Laŭ peto de Lemuel, Adaha rakontis siajn travivaĵojn en la ĉeesto de la gastigantoj, kiuj miregis, trovante, ke la dolĉa, simplanima knabino konsistas el tia heroa materialo. Kiam Lemuel kaj Adaha estis solaj, la maljunulo patrece metis manon sur la ŝultron de la knabino, kaj diris:

— Via rakonto estas treege malĝoja, mia kara Adaha; kaj la mistero envolvanta lin ankoraŭ plidensiĝas. Diru al mi malkaŝe, ĉu ne vidiĝis en liaj okuloj ekbrileto, montranta, ke lia koro iom respondas al via amo?

— Tute nenia. Se tra liaj karaj okuloj mi enrigardis en lian koron, mi vidis nur nigran abismon de malĝojo kaj senespereco. Lemuel, — ŝi flustris kun tremetantaj lipoj, — ĉu Omar antaŭe tiel pasie amis Zalmunan?

Lemuel ne tuj respondis, kvankam li jam atendis tian demandon. Kunsenteme li diris post momento:

— Jam delonge mi timis, ke tiu bela diablino serpente sin volvis ĉirkaŭ lian koron. En Zalmuna ja kuniĝas ĉiuj virinaj sorĉoj. Krom neordinaraj ĉarmoj de la korpo, ŝi posedas ian magian povon, kiu igas ŝin treege danĝera virino. Multe da viroj sin ĵetus al ŝiaj piedoj ĉe la unua kuraĝiga signo el ŝiaj belaj okuloj. Ŝajnas, ke per ĉiuj subtilaj rimedoj ŝi ensorĉis lin por detrui lin. Ĉar, sin dediĉinte al Iŝtar, do al senedzeco, ŝi neniel povus celi edzecan feliĉon kun li. Ni ne juĝu lin severe, Adaha.

— Ne, — respondis la knabino malgaje, — kian rajton mi havas juĝi lin?

Silentaj larmoj ekfluis malsupren sur ŝiaj rondaj vangoj. La molkora maljunulo altiris la knabinon al sia brusto, kaj lasis ŝin plori.

Ĉapitro XVIII

Maltrankvilo en la reĝa palaco

Hamul, la granda saĝulo!

Tiel ĉambelano anoncis, laŭtvoĉe kaj kun majesta ceremonieco, al la reĝo la grandaĝan Ŝemidon. Hamul eniris kun grava mieno tra kurtena pordego en vastan, luksan ĉambron — aŭ pli ĝuste korton, ĉar la salonego estis preskaŭ tute senplafona. Tie la reganto de la Babela imperio donis frumatenajn aŭdiencojn. Li sidis sur ortegita trono, staranta sur estrado, kaj ŝirmita kontraŭ la suno per granda, bele ornamita baldakeno. Lin ĉirkaŭis aro da ministroj kaj korteganoj, el kiuj la ĉefaj staris apud la plej malsupra ŝtupo de la estrado, ambaŭflanke de la trono, dum la ceteraj okupis diversajn lokojn pli malproksime de la ŝtuparo.

Sulkigita frunto de la reĝo kaj malbonhumora rigardo el liaj malhelaj okuloj indikis, ke la okazanta konferenco ne estas gaja afero. La ŝtataferoj diskutataj evidente estis gravaj kaj embarasaj. Sed tuj kiam la reĝo vidis Hamulon, lia mieno heliĝis. Salutinte la saĝulon per afabla rideto, li alvokis lin per mangesto, alproksimiĝi. Samtempe li signe ordonis al la ministroj kaj korteganoj, sin retiri je kelka distanco. Tio estis granda honoro por fremdulo. Hamul aliris ĝis la malsupro de la estrado, facile, sed dignoplene riverencis, kaj diris:

— La Eternulo donu al vi, ho reĝo, eternan vivon.

Akceptinte per balanceto de la kapo la solene eldiritan kaj senteble sinceran saluton de Hamul, la reĝo parolis:

— Venu pli alten, mia patro. Mi ĝojas revidi vin. Kion mi povas fari por vi?

