luksajn ornamojn, sed mi ne volis malkontentigi mian samurbaninon. La tuta lando montras al ŝi respektegon.

— Por multaj ŝi estas mistera persono. Mi demandis min pli ol unu fojon, kion signifas ŝiaj tre oftaj vojaĝoj al Uruk, al Eridu kaj al Babel. Ŝi, senedza virino, vizitas Damaskon kaj eĉ vizitis foje Ĉitimon[8] kaj Egiptujon.

— Ŝia deveno de la Akkadanoj — de la flanko de ŝia patrino — klarigas ŝian sendependecon kaj ŝian memstarecon[9]. Aldonu al tio, ke ŝi estas tre riĉa, heredinte de sia patro posedaĵon en diversaj lokoj, nome, grandan renton el turkisa minejo en la lando Sinaj; domojn en Babel kaj aliaj urboj; akciojn en tri aŭ kvar gravaj entreprenoj kaj tiel plu.

— Tion mi jam sciis, kaj multajn aliajn interesajn aferojn; sed ne en tio konsistas la mistero, kiu ŝin ĉirkaŭas. Oni aŭdadas multajn strangajn famojn, sidante, en la vespero, ĉirkaŭ karavanfajro.

Lemuel atendis, ke Omar demandos, kiajn famojn oni aŭdas; sed ĉi tiu ne demandis. Iom poste Lemuel parolis plue:

— Ŝia domo en Betraĥ estas malgranda palaco. Ĉu vi konas la internon de la domo?

— Mi ofte vizitis Dusadadon, ŝian patron, en lia aparta ĉambraro aŭ la ĝardeno, sed de lia morto antaŭ kvar jaroj mi nur du- aŭ trifoje estis en la vestiblo aŭ en la akceptejo. Memoru, ke Zalmuna estas senedza virino. La domo estas treege lukse ornamita.

— Ĉu vi vidis ion rimarkindan?

Omar rigardis sian amikon kun miro, kaj respondis:

— Ne… kial?

Eviteme Lemuel respondis:

— Mi ne mirus, se vi trovus. — Tuj poste, por ŝanĝi la temon, li diris, parolante kun tono de sincera kunsento:

— Vi diris, Omar, ke hodiaŭ estas la dua reveno de la malfeliĉa tago, kiam vi perdis la edzinon kaj la filetojn. Ĝis nun mi ne volis aludi tiun malĝojan temon, ĉar mi vidis, ke via kordoloro estas profunda; sed mi ĉiam tre deziris ekscii pli detale, kiel tio okazis.

Omar silentis en la daŭro de kelkaj minutoj. Fine li respondis:

— Ĉiuj vundoj cikatriĝas post paso de tempo; sed mia sopiro al rekuniĝo estas ankoraŭ ne malpli dolorplena ol tiam. La knaboj, sesjaraj ĝemeloj, estis la lumo de miaj okuloj; kaj la edzino… krom ioma, kelkafoje nekomprenebla strangeco de konduto dum la lastaj jaroj, estis aminda, bona virino. Nu, jam de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco — tion vi ja ankaŭ rimarkis — kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone. Ŝia animo rifuzis konsolon, krom de Zalmuna, kiun ŝi vizitadis. Zalmuna estas eksterordinara virino kun mirindaj sagaco kaj kono de la homa koro. Multaj virinoj en nia lando iradas al ŝi, por ricevi helpon, konsilon kaj resanigon. Tiun fatalan tagon, en la vespero, Amtelaj iris viziti Zalmunan laŭ instigo de sia servistino Nupta.

— Nupta, la silentema virino el Nippur?

— Jes. Vidante la kompatindan staton de sia sinjorino, Nupta petegis ŝin iri. Amtelaj do iris. Mi ne vidis ŝin, kiam ŝi revenis; sed Nupta diris, ke ŝia sinjorino aspektis trankvila, preskaŭ serena. Tiun nokton ŝi venenis la knabetojn kaj sin mem. Stranga, nekomprenebla fatalo!

La voĉo de Omar tremis. Li volis diri ion plu, sed ŝajne timis, ke pro emocio li ne povos regi sin; kaj nur eligis ĝemon. Ree li fikse rigardis la fajron, kaj silento regis inter la du viroj. Post kelka tempo Lemuel sin klinis al la amiko, metis manon sur lian genuon, kaj diris kun kortuŝa bonkoreco:

— Vi scias, Omar, ke via aflikto estas mia aflikto. Ne bezone estas, ke mi diru ion plu pri tio. Sed, — li aldiris milde kaj delikate, — ĉu vi iam kunrilatigis tiun malfeliĉan okazon kun la misteraj intrigoj, per kiuj oni jam de kelka tempo turmentas vin? Plue, ĉu vi eltrovis, kie Amtelaj havigis al si la venenon?

Omar ree ekrigardis la amikon kun miro:

— Ne… — li respondis, — mi devas konfesi, ke ne; eble pro tio, ke tiam tiuj misteraj intrigoj ankoraŭ ne komenciĝis. Sed vi estas iom stranga hodiaŭ, Lemuel; kaj viaj demandoj konfuzas min.

— Mi volas nur malplekti interkonfuzaĵojn.

Antaŭ ol Omar povis intermeti vorton, Lemuel diris plue:

— Ne ofendiĝu, amiko, pro konsilo, kiun mi volas al vi doni: reedziĝu. Mi konas junan virinon, kiu adoras eĉ la polvon defalintan de viaj piedoj, kaj kiu estos bonega kaj ama patrino por via filineto.

Omar ankoraŭ unu fojon rigardis sian amikon demande kaj maltrankvile, sed silentis; kaj Lemuel daŭre parolis: