— La batalo nepre okazos. Ne gravas, kiam ĝi okazos. Ni estas pretaj komenci.

Uzibitum remetis la cilindretojn sur la tablon kaj dum kelka tempo rigardis la marmoran supron, ŝajne en profunda enpenseco. Li faris tion por doni al Ilu-ulba tempon eldiri sian opinion. La pli juna hereda ĉefpastro kaptis la okazon kaj diris:

— Kiom pli longe ni hezitadas? Ĉu vi ne vidas, Uzibitum, ke la reĝo de tago al tago plifortigas sian pozicion? Li sin ĉirkaŭas per kreskanta nombro da potencaj princoj, liaj kreitaĵoj, kiuj pro dankemo staros ĉe lia flanko, kio ajn okaze estus lia plano de agado. Mi laciĝas de senfina prokrastado, kaj tiel same, kiel nia saĝa kolego Ŝankhatum, opinias, ke ni devas tuj agi.

Kun trankvila decideco, kiun la heredaj pastroj timis, Uzibitum respondis:

— Miaj fratoj, la batalo, pri kiu vi parolas, nepre venos. Vero. Sed saĝa generalo elektas la plej taŭgan lokon kaj la plej ĝustan tempon por batalo. Ni ne troviĝas en la nuna momento sur la plej taŭga loko, nek alvenis la plej oportuna tempo. La afero ne estas tiel urĝa. La reĝo estas ŝanceliĝema. Mankas al li oportuna kaŭzo, eĉ preteksto starigi publikan malpacon kontraŭ ni, — supoze, ke li havas la kuraĝon necesan. Dume ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn; kaj decidu post deca primedito: unue, la okazintaĵoj en Betraĥ, en la okazo, se ili diskoniĝus, ne helpus al ni gajni la subtenon de la popolo. La reĝo kaj lia kortego laŭte malaprobus ilin kun abomeno, pro politikaj motivoj. Due, per sia afableco kaj prudenta malavareco, okaze de la adeptigo de la princo, la reĝo plie firmigis sin en la favoro de la Babelanoj. La bruaj salutoj sur la stratoj nepridubeble tion montris. Trie, la politiko de la reĝa partio, nutrata, se ne iniciatita de tiu rampaĵo, Ilu-ittia, prosperis en la lasta tempo pli bone, ol vi ŝajne estas inklinaj konfesi. Kvare, la sekreta societo, estrata de Dingir, kiu volas detrui la pastran potencon eĉ pli, ol ĝi celas detrui la reĝan potencon, estas tro bone organizita. Ni unue malfortigu la influon de Ilu-ittia, kaj kaptu Dingiron kaj liajn leŭtenantojn. Mi aŭdis, ke Dingir alvenis en Babel antaŭ nemultaj tagoj, ktp. Ĉi tiuj konsideroj jam sufiĉe plipezas ĉiujn favorajn oportunaĵojn, kiuj sin povus prezenti hodiaŭ. Ĉiuokaze mankas al ni hodiaŭ vespere la tempo por deca interkonsiliĝo, ĉar mi jam devas forrapidi, por ne malfrui. Adiaŭ.

Uzibitum sin turnis por foriri. Liaj kolegoj ekaspektis ĉagrenitaj. Ŝankhatum diris iom malafable:

— Bone, Uzibitum, ni do atendos vin en nia ĉambro en la granda templo. Ĉi tiu afero ne permesas prokraston.

Ĉapitro XVI

Heroa sinofero

La saman posttagmezon kolektiĝis antaŭ la ĉefa pordego de la reĝa palaco granda popolamaso. La reĝino, du horojn antaŭe, iris en la templon de sia favorata diino Ninmakh, por publike danki al ŝi pro ŝia favorkoreco al la princo Ilu-Zat. Ŝi veturis en bele ornamita, parada portilo, akompanate de Zalmuna kaj aro da korteganinoj. Multaj homoj, precipe virinoj, avide kaptis la okazon rigardi de proksime, ne nur la majestan reĝinon, sed ankaŭ la belan pastrinon, kiu estis por ili sorĉa persono, inspiranta preskaŭ solenan timon pro siaj supozitaj magiaj povoj kaj pro sia sankteco. La popolamaso estis tute kontenta atendi la nerapide moviĝantan procesion en la daŭro de du horoj kaj pli, sub brulantaj radioj de somermeza suno. Tia oportuna okazo, saluti la eminentajn sinjorinojn kaj, feliĉe, ricevi de ili rideton aŭ afablan rigardon, egalvaloris multan ĝenon.

Inter la svarma homamaso estis Lemuel kaj Hagaj, kune kun seso da dungitaj sentimuloj, kiuj, je diversaj distancoj, tenis sin pretaj ĉiamaniere helpi en okazo de bezono. Laŭ sugesto de Hagaj, li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn. Neordinara simileco de eksteraĵo faris tion praktika sugesto. Longe antaŭ la alveno de la reĝina procesio Lemuel elvendis siajn «freŝajn, bongustajn fruktojn», kaj vendis, je altaj prezoj, starlokojn sur sia iom kaduka puŝveturilo. Li mem staris en la unua vico de la amaso, antaŭ la veturilo, kaj Hagaj malantaŭ ĝi. Fine alvenis la antaŭgvardio, kaj la vidavida homamaso elstreĉis la kolojn, por ne maltrafi iajn vidindaĵojn. Post vico da kortegaj oficiroj, marŝantaj kun pompa parado, venis du homportiloj, flankon ĉe flanko, portataj de po kvar fortmuskolaj viroj. Sur unu portilo vidiĝis la reĝino, kaj sur la alia, iom malpli granda kaj malpli lukse ornamita, kuŝis Zalmuna malantaŭ diafanaj kurtenoj. Ambaŭ afable ĉirkaŭrigardis kaj per plaĉivolaj ridetoj respondis al la fervoraj vivu-krioj de la homoj.

Sentante sin ekster danĝero pro sia alivestiteco, Lemuel sentime rigardis Zalmunan, kiam ŝi tre proksime de li preterpasis. Sed li tro malalte taksis la viglecon de la virino. Subite la bonhumora esprimo de ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis en aspekton de ekscitiĝo. Ŝi rekonis lin. Sin turnante al la reĝino, ŝi flustris:

— Rigardu, mia reĝino, jen staras Lemuel, alivestite kiel kamparano. Mi estas tute certa, ke tio estas li. Volu ordoni, mi petas, ke venu ĉi tien unu el la oficiroj.

La reĝino tuj eldiris la ordonon; kaj juna, viglaspekta gvardiano aliris la reĝan portilon. Ĉi tiu okazaĵeto ne maltrafis la atenton de la ĉirkaŭstarantoj, kiuj tamen ne havis supozeton pri ĝia signifo, krom Lemuel kaj Hagaj.

— Ŝi rekonis vin, Lemuel, — flustris Hagaj en Egipta lingvo al sia sinjoro. — Forsavu vin kiel eble plej rapide, mi petas vin.

— Eble vi estas prava, mia bona Hagaj. Mi iros maldekstren; vi iru dekstren. Ni vestoŝanĝu kaj renkontiĝu post subiro de la suno en la domo de la pramisto.

— Bone. Prenu kun vi du aŭ tri virojn. Mi prizorgos la veturilon.

— Ne…

— Tamen; forrapidu. Ne timu pro mi, mi petas.

Tuj kiam la popolamaso komencis formoviĝi, Lemuel tralaboris al si vojon, kaj malaperis kune kun tri el la dungitoj, kiuj, diveninte, ke ia maloportunaĵo okazis, ne ordonite sekvis lin.

Hagaj trankvile restis apud la veturilo. Per signo alvokinte filon de la pramisto, li ordonis al li, sin teni preta, kaj poste sekvi lin, je kelka distanco.

Intertempe la reĝino kaj ŝia sekvantaro eniris la pordegon, gardatan de la kolosaj «Sedoj». Nemultajn minutojn poste elvenis el la gvardiejo nombro da viroj, malkune, kiuj tuj sin enmiksis en la jam disiĝanta popolamaso, sub estreco de la juna oficiro, kiun la reĝino antaŭe alvokis al si. Hagaj tion atendis. Li ne evitis la serĉon, sed male restis, ĝis li estis certa, ke la oficiro lin ekvidis. Tiam li prenis la timonojn de la veturilo, kaj ŝajne indiferente kaj nesuspekteme forruladis ĝin. Lia nobla vizaĝo estis gravamiena, kaj en liaj okuloj, kiuj de tempo al tempo kvazaŭ preĝe leviĝis al la ĉielo, vidiĝis solena decidemo. Malrapide li iris tra strato post strato, celante magazenon de Lemuel, kiu tiam, laŭ lia scio, estis preskaŭ malplena kaj tute senhoma. Li sciis, ke la viroj, ses aŭ sep, daŭre sekvis lin je diversaj interspacoj.

Post duonhoro li eniris malriĉulan kvartalon apud la rivero, kaj fine atingis la celitan magazenon, starantan aparte inter disaj budoj, barakoj kaj aliaj tenejoj. Malferminte pezan pordon, li puŝis la veturilon en la tenejon. Apenaŭ li sin trovis trans la sojlo, eniris post li du el la viroj, kiuj sekvis lin de proksime. Hagaj sin turnis, kaj kun ŝajnigita surprizo demandis:

— Kion vi volas? Kion vi serĉas ĉi tie?

Intertempe ankaŭ la ceteraj viroj envenis. Unu el ili fermis la pordon, dum la aliaj rapide ĉirkaŭis Hagajon por malhelpi forkuron. La oficiro ekparolis:

— Viaj malicaj intrigoj finiĝas ĉi tie, Lemuel. Oni rekonis vin malgraŭ via lerta alivestiĝo.

— Mi estas malriĉa fruktovendisto, — respondis Hagaj. — Vi trompiĝas, sinjoro.

— Ne, mi ne trompiĝas, trompulo! — rediris la oficiro, — mi mem vidis vin, starantan antaŭ via puŝveturilo. Via alivesto ne estis sufiĉe efika.

Interplektante la brakojn sur la brusto, kaj elrektigante sin, Hagaj spite rigardis al vizaĝon de la oficiro kaj diris:

— Nu, mi estas Lemuel! Kion do vi volas, mortigema lakeaĉo de malvirta virino?

— Vin ĵetu sur la hundon! — furioze ekkriis la gvardiano.

Momenton poste la nobla maljunulo senŝanceliĝe ricevis seson da mortigaj vundoj, kaj malvive falis teren.

— Envolvu la kadavron en sakaĵon, — ordonis la estro, — kaj forigu la sangon de sur la tero. Ni devas atendi ĝis mallumiĝo. Tiam forportu ĝin kaj ĵetu en la riveron. Tiele pereu ĉiuj blasfemantoj kaj malamikoj de la dioj!

Tri horojn poste la bando ŝteliris el la magazeno per pordo, donanta alirejon al kajo. Ili portis la mortigiton en malgranda boato. Du viroj remis kelkan distancon al la mezo de la rivero, kaj faligis en la akvon la kadavron, pezigitan per ŝtonoj.

Elon, la juna pramisto, estis sekvinta la bandon je sendanĝera interspaco, kaj observis la tutan okazintaĵon, parte tra fendeto en la pordo. Kun miro li demandis sin, kial tia, ŝajne viglega viro tiel mallerte lasis ilin kapti kaj mortigi lin. Ke tio povus esti nobla, intence farita sinofero, neniel venis en la kapon de la krudulo.

Gaje kaj tre kontenta pri si mem la estro de la bando iris al la renkonto de Zalmuna en la parko malantaŭ la reĝa palaco. Bonege prosperis al li plenumi la komision, konfiditan al li de la reĝino kaj de la bela pastrino. Jam li vidis sin en la pensoj sekreta konfidato de la plej altaj kaj belaj sinjorinoj de la kortego, kaj revis pri belaj aventuroj kaj rapida plialtrangiĝado. Zalmuna atendis lin senpacience de pli ol unu horo. La ĝojo, kiun inspiris al ŝi la espero, ke la oficiro sukcesos okazigi la morton de ŝia ĉefa malamiko, Lemuel, multe sufokiĝis de novaĵo, intertempe ricevita, pri la subita malapero de Adaha kaj de Naama. Kvankam ŝi forte penis kredigi al si, ke la aludo de Ajla pri la amo de Adaha al Omar kaj pri la verŝajna celo de la knabino estas ridindaj fantaziaĵoj, ŝi ne povis forigi la eblecon el siaj pensoj. Levi la okulojn al tia nobelo, kiel Omar, estus de la flanko de juna servistino, iama sklavino, netolerebla aroganteco. Kaj pri juna, alloga virino, entrepreninta tian danĝeran vojaĝon, sola, oni eĉ ne aŭdis en baladoj. Pa! sensencaĵo! — Kaj tamen, supoze, ke la knabino lin amas. Kio do? Ĉu ŝi mem, sur ŝia loko, ne estus inklina fari tion saman? Certe! Ĉiuokaze, estus tre nekredeble, ke ŝi eltrovos la kaŝejon de Omar; kaj en la okazo, ke ŝi ankoraŭ ne trafis Lemuelon, ŝi certe perdiĝos en tia urbego kiel Babel.