Ĉi tiu sinmalaltigo de la flanko de la reĝo kaŭzis grandan surprizon kaj malkontentajn rigardojn inter la altrangularo. Hamul supreniris kelke da ŝtupoj, kaj diris:

— Post nelonge mi foriros, ho reĝo…

— Kial tia rapideco? Miaj saĝuloj esperis, ke vi loĝados inter ni multajn tagojn, por ke ili povu ĉerpi el la fonto de via granda saĝo. Estu do kontenta resti ĉe ni pli longe; kaj via animo ĝuu ĉi tie ripozon kaj la respektegon de mia popolo. Volonte mi loĝigos vin en mia palaco aŭ en la reĝa domo apud la rivero, laŭ via prefero.

— Ne malplaĉu tio al la reĝo, — rediris Hamul. — La fino de miaj tagoj jam ne povas esti tre malproksime; kaj gravajn laborojn mi ankoraŭ volas fari. Unu el la celoj de mia longa vojaĝo ĉi tien estas esplorado pri la antikva historio de mia gento. Multaj postesignoj pri ĝi troviĝas en la lando Ŝinear, precipe en la reĝaj arkivoj en Akkad kaj Ĥalne. Bonvolu do, ho reĝo, doni al mi leterojn al la provincestroj de tiu lando, rajtigantajn min fari tiajn esplorojn. Volu kredi, nobla reĝo, ke mi neniel malŝatas vian grandan favorkorecon.

— Mi kredas, ho Hamul. Leteroj estos donitaj al vi, — respondis la reĝo, aldirante kun rideto, — kondiĉe, ke vi revenos kaj sciigos al miaj kronikistoj la rezultatojn de viaj esploroj.

— Via reĝa moŝto superŝutas min per afablaĵoj. La deziro de la reĝo estos por mi bonvena ordono.

Hamul eksilentis kaj post momento demandis iom pli mallaŭte:

— Ĉu via reĝa moŝto scias, kie estas mia amiko Omar?

— Kie estas via amiko Omar? — demande ripetis la reĝo kun granda surprizo. — Kial vi supozas, ke mi scias, kie li estas?

La vizaĝo de la grandaĝulo alprenis ankoraŭ pli seriozan mienon. Post momento li respondis:

— Volu la reĝo pardoni mian demandon. Mi sentas maltrankvilon pro li.

— Kial?

— Hieraŭ matene, je tre frua horo, Omar kaj mi promenis en la ĝardeno de la kolegio, priparolante gravajn aferojn. Jen alvenis oficiro de la palaca gvardio en reĝa ĉaro, kiun veturigis bonekonata reĝa veturigisto. La oficiro sciigis al Omar, ke li havas ordonon de la reĝino konduki lin en la palacon, kaj ke lia vizito sendube rilatas al afero, pri kiu via reĝa moŝto antaŭe parolis kun li. Ĉar mia amiko ne revenis, mi demandis pri li la gvardiestron, kiu tamen ne scias ion pri tia komisio. Li certigis min, ke tiu veturilo ne eniris la palacon tra la ĉefa pordego. Laŭ scio de via vicĉambelano Omar ne havis aŭdiencon ĉe via reĝa moŝto.

Dum la parolo de Hamul la vizaĝo de la reĝo aspektis pli kaj pli maltrankvila.

— Tio estas treege stranga afero, — li diris. — Mi ja intencis voki Omaron, kaj proponi al li gravan reĝan oficon; sed mi ankoraŭ ne venigis lin, nek ordonis al iu tion fari en mia nomo. Mi devas tuj serĉi klarigon ĉe la reĝino mem.

Li leviĝis. Hamul, paŝinte flanken, demandis:

— Ĉu mi povas esperi ricevi komunikon de la reĝo?

— Restu en la palaco; mi revidos vin poste.

La reĝo eliris kun signoj de konfuzeco kaj kolero sur la vizaĝo, kiuj tre surprizis la korteganojn. Por eviti scivolajn demandojn, Hamul ankaŭ tuj eliris. Sencele kaj regate de maltrankvilaj pensoj, li vagis tra koridoroj kaj du ĝis tri interkomunikiĝantaj ĉambregoj. Por distri sin, li haltis de tempo al tempo, kaj rigardis aparte belan ornamaĵon aŭ unu el la ĉieaj evidentaĵoj de idolkulto. Vidante, ke ĉambro, kiun li eniris, havas iom privatan aspekton, li volis sin retiri, kiam elpaŝis viro el malantaŭe de paro da pezaj, multekoloraj kurtenoj, kiuj dividis longan ĉambron en du partojn.

Hamul sin trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Ilu-ittia.

— Abidan! — ekkriis la maljunulo kun tono, en kiu surprizo kaj ĝojo konkuris.

— Jes, mia patro, mi estas Abidan, alinomita Ilu-ittia.

— Vi sciis, ke mi estas ĉi tie; kial do vi evitis min?

— Mi hontis, Hamul, mia sinjoro. Sed volu kredi, ke mi jam decidiĝis serĉi vian vizaĝon.

Dum momento la grandaĝulo silente klinis la kapon, kaj poste diris solene:

— Mi adorkliniĝas antaŭ la Eternulo, kiu prosperigis mian vojaĝon, kaj gvidis miajn paŝojn ĉi tien. — Sin turnante al Abidan, li diris: — La ĉefa celo de mia vojaĝo estis ja serĉi vin. Abidan, mi promesis tion al via patro, antaŭ ol li redonis sian animon al la Eternulo, kaj kolektiĝis al siaj prapatroj. Li metis sian plej altan esperon sur vin, dezirante, ke vi daŭrigu la batalon kontraŭ la potencoj de la malbono. Via forkuro kun Babela hierodulino estis por li terura bato. Kian oficon vi havas ĉi tie; kaj kiom vi konservis el la kredo, kiun via patro instruis al vi?

Abidan hezitis momenton. Kelkjara loĝado en la reĝa palaco, enmiksiĝado en ĉiuspecaj intrigoj, kaj precipe alpreno de malŝatema sintenado rilate al ĉiuj religiaj aferoj preskaŭ nekapabligis lin esti regata de profundaj emocioj; sed la subita renkontiĝo kun lia respekteginda avo, kaj la novaĵo pri la morto de lia patro, vivece revokis al li memorojn pri sanktaj vivoj kaj heroa batalado kontraŭ nesupereblaj fortoj, kaj vekis en li sentojn de honto kaj profunda malĝojo. Dum kelke da momentoj li klinis la kapon, kaj lia beltrajta, inteligentula vizaĝo montris signojn de interna batalo. Fine li respondis:

— Mi estas konfidenca, eksterlanda sekretario de la reĝo kaj ankaŭ de la reĝino, kiujn mi alte estimas. Kiam la bela kantistino trompis kaj forlasis min, mi sentis fortan deziron reiri al Egiptujo, sed honto retenis min. De tiu tempo, bedaŭrinde, miaj travivaĵoj ĉi tie rabis al mi la deziron kredi ion. Kelkafoje la malsincereco kaj la malvirteco de la pastraro naŭzas min. Ordinare mi estas indiferenta, sed — mi ne estas feliĉa.

— Reiru do kune kun mi en nian landon.

Abidan malgaje skuis la kapon:

— La sciigo pri la frua morto de mia patro plenigas min per doloro. Kaj nun, ĉar la patro ne plu vivas, la lando Egipta ne allogas min. Miaj parencoj tre kredeble ne bonvenigus min. Krom tio, mi okupas ĉi tie utilan pozicion, kaj ĝuas la konfidon de la gereĝoj.

Hamul rigardis kun korinklino la imponan staturon kaj la delikate ĉizitan vizaĝon de la elegante vestita kortegano. Milde li diris kun duone sopira, duone rezigna voĉtono:

— Dekkvin jaroj pasis, Abidan, de kiam vi forlasis Egiptujon; kaj multaj aferoj ŝanĝiĝis. Kvankam via reiro kune kun mi tre feliĉigus la nemultajn tagojn, kiuj povas esti al mi donitaj, mi ne volas peti vin tiom oferi pro mi. Granda estas mia kontenteco pri tio, ke miaj okuloj revidas vin; sed mi tre malĝojas, ke vi ne restis pli fidela al la Dio de viaj prapatroj. Vi povus esti en la Babela kortego potenca influo puriga.

Abidan ridetis malgaje:

— Tio estas eĉ pli neebla en ĉi tiu kortego, ol en la kortego de la faraonoj. Krom tio, por nun komenci prediki adoron al Jehova, mi bezonus pli da heroeco, ol mi posedas. Tute sola rekonduki la korteganaron al ia kredo, kiom ajn supera kaj racia, estus superhoma tasko.