La du ĉefpastroj, sidantaj kontraŭ li, montris tre malsamajn karaktertrajtojn. Oni povis tuj vidi, ke ili devenis de alia gento. Ili apartenis al la Sumero Sumero -Akkada, hereda hierarĥio, dum Uzibitum, posteulo de la praloĝantoj de la lando, sin levis sole per genieco kaj volpovo, ŝtupon post ŝtupo, ĝis nedisputebla pozicio de estro de la ĉefpastraro. La heredaj pastroj havis multajn komunajn trajtojn. Ili havis tian saman rondan kapon kaj malaltan frunton; tian saman dikan, muskolan nukon kaj fieran sintenadon. Sed unu frapanta malsameco evidentigis grandan diferencon en iliaj karakteroj. Ĉe la anguloj de la buŝo de Ŝankhatum, la pli aĝa viro, vidiĝis profundaj sulketoj, kurantaj de la flanko de dika nazo malsupren ĝis la mentono. Ĉi tiuj sulketoj kaj maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldolĉa temperamento kaj kutima malkontenteco.
La buŝo de Ilu-ulba, la tria ĉefpastro, per multaj jaroj pli juna, estis rimarkinde malgranda kaj diklipa. Ĉirkaŭ ĝi ludetis malplaĉa cinika rideto, kiu tamen ne povis kaŝi sentamemon, kiu estis eble la plej elstara trajto de lia karaktero.
Oni povis konjekti, ke, eĉ en la plej bonaj cirkonstancoj, ili ne estis feliĉa trio. Sed en tiu nokto iliaj vizaĝoj aspektis zorgopremitaj kaj treege malbonhumoraj. Tian areton da viroj Zalmuna renkontis, kiam rapidpaŝe ŝi eniris la ĉambron. Ŝiaj viglaj okuloj tuj vidis, ke neordinare grava afero okupas ilin.
— Miaj sinjoroj, — ŝi ekparolis, — tre urĝa afero devigas min veni ĉi tien je tre malfrua horo.
Uzibitum turnis al ŝi la vizaĝon, kaj iom malafable respondis:
— Ni jam scias pri ĝi.
La heredaj pastroj, ne salutante ŝin, rigardis ŝin kun preskaŭ nekaŝita malplezuro. Ĉi tiu malfervora akcepto tre surprizis kaj konfuzis Zalmunan. Ĉiam antaŭe la ĉefpastroj traktis ŝin kun aparta kaj ŝajne sincera respekto kaj nepridubebla bonkoreco. Ilu-ulba ofte eĉ kun plaĉivolemo, kiun ŝi malŝatis. Tiun nokton neniu el la trio leviĝis por saluti ŝin kaj proponi al ŝi seĝon; almenaŭ ne tuj. Diversaj sentoj trakuris la kapon de Zalmuna: Surprizo kaj suspekto pri ies perfideco kontraŭ ŝi; flama indigno pro la nekutima malĝentileco de la viroj; kaj antaŭtimo, ke en ĉi tiu kriza afero ŝi ne ricevos la plenkoran simpation kaj la helpon, kiujn ŝi bezonis. Tiu lasta penso igis ŝin agi singarde. Ekvidante tri argilajn cilindretojn, kuŝantajn sur la tablo, ŝi demandis:
— Kiu sciigis vin?
Neniu tuj respondis. Uzibitum kaj Ŝankhatum sammomente leviĝis malrapide, por alporti al ŝi seĝon. Eble ili volis per tio gajni tempon, por formuli respondon al ĝena demando. Eksidinte, Zalmuna ripetis la demandon:
— Kiu do sciigis vin?
Uzibitum respondis:
— Ajla.
— Ajla! — ripetis la virino surprizite kaj malplezurege, — kial?
La eldiro de la lasta vorto montris, ke ŝi malfacile subpremis ekkoleriĝon. Ŝi jam ne dubis, ke ia mistera konspiro ekzistas kontraŭ ŝi. Gravamiene Uzibitum respondis:
— Pli oportunaj okazoj venos, por priparoli la kialon, Zir-Nana. En la nuna momento la plej urĝa afero estas — agi, ne diskuti.
Ankoraŭ pli konfuzite, Zalmuna ekrigardis unu viron post alia. Kun sento, kvazaŭ ŝi sufokiĝas, ŝi diris:
— Multon riskante, mi kuris ĉi tien tuj post kiam mi ricevis la komunikon de Ajla. Tiel forte mi deziregis agi. Sed, sinjoroj, pli ol strangaj estas viaj mienoj. Mi atendis simpation, sed ricevas repelon; mi atendis viajn kutimajn, decajn ĝentilaĵojn, sed ricevas malafablaĵojn.
Ree la ĉefo parolis; jam iom pli respekte kaj malpli severe:
— Serio da ĉagrenaj okazaĵoj, la premanta ŝarĝo de nia politiko kaj precipe via danĝera malsukceso en Betraĥ, Zir-Nana, forprenis momente al multokupitaj aferuloj emon al kortegaj ĝentilaĵoj. Pardonu.
Ŝankhatum enigme ekparolis:
— Nur la plej senprokrasta kaj malkompata agado povas eble malhelpi la plej gravan malutilon. Ni jam priparolis rimedojn malhelpi ĉian disvastiĝon de la novaĵo.
Uzibitum diris:
— Ajla pensas, ke tre kredeble Lemuel, Dedana komercisto, estas la ruza ŝtelisto. Ni opinias, laŭ tio, kion ni scias pri tiu persista malamiko de nia kredo, ke ŝi estas tute prava. Ni agos do laŭ tiu supozo.
Ŝankhatum kolere aldiris:
— Jam antaŭ longe ni devus esti silentiginta lin por ĉiam…
Ilu-ulba, fikse rigardante Zalmunan, intermetis:
— Ne estas elbarite, ke Omar…
Tuj Zalmuna interrompis lin, dirante:
— Mi certigas al vi, sinjoroj, ke ĝis antaŭ unu duonkaŝbuo Omar ne sciis ion pri ĉi tiu afero. Ankaŭ Ilu-ittia ne dubas pri tio. Mi tro bone konas Omaron por pensi, ke li, kun tia scio, povus… aspekti facilanima kaj feliĉa.
Ilu-ulba respondis malafable:
— Ni lasu Ilu-ittian ekster nia konsidero en la nuna momento. Ni ne bezonas la opinion de senkreda alilandulo. Ĉiuokaze ni devas ne malpli zorge fiksi niajn okulojn sur Omaron. Kiu ajn scias aŭ ekscios ion pri ĉi tiu afero, nepre estos forigita el nia vojo.
Zalmuna paliĝis, sed, ne perdante sinregon, diris kun ŝajna egalanimeco:
— Tre kredeble Lemuel iris unue al Eridu, por havigi al si pluajn atestaĵojn, antaŭ ol sciigi O… Ijobon kaj Omaron.
Rapide sin turnante al Zalmuna, Uzibitum demandis:
— Kial Omaron?
Kun ŝajna trankvilo la pastrino respondis:
— Ĉar Lemuel kaj Omar estas pli intimaj amikoj, ol Lemuel kaj Ijob; kaj ĉar la trovita korespondaĵo sen ia dubo malkovris al Lemuel, ke ankaŭ Omaron minacas danĝeroj.
La tri pastroj rigardis la vizitantinon kun miro kaj nekredemo.
— Ankoraŭ? — Ilu-ulba seke demandis.
La paleco de la vizaĝo de Zalmuna cedis lokon dum momento al ekruĝiĝo, sed timo tuj poste superis honton. Eviteme ŝi respondis:
— Vi bone scias, Ilu-ulba, ke danĝeroj minacas lin de pli ol unu flanko.
Dirante tion, ŝi ĵetis al Ilu-ulba ekrigardon, kiu ŝajne faris el atakinto atakiton, kaj efike silentigis lin. Sin turnante al Zalmuna, Uzibitum parolis plue:
— Laŭ la ricevita komuniko Lemuel intencis renkonti Omaron kaj la Egiptojn en Babel post nemultaj tagoj. Li do povas alveni tre baldaŭ. Efektive ni jam elfaris niajn planojn. De matenruĝo ĉiuj alirejoj al Babel estos zorge gardataj. Miaj kolegoj eltrovos ĉiujn amikojn de Lemuel, ĉiujn personojn, al kiuj li povos sin turni ĉi tie aŭ aliloke. Unu taĉmento da pastraj gvardianoj tuj iros al Eridu kaj alia al Betraĥ, por serĉi lin. Ĉiu persono, enironta la astrologian kolegion, estos severe esplorita. Ni scias, ke ni havas aferon kun lerta, rimedoplena viro, kaj ni ne kalkulas kun bonŝancoj.
Ambaŭ heredaj pastroj nun leviĝis, dirante, ke ili volas ne perdi pluan tempon, sed tuj alpreni rimedojn efektivigi la faritajn planojn. Uzibitum aprobis tion, kaj ankaŭ leviĝis. La unuaj adiaŭis Zalmunan kun malvarma ĝentileco, kaj eliris. Uzibitum sin turnis al la pastrino, kiu intertempe ankaŭ stariĝis, kaj diris:
— La nokto preskaŭ pasis for. Mi bezonas iom da ripozo, Zir-Nana, antaŭ penoplena tago, kiu komenciĝos por mi ĉe matenruĝo. Mi ordonos al duo da eŭnukoj konduki vin al la palaco. Mi ne volas nun starigi malagrablan diskuton; sed volu memori, ke sekreta laboro por la partio, kiu kontraŭstaras niajn dezirojn, ne prosperigos la viajn. Tio sufiĉu. Adiaŭ!
Kiam Zalmuna, sen plua aventuro, atingis la solecon de sia dormoĉambro en la reĝa palaco, ŝia kapo estis ankoraŭ pli konfuzita, ol antaŭe. Ŝi klare vidis nur tion, ke ŝia vizito al la palaco de Uzibitum havis teruran malsukceson. Ĉar por ŝi dormo estis neebla, ŝi proponis al si pasigi la restantajn horojn de la nokto per forta cerbumado analizi la embarasajn cirkonstancojn, en kiuj ŝi sin trovas. La plej prema penso estis, ke la danĝero, ĉirkaŭanta Omaron, estas eĉ pli granda, ol ŝi supozis. — Mi tuj devos, — ŝi diris al si, — trovi rimedojn sekrete averti lin. — Sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ŝi devis forĵeti kiel netaŭgan. — Kiun, — ŝi demandis sin malgaje, — kiun mi nun povas fidi? — La ĉefpastraro, kies karulino ŝi imagis sin esti, subite montris al ŝi malĝentilaĵojn pro ŝiaj malsukcesoj en Betraĥ kaj maldense vualitan malamikecon pro suspekto, ke ŝi favoras, kune kun la reĝino kaj ties politika partio, interligon, per reĝa edziĝo, kun Egiptujo anstataŭ kun Asirio. Evidente ili forte suspektis, ke ŝiaj mistikaj eldiroj en la templo de Merodaĥ estis inspiritaj de la reĝino, pli ol de la dio. Ajla, kiun ŝi estis senrezerve fidinta, estis spionino de la pastraro super ŝi — abomeninda perfidulino! Post kelka tempo, dolore meditante pri la kapriceco de la sorto, Zalmuna sin demandis kun miro: «Kiajn strangajn petolaĵojn ludas al ni la sorto! Antaŭ malpli ol ses monatoj mi volonte estus seniginta al Omar ĉion: havon, feliĉon, la vivon mem, por varbi kelke da vilaĝanaĉoj por nia kredo; hodiaŭ mi tre volonte oferus ĉion: la vivon, feliĉon kaj honoron, por savi lin el la sekvoj de mia propra fanatikeco!»
Fine, kiam la servistoj jam komencis ĉirkaŭkuradi en la koridoroj, Zalmuna decidiĝis, kiel eble plej baldaŭ konsiliĝi kun la reĝino. Plena konfeso pri ŝia amo al Omar ne multe konsternos ŝin, ĉar ŝi estis pli politikema, ol religiema. Krom tio Zalmuna sciis pri jam longedaŭra amaĵo inter la reĝino kaj Ilu-ittia. Ŝi pensis, ke ŝi estas la sola persono, posedanta ĉi tiun sekreton, kaj kredis, ke milda aludo al ĝi ne nur senfortigos ĉian indignon kontraŭ ŝi, sed inklinigos la reĝinon helpi al ŝi. Sed preskaŭ la tuta tago forpasis, ĝis ŝi trovis okazon efektivigi sian decidon.
Ĉapitro XIV
Ruzo kontraŭ ruzo
La fondintoj kaj la konstruintoj de la astrologia kolegio elektis por ĝi, pli ol cent jarojn antaŭ la tempo de nia rakonto, belan, kvietan lokon ekster la limoj de la tiama urbo Babel. La situacio de la instituto sur la maldekstra bordo de la majesta rivero Eŭfrato, estis tre plaĉa. Vasta ĝardeno ĉirkaŭis konstruaĵaron, konsistantan el apartaj loĝejoj por la direktoroj kaj la studentoj, lernejoj, oficejoj kun grandaj arĥivoj, kaj, en kelka distanco sur altaĵeto, temploturo, kies supro servis kiel astronomia observejo. Alta muro, havanta nur unu grandan pordon kun bazaltaj Sedi aŭ genioj, apartigis la instituton de la ekstera mondo, kaj donis al ĝi, en la okuloj de la popolo, sanktan aspekton.
"Pro Iŝtar" отзывы
Отзывы читателей о книге "Pro Iŝtar". Читайте комментарии и мнения людей о произведении.
Понравилась книга? Поделитесь впечатлениями - оставьте Ваш отзыв и расскажите о книге "Pro Iŝtar" друзьям в соцсетях.