— Kiu estas Ilu-ittia, ke ni aŭskultu lin?

Pli kaj pli proksime la amaso premis la gvardianojn, starantajn ĉirkaŭ la veturilo, kiuj jam singarde tenis la armilojn, pretaj defendi la ĉaron de la reĝo kaj ĝiajn okupantojn. Tiam Hamul leviĝis kaj majeste ĉirkaŭrigardis. Ŝajnis, ke preskaŭ neniu rimarkis lin antaŭe. Tuj la tumulto en la proksimeco de la ĉaro trankviliĝis, kaj murmuro trakuris la popolon:

— Silentu, — oni diris, — tio estas la grandaĝa Egipta saĝulo; aŭskultu!

— Babelanoj, — ekparolis la blankharulo, — negrave, kiu estas Ilu-ittia. Sufiĉas, ke li staras ĉi tie en la loko de la reĝo mem. Vi serĉas juston. Prave. Sed la justo postulas ĉe la juĝantoj egalanimecon kaj senpasian sintenon. Ĉu ne konfuza pasio kaj flama indigno regas vin en la nuna momento? Via bona reĝo promesas al vi per la buŝo de Ilu-ittia, ke justeco fariĝos. Kredu lin. Iru do trankvile hejmen, kaj ne kaŭzu, ke viaj posteuloj vin riproĉos, kaj hontos pro konduto via, malinda je via granda urbo.

La efekto de la simplaj vortoj de la grandaĝulo estis miriga. La tumulto liminterne de lia voĉo tuj ĉesis; kaj iom post iom la tuta vasta homamaso trankviliĝis. Multaj tuj obeis lian konsilon, kaj foriris; aliaj scivoleme restis en konvena distanco, por vidi, kio plue okazos. Momenton poste la pordego de la palaco duonmalfermiĝis, kaj viro elvenis, kiu, riverencinte antaŭ Ilu-ittia kaj Hamul, respekte alparolis la unuan:

— Laomer, la domestro de Ilu-ulba, mia sinjoro, humile petas vin enveni. Li havas gravegan sciigon.

Ilu-ittia volonte konsentis kaj sekvis la serviston, kiu post la eniro fermis kaj zorge riglis la pordon. La domestro, aspekte respektinda maljunulo, atendis Ilu-ittian en la sama, lukse meblita antaŭĉambro, kiun Zalmuna eniris la antaŭan tagon. Li estis pala kaj videble profunde malĝoja. Tuj la kortegano demandis:

— Kie estas via sinjoro?

— For.

— For? Kien?

— Mi ne scias. Jam antaŭ la matena krepusko hodiaŭ matene li kaj Ŝankhatum rajdis for sur la plej rapidaj ĉevaloj, alivestite kaj en plena sekreteco. Ili petegis, ne ordonis, sed petegis min kaj promesigis, per ĉiuj rimedoj kaŝi la sekreton de ilia foriro ĝis la vespero. Eĉ Aramis, mia sinjorino, nenion scias pri la celo de ilia subita vojaĝo.

— Sinkondamno; ĉu ne?

Laomer malgaje kapjesis, dolorĝemis kaj respondis kun tremantaj lipoj:

— Mi tre timas, mia sinjoro, ke tio estos la juĝo de la popolo. Verdire mi ne rigardis ilin kiel apartajn sanktulojn, sed… sed…

La maljunulo ne finis la frazon, kaj daŭre balancis la kapon.

* * *

Noktaj ombroj jam kovris la grandan ĉefurbon, kiam Zalmuna ŝtele eniris sian domon, lamante. Ŝia kapo estis klinita antaŭen, kaj ŝia mieno kaj ĉiu movo de la korpo montris ekstreman lacecon kaj korprematecon. Senbrue trapasinte koridoron kaj aron da antaŭĉambroj, ŝi eniris sian buduaron. La ĉambro estis duonlumigita en la profundo per unu lampo, pendanta super altarosimila tablo kun statueto de la diino Iŝtar.

Subite leviĝis de antaŭ ĉi tiu tablo virino el preĝa pozo. Tio estis Belizunu, ŝia konfidenca Babela servistino. Eklumo de ĝoja surprizo, kiu ekvidiĝis en la larmemalsekaj okuloj de la virino, tuj malaperis. Alkurante al Zalmuna, kaj ĵetante sin antaŭ ŝin genue, Belizunu kriis:

— Ho, Zir-Nana, mia dolĉa sinjorino; vi revenis! Sed kiel malfeliĉa vi aspektas! Ho, kio okazis? kio tiel korpremas vin?

Zalmuna ne respondis. Ŝajnis, ke ŝia kordoloro estas tro peza por parolo. Belizunu ree parolis:

— La bona diino aŭskultis miajn preĝojn kaj redonis vin al ni… sed parolu, sciigu al via fidela servistino…

Per voĉo, en kiu emocio kaj senespereco interbatalis, Zalmuna interrompis ŝin:

— Mia bona Belizunu, mi ŝuldas al vi senfinan dankon. La diino pagu al vi tion, kion mi ne povas repagi. Se vi amas min, ne demandu min, kio okazis. Sed tuj pretigu mian skribilaron kaj la incensilon.

— Sed, mia kara sinjorino… la afliktita virino balbutis.

— Ne parolu, Belizunu; per silento montru vian kunsenton.

Belizunu eliris kaj post nemultaj minutoj revenis, alportante malgrandan kupran ujon, en kiu ardis lignokarboj, kaj pleton kun aro da objektoj necesaj por leterskribado. Zalmuna staris antaŭ la altarotablo, fikse rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron. Silente plorante, la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur tripiedon, starantan apud la tablo, kaj destinitan por ĝi. Silente ŝi ree eliris.

La neevitebla brueto, kiun ŝi faris, ŝajne vekis la korpremegatan virinon el duona senkonscieco. Kun ekmovo, kvazaŭ ŝi devigas sin alpreni finan decidon, Zalmuna elprenis el interna poŝo de sia mantelo malgrandan argilan botelon, kaj elverŝis el ĝi brunan fluidaĵon en oran pokalon, starantan sur la sankta tablo. Farinte tion, ŝi sidiĝis sur la kanapo, kaj per mallonga grifelo kun alfiksaĵo en formo de sagokapo presis kojnoformajn literojn sur du malseke molaj cilindroj. Senhezite ŝi skribis leteron, pri kies teksto ŝi ŝajne jam antaŭe decidiĝis:

«Zir-Nana al sia dolĉa, reĝa amikino sendas la lastajn salutojn. La reĝino de la ĉielo forprenu el via koro ĉiun malĝojon pro mia terura sorto. En la brakoj de la kompatema diino mi esperas trovi pardonon, forgeson, pacon. Omar ne estas plu. Tial la vivo estas por mi malamataĵo. Honeste mi penis servi al la dioj. Sed vanaj kaj malsaĝaj estis miaj penoj; kaj nun mi abomenas ilin. Regas min malespero, kiun nenio surtera povus malpezigi. Jam staras antaŭ mi pokalo, plenigita per cikuta veneno. Post nemultaj momentoj mia spirito estos for. Adiaŭ. Volu akcepti, kiel memorigilon al ama amikino, mian domon kaj mian bienon en Betraĥ. Miaj Egiboj administru mian turkisominejon en Sinaj kaj mian bienon en Elasar pro la profito de Naama, filino de Omar. Ili donu decajn donacojn al mia servistaro, krom al Ajla, kiun la sep malbonaj dioj turmentu en ambaŭ mondoj. La tuta restaĵo de mia havo elspeziĝu pro la profito de la temploj de Iŝtar en Uruk kaj Babel.»

Zalmuna leviĝis, kvazaŭ en revo, kaj kun mieno de anima laceco malmoligis la cilindrojn super la ardantaj lignokarboj. Poste ŝi metis la cilindrojn en silkan saketon, fermis ĝian buŝon per silka ŝnuro kaj sigelis la finaĵojn per sigelilo, pendanta de braceleto.

La komuniko estis skribita kaj preta por sia fatala vojo al la reĝa palaco. Ankoraŭ ĝi estis en ŝia mano; sed forsendite, ĝi igos neevitebla ŝian sorton. Rememorigante al si la jam faritan decidon, Zalmuna freneze laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj, kiujn havos ŝia senespera ago. Timante do, ke ŝi ŝanceliĝos, ŝi energie sonorigis vokilon, kaj iris renkonte al la tuj venanta servistino.

— Belizunu, — ŝi diris per funebra voĉo, — tuj pretiĝu. Prenu kun vi du virojn, kaj iru al la reĝa palaco. Transdonu al la reĝino mem ĉi tiun saketon. Ĝi enhavas treege gravan komunikon. En la okazo, se la reĝino ne povas akcepti vin hodiaŭ nokte, restu en la palaco, kaj plenumu vian komision kiel eble plej frue morgaŭ matene.

Ne donante al la surprizita virino okazon diri eĉ unu vorton, Zalmuna sin turnis kaj reiris al la sankta tablo. Tie ŝi staris senmove dum kelke da minutoj, rigardante alterne la statueton kaj la pokalon, enhavantan la mortigan venenon. Treege maldolĉa penso turmentis ŝin: trinki la venenon signifus malvenkon por ŝi, kaj venkon por la Jehova-kultanoj, kiuj blasfemas Merodaĥon kaj la grandan diinon. Terura penso! Des pli terura, ĉar la bildo de la malamata Lemuel daŭre persekutis ŝin, kaj ĉar lia mordanta parolo ankoraŭ sonis en ŝiaj oreloj. Denove venis al ŝi la ĉagrena penso, ke inter la adorantoj de la «Eternulo» troviĝas homoj de elstara nobleco, kompare kun kiuj la ĉefpastroj kaj multaj aliaj aspektas kiel abomenaj malvirtuloj!

Sur la vojo hejmen Zalmuna forte penis imagi ian ekstazon, kiun ŝi sentos en la solena soleco de sia buduaro antaŭ la statueto de la amata diino, kaj ĉe la penso pri baldaŭa unuiĝo kun ŝi. Tia rava sento tiam neniel volis veni. Nun ĝi estis eĉ pli malproksime de ŝi. Ŝia vizaĝo ricevis pli kaj pli dolorplenan aspekton. La okuloj, ruĝrandaj kaj sekaj, estis vitrecaj, kaj el ili elrigardis dum kelka tempo malluma, duonfreneza senespereco. Ŝi volis preĝi, sed ne povis. Sopire ŝi rigardis la statueton de la diino, deziregante lumeton de helpa simpatio. Nenia respondo venis. Poste ŝi prenis el ora skatoleto plenmanon da incenso, kaj ŝutetis ĝin sur la ardantajn karbojn, esperante, ke la ebriiga parfumo vekos en ŝia koro iom el la kutima fervoro kaj amo al la diino. La ĉambro iom post iom pleniĝis de forte odoranta fumo, kiu tamen, ne alportis al ŝi la deziratan adorsenton.

Laŭ subita impulso Zalmuna prenis harpon, apogitan al la kanapo, kaj, sidiĝinte, komencis ludi favoratan himnon al Iŝtar. Kanti ŝi ne povis. Iom post iom la melodio de la himno transiris, sen konscio de la ludantino, en treege plendajn akordojn. Ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro.

Subite ŝi vekiĝis, kvazaŭ el morta premsonĝo, forpuŝis la harpon kaj firmamiene aliris la sanktan tablon. Rapide ŝi prenis la pokalon, eltrinkis ĝian enhavon, kaj ĵetis sin genue antaŭ la statueton de la diino. Ektremo kaptis ŝin. Post kelke da momentoj ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝiaj membroj ekrigidiĝis. Silento, senkonscieco, kaj fine morto.

Ĉapitro XXIII

Paca Betraĥ

Kvar jaroj pasis, kaj duono. Kelkaj el la strangaj okazintaĵoj en Babel, kiuj okupis nian atenton dum sufiĉe longa tempo, diskoniĝis en Betraĥ, kaj ankoraŭ vive restis en la memoro de la urbetanoj. La tragika morto de Omar, amata kaj respektata de ĉiuj; la sinmortigo de Zalmuna, la mistera belulino; la abomena krimo kontraŭ la potenca ĉefpastro Uzibitum; kaj fine, la sinakuza forkuro de liaj kolegoj estis oftaj temoj por gravaj diskutoj inter pensemaj viroj, kaj bonvenaj fontoj de flustritaj interrakontoj de ne malpli babilemaj virinoj. Ankoraŭ la vulgaruloj priparolis la sortojn de Omar kaj Zalmuna kun kelka singardemo, se ne kun solena timo. Jam la imagema popolo vestis la tutan aferon per pli-malpli fantaziaj aldonaĵoj, eble semante per tio semojn por miraklaj legendoj.