* * *

Varmega posttagmezo alproksimiĝis al vespero, promesanta pli agrablan aeron. Jam freŝigaj ventetoj ekludis en la suproj de majestaj terebintarboj en la plej alta parto de la parko, kiu iam apartenis al Zalmuna. En malvarmeta ombro de foliodensa arbo duonkuŝis sur tapiŝoj tri viroj: Hamul, Abidan kaj Lemuel, interparolante. La ŝanĝita politiko de la Babela lando estis la ĉefa temo de la interparolado. Lemuel, kiu en la daŭro de la pasintaj kvar jaroj vivadis preskaŭ en izoleco, sen kontakto kun la tumultaj aferoj de la granda mondo, avide aŭskultis la rakontojn kaj sciigojn de Abidan. Kelkaj el la demandoj de Lemuel embarasis la ĝentilan korteganon, kaj li respondis ilin iom eviteme. Eĉ antaŭ fidelulo, kiel la honesta Dedanano, li ne volis diri ion, kio povus restarigi politikajn danĝerojn, aŭ reveki la aktivecon de agitistoj, kiu feliĉe dum kelka tempo trankviliĝis. Iom nevole, do, li sciigis al Lemuel, ke Ŝankhatum kaj Ilu-ulba, laŭ sekreta informo ricevita de li, nun troviĝas en Hindujo, gastante en pastra kolegio sub alinomoj, kaj pretekstante esti piaj serĉantoj al la vero. Sekretaj detektivoj observadas ilin, por raporti al la reĝo ĉiun signeton de intrigoj ĉe la kortegoj de Hindaj princoj kontraŭ la Babela regno. Lemuel parolis vigle:

— Se mi sciiĝus antaŭ tri aŭ kvar jaroj, kie mi povos trovi tiujn kanajlojn aŭ la rampulinojn, Ajla kaj Nupta, mi estus sentinta fortan tenton elserĉi ilin, por saldi mian kalkulon kun ili. Eĉ nun mi bedaŭras, ke la virinoj malaperis, ne postlasinte piedsignojn.

— Lasu ilin, — diris Hamul milde, — venĝado estas afero de Dio. Li repagos.

— Ne estas venĝo, mia patro, — respondis Lemuel ame, sin klinante antaŭ la jam tre malfortika Hiksoso, — kio min pelas, sed deziro helpi, ke ili ne faru pluan malutilon al la knabinoj.

— Lemuel, — diris Abidan ĝentile, kun la kvieta parolmaniero de viro, kutiminta doni gravajn konsilojn, — ne veku dormantajn leonojn. Nenia danĝero minacas ilin de la flanko de la du virinoj, ili havus aferon kun la tuta urbeto Betraĥ. Mi ne antaŭvidas atakon de ili. Kaj rilate vin, vi povas nun sentime rekomenci vian komercon en Babel, se tio estas via deziro.

Enpense Lemuel rigardis dum kelka tempo la suprojn de alta arbo, movetiĝantajn en la facila vento, kaj poste respondis:

— Mi estas ankoraŭ juna kaj agema. Tre ofte senpacienco turmentas min, kaj forta deziro kaptas min denove travagi la mondon. Ne facile ja estas, tiel plene ŝanĝi sian vivmanieron. Sed en solena momento antaŭ la Eternulo mi prenis sur min la devon laŭpove gardi la vivon de la du knabinoj, kiuj al mi estas tre karaj. En la okazo, se mi post kelka tempo denove reprenos mian komercadon, mi ne vojaĝos malproksimen de Betraĥ. Mia koro restos ĉi tie.

* * *

Adaha staris ĉe la ĉefa pordego de la bieno, kiu ree fariĝis ŝia hejmo. Ŝi ŝirmis al si la okulojn per la mano kontraŭ ĝenaj radioj de la subiranta suno. Videble ŝi atendis iun kun maltrankvilo. La pasintaj kvar jaroj kaj duono ne pasis for sen rimarkebla efekto sur la eksteraĵo de la knabino. Ŝi havis nun la aĝon de dudektri jaroj. Ŝia figuro jam ne montris la knabinan, gracian nedikecon de la dekokjarulino, kiun ni renkontis unue en la korto, portantan Naaman sur la brako. Ĝi estis nun pli virine ronda kaj digna. Ŝia beleco intertempe ankoraŭ malvolviĝis kaj atingis eble jam la plej altan gradon de sia plena, matura ĉarmo.

— Jen, fine ŝi venas, — Adaha mallaŭte diris al si kun ekĝemeto, kiu malpezigis al ŝi la koron.

Tuj kiam Naama, la kaŭzo de la maltrankvilo de Adaha, ekvidis la amatan vartistinon, ŝi komencis kuri. Kun serioza mieno Adaha ekiris renkonte al la infano. Sur la vizaĝo de Naama vidiĝis tre feliĉa rideto, kiu fariĝis esprimo de infana ekstazo, kiam ŝi saltete alproksimiĝis, kvazaŭ ŝi havas ĝojan novaĵon. Tamen Adaha ekparolis kun tono de riproĉo:

— Naama, mia kara knabino, kie do vi estis la tutan posttagmezon? Ni serĉis vin kun zorgo ĉie en la urbo!

— Ho, karulino, ne koleru min. Mi estis kun tre bona kunulo, kiun vi ankoraŭ ne konas. Divenu!

— Nu, kun kiu?

— Kun Oriel, nia nova administranto. Ho, Adaha, li estas tia aminda homo; kaj vi ankaŭ tre ŝatos lin. Mi iris kun li al la granda ĉevalejo post la arbaro. Tie li volis lastfoje kontroli aron da belegaj ĉevaloj kaj azenoj, antaŭ ol ili foriros al foiro en Damasko. Oriel estis por mi tiel bona kaj afabla, ke mi tuj ekamis lin. Li rajdigis min sur la plej bela azeno, kaj ni gaje galopis, supren kaj malsupren sur la montetoj. Ho! kia ĝojo ĝi estis! Mi tre amas la… la ardon en liaj lumaj okuloj. La servistoj ankaŭ, ĉiuj, ŝatas kaj tre respektas lin. Li ne konas timon, Adaha. Imagu; kiam ni alproksimiĝis al la ĉevalaro, ni vidis, ke granda tumulto okazas inter la bestoj. La viroj ne povis regi ilin, sed Oriel tuj sin ĵetis sentime en la mezon de la ĉevaloj kaj devigis ilin kvietiĝi. Li aspektis kiel heroo!

Tiel Naama babilis kun knabina entuziasmo, dum ili, manon en mano, reiris al la domo. Adaha aŭskultis sen interrompo. Ne montriĝis sur ŝia vizaĝo signo, ke ŝi partoprenas la entuziasmon de la knabino. Ŝi aspektis pensema, kaj ŝia koro batis pli rapide. Naama mire rigardis la kunulinon, kaj post momento daŭrigis sian rakonton:

— Oriel tamen estas iom stranga viro, Adaha. Li parolas, kvazaŭ li venis el malproksima lando. Ekzemple li diras: «gatu» anstataŭ «ĥatu» kaj «kibit» anstataŭ «ĥibet»[36]. Sed, Adaha, kial vi aspektas tiel malgaja, kaj ne parolas? Ĉu vi ankoraŭ koleras min? Mi pentas. Sed vi ne povas imagi kiel rapidege la tempo forflugis.

— Ne, karulino, — mi ne koleras vin, — ame respondis Adaha. — Maltrankvilo pro vi premis al mi la koron; kaj nun via rakonto vekas en ĝi memoron pri longe pasintaj travivaĵoj, kiuj ankoraŭ konfuzas min.

En tiu momento elvenis el la korto Mirjam, la dommastrino.

— Ho! — ŝi ekkriis, — Naama, fine vi revenas! Infano, kie vi estis kaj kial vi ne sciigis al Adaha, kien vi iros?

La knabino ripetis sian rakonton al Mirjam, sed kun jam sufokita fervoro. Ili kune eniris la domon; kaj Naama forkuris feliĉa, ke ŝia petolaĵo ne ricevis pli severan riproĉon.

Kolerete la dommastrino diris:

— Oriel devus ne tiel forkonduki la infanon. Tamen, mi ne volas tro laŭte plendi kontraŭ li; ĉar li estas bona, nobla homo. Ĉu vi jam vidis lin?

— Ne.

— Nu, kvankam li loĝas inter ni jam pli ol kvar jarojn, tre malmultaj komprenas lian spiriton, kun escepto, eble, de Ijob kaj ties intimuloj. Ijob efektive tre estimas kaj amas lin. Sendube iam Oriel estis idolano, sed nun li estas fidela servanto de Jehova. La junulinoj de Betraĥ sekvadas lin per sopiraj rigardoj; kaj la plej belaj sin ĵetus en liajn brakojn, tuj kiam li ekmalfermus ilin. Sed Oriel ne havas okulojn por belulinoj; li estas por ili ĝentila kaj afabla, sed — nenio pli. Neniu, eĉ la plej amindumindaj el ili, povus fanfaroni pri la plej eta kuraĝigo. Strangulo li estas.

