Ne bezone estis voki Padan-Rimmun. La alveno de Adaha kaŭzis jam sufiĉe da movado en la ĉirkaŭaĵo de la palaco; kaj li, sekvate de Omar, venis, por vidi, kio okazas. Sur la vizaĝo de Omar sin montris apatio, kiu tamen subite ŝanĝiĝis en rigardon de granda surprizo. Feliĉe lia gardanto tion ne rimarkis; kaj Omar tuj devigis sin ree alpreni indiferentan mienon. La gvardiestro raportis al Padan-Rimmu, kiu aŭskultis kun miro, kaj iom nekredeble eklevis la brovojn. Okulumante Adahan kun videbla plezuro, kiu tre malplaĉis al Omar, kaj ĝenis la knabinon, la danda oficiro demandis ŝin afable:

— Sed, ĉu vi ne trafis sur la vojo tra la arbaro antaŭgvardion? Ĉu la viroj ne sciigis vin, ke tio ne estas trairejo?

Adaha alvokis tutan sian kuraĝon, kaj respondis ŝajne sen embaraso, vidigante delikatan aktorinaĵon:

— Jes, mia sinjoro, mi vidis en kelka distanco du arojn da viroj, laŭte interdisputantaj kaj poste interbatalantaj. Ŝajnis, ke unu aro volas trabati al si vojon tra la alia. Mi do ĉirkaŭis la batalantojn tra la arbaro, kaj daŭrigis mian vojon. En la arbaro, mi timas, ke mia bona azeno difektis al si postan piedon.

Sciavide Padan-Rimmu demandis:

— Kiom da atakantoj vi vidis?

— Mi ne povis kalkuli ilin; eble ok aŭ naŭ.

— Ho! — ekkriis la oficiro, — seso da viroj, armiĝu kaj surĉevaliĝu! Unu alkonduku por mi ankaŭ viglan ĉevalon.

Sin turnante al Omar, li diris:

— Mi devas persone atenti ĉi tiun aferon. Mi fidas vian honorparolon, Omar.

Omar respondis:

— Trankviliĝu, mia amiko, mi ne malŝatos mian honorpromeson. Cetere, forkuri estus tiel same senutile, kiel malprudente.

— Bone, mi fidas vin. Ĉu tio ne estas eksterordinare bela azeno? Vi ja estas spertulo pri bestoj.

Omar milde frapetis la preskaŭ blankan kolon de sia favorata azeno. — Efektive, — li respondis, ŝajnigante nur neviglan intereson, — ĝi estas belega besto, tre fortmuskola kaj tamen gracia.

Dum la azeno montris signojn de kontenteco pro la ama atento de sia sinjoro, ĝi ŝajne ofendiĝis pro iom pli fortaj manfrapoj de la alia viro. Ĉi tiu kun surprizo kaj ioma malplezuro kriis:

— Vere ŝajnas, Omar, ke vi uzas sorĉan influon sur ĉevaloj kaj azenoj!

Trankvile Omar respondis:

— Bestoj instinkte sentas inklinon al tiuj, kiuj amas ilin.

En tiu momento la gvardianoj, pretiĝinte, alrajdis, kaj Adaha faris uzon el la okazanta tumulto, por flustri al Omar:

— Ho! mia sinjoro, — mi venis por averti vin pri danĝeroj minacantaj vin. Ĉu Lemuel jam sciigis vin?… Efektive! Sed mi havas por vi ankoraŭ pli teruran novaĵon.

Padan-Rimmu facilmove surĉevaliĝis. Bridante la senpaciencan beston, li demandis Adahan:

— Kia estas via nomo?

— Sara, sinjoro.

— Nu, Sara, restu ĉi tie, ĝis mi revenos. Mi havas ankoraŭ kelke da esplordemandoj por vi… Unu el la virinoj prizorgu la knabinon.

La virinoj de la domanaro avide ĉirkaŭis Adahan, kaj trudeme ĝenis ŝin per multaj demandoj. La bela fremdlanda knabino tuj elvokis iliajn scivolemon kaj korinklinon. La soleco de la mezarbara ĉasdomo ja ne ofte interrompiĝis de tia interesa kaj iom mistera vizitantino.

Nur post duonhoro prosperis al Adaha kaj Omar duope interparoli dum nemultaj minutoj ekster la pordego. Intertempe iliaj koroj furioze batis. La kapon de Omar tumulte trapasis multaj pensoj, maltrankvilaj kaj maldolĉaj. Ne multe pli ol unu tago pasis, de kiam Kedar alportis al li tiun konsternan novaĵon; kaj tamen, li havis la senton, kvazaŭ li travivis jarojn en animdoloregoj. La furiozaj ventegoj, kiuj trablovis lian animon, postlasis nur ruinon. Lia koro konsumiĝis kaj fariĝis kiel elbrulinta domo, kies kvar nigrigitaj muroj sole restas. La plej maldolĉa ingredienco en lia sortopokalo estis memriproĉoj pri nedireble blinda malsaĝo kaj malforteco de la volo. En la daŭro de tiu duonhoro li multfoje kaj maltrankvile sin demandis, ĉu la «ankoraŭ pli terura novaĵo» koncernas lian karan filineton, aŭ ĉu ĝi malkovros al li ian ankoraŭ pli abisman malvirtecon de Zalmuna.

Li ne povis dubi, ke ne nur sindonemo al sinjoro, sed ankaŭ forta virina amo al li pelis Adahan entrepreni tiun longan, danĝeran vojaĝon. Kvankam li devis konfesi al si, ke vere bela, altanima knabino proponas al li sian tutan riĉon da pura, heroa amo — tion li ja vidis en ŝiaj esprimoplenaj okuloj — li ne sentis en la koro eĉ la plej malgrandan respondan amon al ŝi. Lia koro, rilate al amo, jam estis malviva; tro atrofia por senti eĉ la indignon kontraŭ Zalmuna, kiun li ja nepre devus senti. Tion li obtuze konsciis; kaj ĉi tiu konscio ankoraŭ pliprofundigis lian mizeron. Li bedaŭris, ke Adaha venis; kaj tamen, li ne povis subpremi senpaciencan deziron ekscii, kio estas la terura novaĵo, kiun la fidela knabino alportis.

Fine do Adaha liberiĝis de la scivolema virinaro, kaj la du homoj renkontiĝis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo. La alsopirata momento alvenis por Adaha, kaj kune kun ĝi maldolĉa seniluziiĝo. La neeldireble malgaja rigardo el la okuloj de Omar, montranta obtuzan doloron kaj senesperecon, plenigis ŝian koron per teruro.

— Ho, Omar, mia sinjoro, — ŝi balbutis, — kiel mi povos diri al vi, kion vi devas scii; kiel mi povus pliakrigi vian jam grandan aflikton?

— Tamen, parolu, mia fidela knabino.

Parolante tre rapide kaj kun preskaŭ neregebla emocio, Adaha diris:

— Lemuel do jam sciigis vin pri sia eltrovo en la domo de Zalmuna; ĉu ne?

— Jes, pere de sendito.

— Nenion plu?

— Nenion.

— Nu, Lemuel ordonis al mi antaŭ sia foriro kaŝe aŭskulti interparolon inter Nupta kaj Ajla, kaj… ho! Mi aŭdis, ke ili — Zalmuna kaj la Babela pastraro — volas detrui vin pro via fideleco al la Eternulo. Unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian Dion. Mi ankaŭ aŭdis… ho! tio ja estas tro terura… ke Zalmuna kaŭzis la freneziĝon de mia sinjorino Amtelaj kaj ŝian morton kaj la morton de la dolĉaj knabetoj, por forpreni de vi la fidon al Jehova.

Omar eligis korŝiran ĝemon, sed tuj poste, ekreginte sin, diris per raŭka voĉo:

— Daŭrigu.

— Mi timis, ke Ajla — ŝajnas, ke ŝi estas potenca spionino por la pastraro super Zalmuna — kaj Nupta faros malbonon al Naama, kaj tial, en la nokto, antaŭ la matena krepusko, mi prenis unu el viaj plej fortaj azenoj, kaj rapidkure kondukis la infanon al Hadad. Sub lia gardado ŝi estas tute en sendanĝereco. Poste, ho mia sinjoro, mi venis ĉi tien por averti vin. Per la favoro de Dio mi sendifekte trapasis multajn terurajn danĝerojn sur la vojo, kaj ankaŭ renkontis Lemuelon inter Ur kaj Uruk. Li kondukis min al la domo de Peor kaj Ŝalmana. Nun mi loĝas kun ili. Apud ilia bieno mi feliĉe ekvidis vin preterpasi hieraŭ en princa ĉaro.

Adaha ĉesis paroli; parte pro spiromanko, kaj parte pro tropleneco de la koro. Omar rigardis la suprenturnitan vizaĝon de la knabino kun sentoj de admiro kaj sincera dankemo, sed ne malpli kun sento de senespera korpremateco.

