Lemuel respondis laŭ sia kutima, dignoplena maniero, sed kun iom malvarmeta sindeteno. La Kadmonido salutis Omaron kun montro de surprizo, kiu enhavis, tamen, ion malsinceran, demandante lin, kie li pasigis la nokton kaj la tutan matenon. Omar iom malplezure respondis:

— Sub la steloj, Modad. Se vi ne bridos la malpurajn buŝojn de kelkaj el viaj gastoj, vi perdos la favoron de ĉiuj bonmoraj vojaĝistoj.

Ne atentante la senkulpigojn de la domomastro, la du viroj iris antaŭen en la korton. En la mezo de vasta, rektangula spaco vidiĝis ovala lageto kun fontano, ĉirkaŭita de deko da negrandaj arboj. Tri flankojn de la korto formis vicoj da gastoĉambroj, plejparte nur senpordaj ĉeloj. Sur la dekstra, suda flanko, tamen, troviĝis nombro da pli grandaj kaj luksaj ĉambroj, antaŭ kiuj multekoloraj baldakenoj invite proponis agrablan ombron. Aretoj da viroj kuŝis sur molaj tapiŝoj en la ombro de la arboj aŭ de la baldakenoj, aŭ sidis sur la ŝtona rando de la lageto, vigle interparolante. Preskaŭ ĉiuj estis, supozeble, komercistoj, vendantoj kaj aĉetantoj, kiuj sin retiris tien, por pli oportune kaj trankvile fari siajn negocojn.

Ĉe unu flanko de la enirejo, laŭlonge de la korto, troviĝis vasta, publika ĉambro kun verando. Ĉi tie sidis sur tapiŝoj disaj grupetoj da viroj. Ili estis komercistoj, farantaj kontraktojn sub la gvido de skribistoj, interpretistoj aŭ spertuloj pri la leĝaro de Ĥammu-rabi[5]. La skribistoj lerte skribis la dokumentojn per grifeloj sur malseke mola, enkadrigita brikaĵo. Aliaj, pograndistoj, dungis kolportistojn, kiuj devis kvitanci liston de la vendotaj komercaĵoj, kaj surskribi la kondiĉojn de la interkonsento.

Tuj kiam Omar kaj Lemuel eniris la korton, viro elvenis el unu el la baldakenohavaj ĉambroj, kaj, salutinte Omaron kun granda respekto, informis Lemuelon, ke ĉio estas aranĝita, kaj ke du komercistoj el Damasko atendas lian alvenon, por konfirmi la negocon preparitan de li. La viro, mezaĝulo, estis Hagaj, iama sklavo, al kiu Lemuel redonis la liberecon, kiel rekompencon por eksterordinare fidela servado, kaj al kiu li konfidis la prizorgon de gravaj negocoj. La sinjoro levis la sklavon al pozicio de konfidato kaj amiko, kiu repagis tiun honoron per kortuŝa aldoniteco.

Dum Lemuel konfirmis siajn negocojn, Omar refreŝigis sin per lavo kaj manĝo, kaj poste ripozis mediteme sur la rando de la lageto en la korto. Subite lia medito interrompiĝis de bruo ekster la gastejo. Tra la larĝa pordegejo li ekvidis infanojn amasiĝi, kaj aŭdis ilin brue voki unu al aliaj:

— Venu infanoj; venu rapide; nova belega karavano alvenas!

Viroj kaj virinoj haltis, kaj ĉiuj rigardis en la sama direkto, mallaŭte interparolante, kvazaŭ ili interŝanĝas sekreton. La koro de Omar tuj eksaltis, kaj trudis al li la demandon: «Ĉu tio povas esti — ŝi?» La unua impulso instigis lin eliri por rigardi la kavalkadon, sed tuj poste li venkis tiun deziron. Sento de digneco retenis lin. Nombro da scivolemaj gastoj, tamen, kaj la gastejomastro eliris sur la straton, kaj pligrandigis la amason, kiu jam ĉirkaŭis la alvenintojn. Post nemultaj minutoj Modad, la Kadmonido, revenis kaj rekte aliris Omaron kun dignoplena sinteno, kvazaŭ li estas portanto de tre grava komuniko.

— Omar, mia sinjoro, — li diris, — Zalmuna, la Belulino, mia sinjorino, honoris min per ordono. Ŝi petas vin elveni kaj interparoli kun ŝi.

Omar tuj leviĝis kaj, ne parolante, eliris. En lia koro diversaj emocioj furioze interbatalis: ĝojo, maltrankvilo, espero. Ne malproksime de la enirejo en la gastejon, apud la kapo de la cipresa aleo, staris vico da belege ornamitaj kameloj, ĉirkaŭitaj de duonnudaj infanoj. La plenkreskuloj, ne malpli scivolaj, sin tenis je kelka distanco, pro respekto.

Sur la unua duo da bestoj, starantaj flankon ĉe flanko, sidis du viroj, tute same vestitaj per blankaj tunikoj, kaj armitaj per longaj lancoj kun grandaj ruĝaj kvastoj. Ambaŭ viroj estis dikaj kaj senbarbaj, kun iom virina aspekto. Kredeble ili estis eŭnukoj. Ilia sinteno estis preskaŭ ridinde pompa. Kun senmovaj, senesprimaj mienoj ili rigardis en la spacon, kvazaŭ ili estas tute indiferentaj pri ĉio okazanta ĉirkaŭ ili. Post ili kuŝis genue tre riĉe ornamita kamelo, portanta vastan, sferosimilan sunŝirmilon, faritan el fleksitaj kanoj kaj kovritan per verda ŝtofo. Ĉe la kapo de la kamelo staris sklavo de la gastejo, tenante la bridon. Sekvis du kameloj kun similaj, sed malpli luksaj ŝirmiloj, el kiuj elrigardis du virinoj. La postgvardion formis kvar sklavoj, peze armitaj, rajdantaj sur dromedaroj.

Omar aliris la unuan kamelon, portantan ŝirmilon, al kiu la plimulto el la rigardoj de la ĉirkaŭstarantoj direktiĝis. Kiam li alproksimiĝis, du blankaj manoj, ornamitaj per multekostaj ringoj, disŝovis la kurtenojn, kaj vidigis en facila duonlumo la vizaĝon kaj la formon de eksterordinare bela virino. Ŝia beleco estis la matura beleco de virino jam preter la fruaj jaroj de junula ĉarmo. Ŝi aspektis kiel virino, konscia pri neordinaraj allogeco kaj inteligenteco, kaj plue, konscia pri la potenco, kiun donas ĉi tiuj naturaj ecoj. Abundaj, ruĝebrunaj haroj, ligitaj nur ĉe la frunto per orfadena rubando, kovris ŝiajn ŝultrojn, kaj kelkaj bukloj falis sur la bruston kaj nudajn, belformajn brakojn. Ŝi estis bonguste vestita per blanka, tunikosimila kaj zonita vesto. Laŭforme ŝia vesto ne multe diferencis de vira tuniko, sed ĝi estis tre arte kaj bele surbrodita per oraj kaj koloraj fadenoj, kaj havis franĝojn ĉe la malsupro kaj ĉe la ŝultroj. La vesto atingis ĝis malsupre de la genuoj, kaj vidigis blankan, vastan pantalonon, kunfalditan ĉe la maleoloj. La sandale vestitaj piedoj estis ornamitaj per juveloj. De braceleto pendis malgranda, cilindroforma sigelilo.

— Mi ĵus sciiĝis, ke vi estas ĉi tie, Omar, sur la vojo al Babel, — ekparolis la virino per belsona voĉo. La tono de la voĉo estis duone karesa, duone plenda. Ŝajne la parolantino volis per ĝi esprimi samtempe surprizon, virinan ofendiĝon kaj ioman deziremon.

— La Eternulo vin benu, Zalmuna, mia sinjorino, kaj prosperigu vian vojaĝon. Sed oni malĝuste informis vin. Mi ne intencas iri al Babel; mi venis ĉi tien por aĉetoj kaj por renkonti Lemuelon, mian malnovan amikon. Kune ni iros morgaŭ matene al mia domo en Betraĥ.

Omar diris tion kun kelka maltrankvilo en la voĉo, kaj kun embaraso en la mieno. Distrite li palpis la borderaĵon de la ŝirmilotuko, kaj nur unu- aŭ dufoje ekrigardis la vizaĝon de Zalmuna, kvazaŭ li timas ŝiajn sorĉajn, bluajn okulojn. Tamen li sopiregis per sia tuta koro, enrigardi, kaj atingi per la okuloj ĝis la animo mem de la virino, kaj esplori la tutan por li allogan, sed turmentan misteron de ŝia koro. La sinjorino, aliflanke, ne forprenis la okulojn for de lia vizaĝo; kaj facila, senĝena rideto ludis ĉirkaŭ ŝia ruĝa, belforma buŝo. Tiu rideto kune kun memfida mieno divenigus al rigardanto, ke jam prosperis al ŝi sondi liajn pensojn kaj lian koron, kaj ke ŝi ludas sian ludon konforme al tiu eltrovo. Ĉe la mencio de la nomo Lemuel la rideto ĉirkaŭ ŝia buŝo transiris en malestiman kaj malplezuran esprimon.

— Lemuel, — ŝi diris tordetante la supran lipon, kaj vidigante blankan, perlosimilan dentaron, — Lemuel, la kolportisto! Mi ne povas kompreni vian amikecon al tiu viro, Omar.

— Vi komprenus, mia sinjorino, se vi konus lin, kiel mi lin konas.

— Dankon, ne. Mi jam aŭdis sufiĉe pri liaj ridindaj, malnoblaj principoj. Li, nura komercisto, volas renversi nian antikvan socian sistemon, sin enmiksi en la aferojn de superaj klasoj, kaj plibonigi la sorton de la sklavoj! Prefere li restu ĉe sia metio.

Omar enpense rigardis la vivecan, inteligentan vizaĝon de Zalmuna kaj respondis iom malgaje, tamen plaĉivole:

— Ne malplaĉu al vi, Zalmuna, mia sinjorino; Lemuel estas riĉa komercisto, famekonata en la tuta mondo pro sia honesteco kaj pro sia saĝeco. Povas esti, ke liaj sociaj idealoj estas iom neordinaraj kaj antaŭtempaj, eble tro altaj, sed ili estas tute sinceraj.

La virino montris ioman senpaciencon; kaj kun malkontenta mieno, kvazaŭ de dorlotita infano, ŝi diris:

— Kaj nun vi iros kun li al Betraĥ, anstataŭ plenumi vian jam ofte donitan promeson akompani min al Babel. Kiam vi fine plenumos tiun promeson?

— Mi plenumos, mia sinjorino, kiam oportuna okazo venos, — respondis Omar heziteme.

— Pli ol unu jam venis antaŭe.

— La vojaĝo estos por mi alsopirata plezuro, kvankam verdire la urbego Babel kun sia brua interpuŝiĝado kaj kun sia idolkulto ne allogas min. Mi pli amas la kvietan, mediteman vivon en la lando de niaj prapatroj.

— Omar, — rediris Zalmuna vivece kaj senpacience, — via malgajeco, kutima jam delonge, tre dolorigas ĉiujn viajn amikojn. Vi devas forskui la «kvietan, mediteman vivon» en nia urbeto, kaj serĉi en pli ĝojaj ĉirkaŭaĵoj novajn, pli feliĉajn, pli lumajn pensojn — novajn idealojn! La mondo ekster la mallarĝa amplekso de via nuna vivo estas pli bela, pli luma kaj pli bona, ol vi kaj kelkaj el viaj amikoj supozas. La veron, kiun vi serĉas, vi neniam trovos per mallarĝanimaj, sencelaj diskutadoj. Tre povas esti, ke vi trovos ĝin en kunuleco kun viroj, havantaj altajn, liberajn vivocelojn. Almenaŭ esploradu kun elĉenigita animo, kaj poste decidiĝu.

Omar enpense, preskaŭ nerve, palpis la franĝojn de la ŝirmilo, kaj rigardis la kapon de la grumblanta kamelo. Li sentis doloran ĝenatecon pro ondo post ondo da konfliktaj pensoj, kiuj premis lian koron. Li sentis, kvazaŭ la ardantaj okuloj de la bela virino trapenetras lin, sed li ne kuraĝis ŝin rigardi, timante, ke li disĵetos al la kvar ventoj ĉiujn konsciencajn konsiderojn kaj antaŭavertojn de la prudento, kaj konfesos al ŝi sian pasian amon. Io, lia pli bona memo, instigis lin, kontraŭe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj, pri kiuj li interparolis kun Lemuel sur la vojo al Padar. Li sopiris ekscii, kie staras la mistera virino antaŭ li, rilate al ĉi tiuj demandoj. Li sentis, ke li devus eltrovi tion. Tamen li ne kuraĝis ekparoli pri ĝi, pro timo, apenaŭ klare konsciata, ke la eltrovo eble estos por li maldolĉa seniluziiĝo. Li penis kredigi sin, ke la nuna momento ne estas oportuna okazo por tia esploro, kaj ke li bezonas pluan prepariĝon, antaŭ ol komenci ĝin. Samtempe li ne povis subpremi en si akuzan voĉon, ke li jam antaŭe lasis preterpasi pli ol unu okazon.