— Ne, Mirjam, — Adaha respondis enpense, — mi ankoraŭ ne vidis lin. — Tiam, penante aspekti egalanima, ŝi aldiris:

— Vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirindaĵon.

La koro de Adaha estis strange ekscitita; kaj tuj kiam ŝi povis liberigi sin de la babilema domomastrino, ŝi rapidis al malmultuzata ĉambro, por pripensi la ĵus aŭditan novaĵon. Unu demando post alia sin prezentis al ŝi: Ĉu tiu Oriel estas Benoe? — Ŝia koro respondis per arda deziro, ke li estu ŝia iama, heroa savinto. — Ĉu li venis ĉi tien, ne nur por ekloĝi inter Jehovanoj, sed ankaŭ pro ŝi? Ĉu la kaŭzoj de lia sindetenemo antaŭ junulinoj en Betraĥ estas amo al ŝi, kaj certeco, ke ŝi revenos? — Post kelka tempo tamen ŝi iom maltrankvile demandis sin, kial ili ankoraŭ ne renkontiĝis. Ĉu li evitas ŝin? Ĉu eble por doni al ŝi okazon aŭdi iom pri lia ŝanĝita vivo?

La sekvantan posttagmezon, ĉirkaŭ la vespero, Adaha kaj Naama iris laŭ invito al la tendo de Dina, la edzino de Ijob. Lemuel akompanis ilin sur parto de la vojo. Sur lia ordinare pensema vizaĝo ludis feliĉa rideto, kiu iafoje havis eĉ petolan aspekton. La pensoj de Adaha estis tro okupitaj por tion vidi. Dume la infano gaje babilis, ne rimarkante, ke ŝiaj kunuloj nur distrite aŭskultas.

Adaha kaj Naama eniris la tendon de Dina, nun feliĉa patrino de tri infanoj. La plejaĝa infano, dolĉa knabeto, petis la vizitantojn iri kun li, por vidi lian novan azenidon. Naama estis tro absorbita de la ĉarmo de la infanetoj, kaj prefere restis en la tendo. Adaha do sola akompanis la knabeton, kiu gvidis ŝin laŭ la plej mallonga vojo, tenante ŝian manon. Gaje kaj vivece la bubeto babilis:

— Ho, Adaha, vi devas scii, ke ĝi estas tute mia propra azenido. La patro donacis ĝin al mi. Ĝi naskiĝis antaŭ… mi ne scias, kiom da tagoj; kaj ĝi estas la plej dolĉa kaj la plej bela azenideto, kiun vi iam vidis. Oriel diras, ke, kiam ĝi estos sufiĉe granda, mi ankaŭ estos sufiĉe forta, por rajdi sur ĝi. Ho! kiom mi deziras, ke ĝi jam estu sufiĉe granda!

Adaha aŭskultis bonhumore kaj penis montri gajan partoprenon en la ĝojo de la infano; sed ŝiaj pensoj de tempo al tempo sin okupis per la demando, ĉu eble ŝi renkontos Orielon sur la vojo aŭ apud la azenejo. En la daŭro de la tuta tago li ne vidigis sin en la bieno de Omar; kaj la domanaro jam rimarkis la maloftecon de liaj vizitoj al ĝi. Subite la knabo vekis Adahan el ŝia enpenseco, kriante:

— Jen, ĝi estas kun sia patrino, malantaŭ tiu arbetaĵo. Rigardu!

Adaha rigardis kaj vidis ne nur la bestojn, sed ankaŭ — Benoen.

— Ho! jen estas ankaŭ mia kara Oriel, — ĝoje diris la infano.

La okuloj de Adaha kaj Benoe renkontiĝis. En la lumaj okuloj de Adaha ekbrilis ĝojo; sed ili tuj poste malleviĝis antaŭ la arda rigardo de la viro.

— Adaha! — ekkriis Benoe, impulse iom levante la manojn kaj ekpaŝante, kvazaŭ li volas kuri kaj ĉirkaŭbraki ŝin. Per tiu ekkrio esprimiĝis granda ĝojo kaj forta sopiro kaj ankaŭ sento de malpeziĝo de la koro post longa, turmenta atendado. Sed tuj li retenis sin kaj aldiris, jam pli trankvile: