— Adiaŭ, Benoe, penu vire kaj noble forgesi. Mia koro kompatas vin kaj deziras al vi bonon. Mi ne povas diri ion plu.

Dirinte tion, ŝi forkuris por kaŝi siajn larmojn. Tiam, kvazaŭ obeante al subita impulso, ŝi aliris sian azenon, kaj, surmetinte la selon, suriĝis. Lemuel ankaŭ sen plua parolo aliris sian ĉevalon kaj surseliĝis. Ambaŭ, per mangestoj adiaŭe salutinte la postrestantan aron da viroj, rajdis for rapidpaŝe en direkto al Babel kaj baldaŭ poste perdiĝis el ilia vido. Mire la antaŭaj kunvojaĝantoj de Lemuel sekvis per la okuloj la strangan paron, ĝis ĝi malaperis malantaŭ altaĵeto, kaj tuj komencis pridiskuti la por ili eksterordinaran okazintaĵon. Benoe estis tro laca kaj tro enprofundigita en sia ĉagreno por babilado, kaj montris al siaj novaj kunuloj, ke li ne volas servi al ilia scivolemo.

Lemuel kaj Adaha daŭrigis la vojon dum kelka tempo en peza silento. Post duonhora rajdo Lemuel subite alprenis flankan vojeton, nordorienten, kondukantan unue tra senherba, dezerta regiono. Nun la vespera krepusko, mallonga en tiu lando, survenis kaj baldaŭ cedos al plena mallumo, ĉar duonluno leviĝos super la horizonton nur post unu aŭ du horoj. En la duonlumo la signoj de la vojeto fariĝis pli kaj pli malklaraj, kaj kelkafoje ŝajne tute malaperis. Rapideco en tiaj cirkonstancoj estis neebla. Lemuel de tempo al tempo iom maltrankvile esploris per la okuloj la ĉirkaŭaĵon. La kaŭzo de lia maltrankvilo estis precipe zorgo pri Adaha, kiu montris signojn de granda laceco. Li amis la knabinon kiel filinon, tiom pli nun, kiam li havis okazon vidi, en tiu akra provotempo, la neordinaran belecon de ŝia karaktero. Pluaj kaŭzoj estis la vundita viro kaj lia promeso sendi helpontojn, por liberigi siajn antaŭajn kunvojaĝantojn. Se li perdos la vojon, kaj malprosperos al ili atingi, en la sama tago, la domon de Kedar, li ne povos ĝustatempe plenumi sian promeson; kaj la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda. Male, Adaha ne sentis ian maltrankvilon pro si mem; ŝi havis ja la kunulecon de sia patreca amiko, al kies saĝo ŝi nepre fidis; kaj kune kun li ŝi esperis plenumi sian mision. Sed la pensoj de la junulino direktiĝadis maltrankvile al Benoe, kvankam la serioza mieno de Lemuel pligrandigis ŝiajn antaŭtimojn pri Omar, kaj kvankam la graveco de la aferoj, en kiuj ŝi enmiksiĝis, nun staris ankoraŭ pli klare antaŭ ŝiaj internaj okuloj.

Intertempe la nokto atingis ilin kaj plimultigis iliajn malfacilaĵojn. Se Lemuel ne havus grandan sperton pri elserĉado de vojoj kaj reteneman memoron pri orientiloj en trapasitaj regionoj, ili tre kredeble erarvagus. Plua cirkonstanco helpis al ili. En la domo de Kedar okazis edziĝa festo; kaj gajaj festofajroj brulis sur placo inter aro da tendoj. La ardo de tiuj fajroj estis videbla en granda distanco, kaj servis al ili kiel kondukilo. Noktomezo jam estis proksima, kiam la vojaĝantoj alvenis. Tuj ili sin trovis ĉirkaŭitaj de tumulta gajeco. Granda estis la surprizo de Kedar kaj de liaj kunfestantoj, kaj ne malpli granda la koreco de ilia bonvenigo.

— Kia domaĝo, mia amata amiko, — bonkore ekkriis Kedar, — ke vi ne alvenis tri plenajn tagojn pli frue! Neniu el mia konataro pli inde aldonus solenecon al nia festo; kaj tia bela knabino estus ĉarma ornamo por la plej brila kunveno. Ni intencis disiĝi morgaŭ matene, sed nun ni nepre devos daŭrigi la festadon. Nun, sendube, vi ambaŭ estas lacaj kaj preferos ripozon je dancado.

La alvenintoj jam elseliĝis, kaj iliaj bestoj estis prizorgataj de servemaj junuloj. Lemuel, afable salutinte la gajan festantaron, kore dankis al sia malnova amiko pro lia ĝoja bonvenigo:

— Mia ĉefa zorgo, — li diris, — estas pri mia juna kunulino, kiu estas mortelaca. Morgaŭ matene, je frua horo, ni nepre devos daŭrigi la vojon. Malfeliĉe la graveco de la celo de nia vojaĝo ne permesas prokraston.

Malgraŭ ĝentila protestado de la flanko de Lemuel, la brua gajeco de la junuloj tuj ĉesis, kaj ĉiuj montris la plej sinceran respekton kaj vivan simpation al ambaŭ novaj gastoj.

Krom Lemuel kaj Kedar, la tutaj domanaro kaj gastaro jam retiriĝis, kaj silento regis post gaja fina interdezirado pri bona ripozo, dolĉaj sonĝoj ktp. La malnovaj amikoj sidis apud ardantaj cindroj de la festofajro en la mezo de la intertendara placo. Ili ne estis vidintaj unu la alian de kelka tempo, kaj tiu neatendita vizito donis al ambaŭ grandan kontentecon. Lemuel rakontis al sia gastiganto la okazintaĵojn de la lastaj dekdu monatoj, rilatantajn al nia historio, per tiel malmultaj vortoj, kiel plena komprenigo permesis. Kedar aŭskultis kun la plej viva intereso, tamen sen interrompo. Post kelkminuta, silenta medito li ekparolis gravatone:

— Ho, Lemuel, ilo en la mano de la Eternulo, via rakonto tuŝas la profundon de mia animo. De nun mia feliĉo por ĉiam estos ligita kun via sorto kaj kun la sorto de viaj noblaj amikoj. Ni vivas ĉi tie en trankvila, feliĉa izoleco, ĝis nun sendanĝera. Reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon. Nia vivmaniero estas simpla, laŭ la antikvaj leĝoj de niaj prapatroj; kaj kvankam ni troviĝas en la limo de dutaga vojaĝo de Babel, la tumultoj de la granda urbo ne atingas nin, kaj la intrigoj de la kortego, la konspiroj de la pastraro kaj la diboĉoj de la malvirtuloj ne tuŝas nin. Mia domo ĉiam estos azilo por vi kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi aŭ ili bezonos rifuĝejon. Kvankam via rakonto estas terura, mi ĝojas pro tio, ke ankoraŭ troviĝas animoj, pretaj sin oferi pro la antikva kredo. Mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis. Ofte mi sidas ĉe la pordo de mia tendo en la silento de somera nokto kaj meditas pri la stato de la mondo. Malgajaj tiam estas miaj pensoj. Ofte tiam, memorante, ho Lemuel, vian grandan fervoron en batalado kontraŭ la artifikoj de la pastraro kaj vian pretecon helpi al ĉiuj subpremitoj, mi sentas honton pro mia propra nenionfarado. Sed ne oportune estas en la nuna momento tion priplori. Mi tuj devas fari aranĝon, por venigi ĉi tien vian vunditan amikon.

Li foriris, kaj post kelke da minutoj revenis, kaj diris:

— Nehemo, mia filo, kaj du servistoj ekforiros post nelonge kun duo da kvietaj azenoj kaj komforta portilo. Ni volonte prenos sur nin la zorgon pri Benoe. Ni ja konas lin kaj lian bandon — je nia malĝojo.

Longe ankoraŭ la amikoj priparolis la situacion, en kiu ili sin trovis, kaj la eventualan agadon de la Babela pastraro. Se ne estus decidite, ke Benoe ekloĝos en la domo de Kedar, Adaha ne povus trovi en tiu tempo pli oportunan kaj sendanĝeran rifuĝejon, ol la izolan bienon de la bonkora gentestro. Sed, ĉar la cirkonstancoj tion elbaris, Lemuel decidiĝis serĉi loĝejon por Adaha en la domo de aliaj fideluloj, nome Ŝalmana, filino de lia servisto Hagaj, kaj ŝia sindonema edzo, Peor. Ili estis humilaj terkulturistoj apud negranda vilaĝo, nomita Ilajim, kvin ĝis ses mejlojn nordoriente de Babel. De tie li volis ekkomunikiĝi kun Omar, kaj aranĝi renkonton kun li, kaj renkonton inter li kaj Adaha. Li volis, ke Adaha proprabuŝe rakontu al sia sinjoro, kion ŝi faris kaj suferis pro li. Tio, li pensis, estas deca justaĵo por la altanima knabino; kaj ekkono de tia pura sinoferema amo, kian ŝi alportis al Omar, estos, li esperis, la plej bonefika kontraŭilo kontraŭ la pasio, kiun inspiris al li tiu bela sorĉistino, Zalmuna.

Kedar proponis iri mem al Babel kiel eble plej frue en la venonta mateno kaj transdoni al Omar ian komunikon, kiun Lemuel deziros sendi. Ĉi tiu tre volonte akceptis la proponon de la amiko, sed serioze avertis lin esti treege singarda:

— En la okazo, — li diris, — se Zalmuna aŭ la pastroj jam ricevis novaĵon de Ajla, antaŭ ol vi renkontos Omaron, via komisio tute ne estos sen danĝero. Sendube la pastroj tre zorge observadas ĉiujn paŝojn de Omar, kaj atentos pri ĉiuj personoj, vizitantaj lin. Ili uzos senkompate ĉiujn rimedojn, por malhelpi disvastiĝon de la scio pri iliaj kanajlaĵoj. Mi mem antaŭvidas akran konflikton kun ili. Mi konas ilin.

* * *

La postsekvantan tagon, nelonge antaŭ la vespero, Lemuel kaj Adaha alvenis en la tendon de Peor kaj Ŝalmana, kiuj akceptis ilin kun sincera ĝojo. Ambaŭ rigardis viziton de Lemuel kiel grandan honoron. Ŝalmana estis sola infano de Hagaj. De sia senpatrina infaneco ŝi estis favoratino de Lemuel, kiu, kiel fraŭlo kaj preskaŭ senparenculo, ĉiam ame interesiĝis pri ŝia bonfarto. Kiel infano, kaj nun kiel edzino kaj patrino de aro da infanoj, Ŝalmana alportis al li sinceran kaj dankoplenan amon, des pli kortuŝan, ĉar ĝin inspiris la plej profunda respekto. Ŝi sciis, ke en tio ŝi partoprenas la sentojn de la patro, kies sindonemo al sia iama posedanto kaj nuna konfidanto estis senlima. La bieno, sufiĉe granda kaj bone ekipita, estis donaco de Lemuel.

Adaha tuj gajnis la sinceran korinklinon de la tuta domanaro per sia natura amindeco. Dum la knabino, post kuna vespermanĝo, amuziĝis kun la infanoj, Lemuel alparolis siajn gastigantojn jene:

— Scivolemo estas natura eco de la homa koro. Mi scias, ke vi, de nia alveno, vin demandadis, kiu estas Adaha, kaj kial ni kune venis ĉi tien. Ne ofendiĝu pro tio, ke mi ne povas malkaŝe paroli pri ĉi tiuj demandoj. Fidu al mi; estos pli bone, ke vi ne sciu pli multe, ol mi opinias prudente sciigi al vi, eĉ se via scivolemo per tio pligrandiĝos. Nu, Adaha estas anino de mia lando kaj tre fidela kaj tre ŝatata servistino de kara amiko mia. Ŝi estas en granda danĝero, minacanta ŝin de la flanko de senskrupulaj homoj. Pro amikeco al mi, gastigu ŝin dum kelka tempo, kaj kiom eble, gardu sekreta ŝian viziton, ne kaŭzante tamen suspekton pri ŝi en la vilaĝo.

Ĉapitro XIII

La batalo komenciĝas

La granda vesperfesteno en la reĝa palaco estis atingonta la plej brilan epizodon. La vastan kaj brilege lumigitan festenejon plenigis du mil lukse vestitaj gastoj, jen duonkuŝantaj sur molaj kanapoj, jen sidantaj sur apogseĝoj, ĉe longaj vicoj da arte skulptitaj, lignaj tabloj. Inter la vicoj staris, je regulaj interspacoj, multebrakaj kandelabroj, belforme forĝitaj, kaj alterne altaj, masivaj tripiedoj kun oritaj ujoj, en kiuj brulis ligna karbo aŭ ia parfumita oleo. Sur la estrado prezidis la reĝo, ĉirkaŭita de la ĉefaj nobeloj kaj pastroj de la lando; kaj sur bele ornamita balkono, ĉe unu flanko de la estrado, vidiĝis la reĝino kaj kvindeko da kortegaj sinjorinoj, nobelinoj kaj pastrinoj. Zalmuna okupis honoran seĝon apud la reĝino.