— Adaha, — li diris kortuŝite, — vi estas bona, heroa knabino. La Eternulo riĉe rekompencos al vi ĉi tiun superegan servon. Mi ne povas. Dio pardonu al mi; mi ne povas.

Ĉe la lastaj vortoj de Omar la koro de la juna virino kvazaŭ ŝtoniĝis dum kelke da momentoj. Ĝis tiam ŝi ne kuraĝis image prezenti al si, kion diros aŭ faros ŝia sinjoro, sciiĝinte, kiom por li ŝi faris kaj riskis kaj suferis. Ŝi nur fordonadis sin al malpreciza, tamen profunda sopiro, ke ŝia sindonema amo vekos en lia koro respondan senton. Sed unu rigardo al lia dolortordita vizaĝo komprenigis al ŝi, ke ŝia espero estas vana. La obtuza sento de dolora konfuzeco cedis sian lokon al akra ĉagreno, kaj samtempe ne malpli al korŝira kunsento kun la sufereganta viro; Omar iam amis Zalmunan per ĉionkonsumanta amo. Li ne povos denove ami.

Ĉion ĉi tion Omar facile divenis el la senartifika mieno de la knabino; kaj la eltrovo ankoraŭ pligrandigis lian suferon. Ankoraŭ pli forte li riproĉis sin mem pro sia malsaĝo kaj pro siaj senkoreco kaj sendankeco kontraŭ tiu bela, nobla junulino, kiu estis ja senkompare pli inda je lia amo, ol la perfidema serpento, kiun li sopiradis premi al sia brusto. Maldolĉe li malestimis sin mem pro la elbruliteco de sia koro; sed peni, vire kontraŭbatali ĉi tiun malindan animstaton, li ne povis en tiu momento.

Adaha demandis heziteme:

— Sed… Omar, kial vi estas ĉi tie?

— Mi estas ĉi tie kvazaŭ malliberulo. Vane mi penas penetri la misteron, kiu ĉirkaŭas min. Ŝajnas, ke mi iel trovis plaĉon en la okuloj de la reĝo kaj de la reĝino. Mi nur scias, ke la reĝino volas ŝirmi min kontraŭ danĝeroj.

Dolore ĝena silento ekregis inter la du homoj; sed la vigla kaj elasta menso de Adaha ne lasis ĝin longe daŭri.

— Omar, mia bona sinjoro, — ŝi ekparolis, — prenu vian azenon, kaj savu vin for el ĉi tiu mallibereco kaj el la danĝeroj, kiuj minacas vin de la flanko de la pastroj. Sendube la viroj, kiuj volis perforte entrudi sin ĉi tien, volas fari atencon kontraŭ via vivo.

Omar milde respondis:

— Kiel mi povus tion fari, Adaha, kaj rompi la honorpromeson, kiun mi donis al Padan-Rimmu, la konfidato de la reĝino. Kiel mi povus forkuri, lasante vin ĉi tie al la furiozo de miaj malamikoj kaj viaj? Tia abomeninda sendankeco ja laŭte krius al la ĉielo por venĝo. Ne, mia bona knabino, reiru laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi venis, antaŭ ol Padan-Rimmu revenos. Verdire, malplaĉis al mi la rigardoj, kiujn ĵetis sur vin tiu danda kortegano. Adaha, — li aldiris solene, per voĉo preskaŭ sufokita de emocio, — Dio benu kaj rekompencu vin. Mi devas konfidi mian amatan filinon al via ama prizorgado. Ni ĉiuj estas sub la ŝirma flugilo de la Eternulo. Fidu la saĝan gvidon de Lemuel. Bonfartu!

Dirinte tion, Omar sin turnis kaj reiris en la parton de la domo, metitan je lia dispono.

* * *

Vesperaj ombroj jam komencis fali, kiam Adaha atingis la farmbienon de Peor kaj Ŝalmana. Ŝia reveno kaŭzis grandan senpeziĝon de la koro ne nur al ĉi tiuj bonaj homoj, sed ankaŭ al Lemuel, kiu intertempe alvenis. Lemuel pensis, ke li nepre devos alporti la malĝojan novaĵon pri la morto de Hagaj al lia filino kaj ties edzo, kaj sciigi al ili la cirkonstancojn, kiuj kaŭzis tiun malfeliĉon. Tion li jam faris kun doloranta koro kaj profunda kunsento, antaŭ ol Adaha revenis. La penso premis lin, ke li mem estas en granda mezuro kulpa pri la morto de la fidela servisto; sed la varmkoraj geedzoj noblanime penis forpeli el lia koro tiun malgajan senton, certigante lin, ke ili ne povus deziri al Hagaj pli noblan morton.