La matena krepusko trovis la rajdantinojn jam sur la ĉefa vojo al la nordo. Adaha instigis la beston kuri pli kaj pli rapide, tiel rapide, ke kelkafoje ŝi preskaŭ elglitis el la selo; sed ŝi bone komprenis, ke nun, ĉar ŝi komencis la riskan entreprenon, ĉio dependos de la plej granda rapideco. Vivece ŝi prezentis al si la konfuzan bruon, kiun tuj kaŭzos en la urbeto ilia malapero. Kiel konsternitaj estos Nupta kaj Ajla! Post vana traserĉo ĝis la limoj de la komunumo, oni persekutos ilin en ĉiuj direktoj per la plej rapidaj bestoj. Ĉu ili suspektos, ke ŝi kaŝe aŭskultis ilian interparolon? Tiaj kaj multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino, tiel ke ŝi ne rimarkis, ke la grandaj okuloj de la infano mire ŝin rigardis dum kelka tempo.

— Kial vi ne parolas al mi, Adaha? Ĉu iu volas mortigi nin?

— Ne lasu tiajn malsaĝajn pensojn maltrankviligi vin. Sed mi eltrovis, ke Nupta estas tre malbona virino, kaj via patro volas, ke vi ne restu en la hejmo kune kun ŝi. Mi iros al Babel por sciigi lin. Dume vi devas resti ĉe maljuna Hadad kaj lia edzino Sara. Vi ja konas ilin. Ili estas tre bonkoraj homoj, kaj vi tuj ekamos ilin. Vi estos bonkonduta kaj obeema infano; ĉu ne?

Kun miro la knabineto respondis:

— Jes, Adaha; sed mi ne volas, ke vi foriru kaj lasu min tie tute sola.

— Sed, Naama, ĉu vi ne volas, ke mi kiel eble plej rapide iru al Babel, por averti vian patron? Tio estas ja nepre necesa; kaj vi devas ami vian patron pli ol vin mem.

— Ĉu mi ne povas iri kun vi?

Adaha penis rideti, por pli bone konvinki la infanon, kaj respondis:

— Tio estas tute neebla, malsaĝulineto. Mi neniam aŭdis pri malgrandaj knabinetoj, kiuj vojaĝis tiel malproksimen. Ĉu vi?

— Ne.

Dum la infano konfuzite meditis, la juna virino ĉirkaŭrigardis, kaj irigis la azenon sur altaĵon, de kie ŝi povis esplori la kamparon. Tie, en kelka malproksimeco, vidiĝis en verda valo seso da tendoj, kaj, sur herboriĉaj deklivoj, aroj da bovinoj kaj ŝafoj. Adaha tuj rekonis la lokon, kiun ŝi vizitis foje, antaŭ kelke da jaroj, kune kun la malfeliĉaj filetoj de Omar kaj eskorto de servistoj. Feliĉe la unua persono, kiun la forkurantoj trafis, estis maljuna Hadad mem. Kun bastonego en la mano li iris en direkto al la tendaro, kantetante malnovan psalmon. Li estis, krom ĉefpaŝtisto, fidela intendanto super ekstera bieno de Omar, kaj amata konfidato de sia sinjoro, kiel antaŭe ankaŭ de ties patro. Lia eksteraĵo estis dignoplena, kaj lia mieno pensema, tamen serena. Rekoninte la alvenantojn, li ekparolis milde:

— La ĝojon ekvidi la dolĉan filineton de mia sinjoro, kaj Adahan, ŝian amindan vartistinon, egalas nur la surprizo vidi ilin tiel frue en la tago, kaj sen eskorto. Certe vi ekforiris antaŭ la matena krepusko, kaj grava motivo venigas vin.

Ĝis tiam Adaha eltenis la teruran streĉiĝon de la sentoj; sed nun, kiam ŝi devis priparoli la celon de sia eksterordinara aventuro, kaj, farante tion, malkaŝi iom de la sekreto de sia koro, la subpremitaj emocioj subite sin liberigis per elfluo de larmoj. Ne parolante la maljunulo prenis la infanon el la brako de la juna virino, ame kisis ŝin, kaj starigis sur la tero. Kun trankvila, sed profunde kunsenta rigardo en la okuloj li helpis al Adaha elseliĝi, kaj, ekprenante la bridon de la azeno, li diris:

— Venu en mian tendon, manĝu kaj trinku kaj poste sciigu al mi, kio premas al vi la koron.

Dum Naama kun la facilkoreco kaj senzorgeco propraj al feliĉa infanaĝo, amuziĝis kun aro da katidoj, Adaha, tremetante pro emocio, rakontis al Hadad la okazintaĵojn de la lastaj tagoj, kaj sciigis al li sian deziron senprokraste iri al Babel kaj averti Omaron pri la danĝeroj minacantaj lin. La blankhara paŝtisto aŭskultis gravamiene, eĉ ne unu fojon interrompante la parolantinon, kaj nur de tempo al tempo ekbalancante la kapon, kvazaŭ li ne surpriziĝas pri la intrigado de la malamikoj de la antikva kredo. En la daŭro de kelke da minutoj li meditis en serioza silento. Poste li ekparolis:

— Adaha, mia infano, — li diris grave, — terura ja estas via rakonto; sed ĝi ne tre surprizas min. Kvankam mi pasigas la vivon ĉi tie en feliĉa trankvileco, mi ne estas nescia pri la insidaj penadoj de la idolanoj elradikigi la puran prapatran kulton, kiu estas por ili ĉiama riproĉo kaj sablero en la okulo. La mallumo malamas la lumon. Klarvideble estas en ĉio ĉi tio la mano de la Eternulo, kiu volas uzi vian kortuŝan fidelecon kiel ilon por vanigi la malvirtajn planojn de fanatikuloj; alie mi forte konsilus al vi, forigi el via kapo tian danĝeran intencon. Granda ja estas via kuraĝo, knabino, kaj admirinda via sinoferemo. Sovaĝaj bestoj, rabistoj kaj detruantoj de virina honoro minacos vin, mia infano, sed ne timu. Dio, kiu estigis en via koro tiun noblan deziron; la Eternulo, kiu eble kaŭzis, ke burĝono de sindonemo al bona sinjoro ekfloris kiel bela virina amo, nepre vin gardos. Se mi havus ĉi tie unu personon, al kiu mi povus konfidi la zorgon pri la kara filineto de mia sinjoro, mi nepre kondukus vin al Babel, malgraŭ la multeco de mia jaroj kaj la kadukeco de miaj ostoj. Malfeliĉe mi ne havas. Sara, mia edzino, kuŝas malsana en jena tendo; kaj al Dani, mia sola filo, restanta al mi, Dio ne donis sufiĉe da saĝo. Mi do devas resti ĉi tie kaj gardi la knabineton. Sendube Ajla kaj Nupta serĉos vin kaj Naaman ĉi tie. Sed ne timu pro ŝi, mi trovos rimedojn ŝin gardi. Sur ĉiu paŝo de via vojo miaj pensoj estos kun vi.

Adaha aŭskultis la maljunulon kun respekto kaj dankeco, sed ne sen maltrankvilo. Tuj kiam li ĉesis paroli, ŝi leviĝis kaj diris:

— Mi scias, ke Naama estos en sendanĝereco sub via gardo, Hadad. Rilate min, mi ne timas la danĝerojn de la vojo; tiel granda estas mia deziro atingi la urbegon. Mi nur timas la venĝemon de Ajla. Nun lasu min foriri, sen plua prokrasto, por ke mi povu trafi Padaron antaŭ noktiĝo.

— Konsilinde estas eviti trairon tra Padar. Dani kondukos vin al la tendo de mia filino Zeri, edzino de Rivul, kiu estas ĉevaledukisto en vilaĝo apud Padar. Dani estas bonkora kaj fidinda homo kun sufiĉe da prudento por tia tasko. Mia filino volonte vin akceptos kaj montros al vi la vojon al Ur morgaŭ matene. Sed ne fidu Rivulon; li estas Belialido.

* * *

La sekvinta tago alproksimiĝis al sia fino, kaj vesperaj ombroj pli kaj pli longiĝis sur la ebena herbejo ĉe la flanko de la mallarĝa vojo, kiun Adaha sekvis laŭ la konsilo de Zeri. Ŝi troviĝis jam multajn mejlojn preter la karavanrenkontejo, sed ne estis progresinta tiel malproksimen, kiel ŝi esperis. La knabino estis tre laca, kaj la fidela azeno ankaŭ montris signojn de ellaciĝo, kvankam ĝi estis rimarkinde fortmuskola kaj verva besto. Pli ol unu fojon Adaha devis halti, por sin orienti kaj peni rememori la vojopriskribojn donitajn al ŝi de la filino de Hadad.

La fajra sunglobo jam alproksimiĝis al la ĉehorizontaj nuboj. Adaha ree haltis kaj kun maltrankvila koro ĉirkaŭrigardis, demandante sin, ĉu efektive ŝi estas sur ĝusta vojo al Ur, kaj kia distanco ankoraŭ disigas ŝin de tiu urbo. La vespero estis bela kaj serena. Ĉie regis silento, paco; nenia homa loĝejo vidiĝis; nenia sono aŭdiĝis. Ĉi tiu sereneco de la naturo strange kontrastis kun ŝiaj propraj sentoj; kaj la senbrueco ŝajne ankoraŭ pligrandigis ŝian maltrankvilecon.

Okaze rigardante al arbareto en kelka malproksimeco de la vojo, Adaha ekvidis kun teruro dudekon da viroj sur ĉevaloj, elvenantaj, unu post alia, el inter la arboj. Ili rekte alrajdis al ŝi, kaj poste disiĝis ambaŭflanken, kredeble por malhelpi, ke ŝi ne forkuru. Ĉi tiu antaŭzorgo, tamen, estis tute nenecesa, ĉar la azeno ne povus forkuri; ĝi estis tro laca. Adaha ne dubis unu momenton, ke la rapide kaj minace alproksimiĝantaj viroj estas aro da Ĥaldeaj rabistoj. Krom unu, ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj, kiuj ne hezitus fari ĉian perfortaĵon. La esceptulo estis viro, kiun ŝi tuj supozis esti la estro de la bando pro lia pli fiera sinteno, lia pli bona ekipaĵo kaj pli inteligenta mieno, kvankam li estis unu el la plej junaj. Li estis belstatura viro kun plaĉa aspekto, efektive viro, kiun neniu, krom pro liaj kunuloj, suspektus esti rabisto.

Granda surprizo sin montris sur lia vizaĝo kaj sur la maldelikataj, sunbrunigitaj vizaĝoj de la aliaj rabistoj, kiam ili vidis, ke juna, sendefenda virino estas la sola persono, kiun ili atakas. Kiam la juna estro sufiĉe alproksimiĝis, la signoj de surprizo ankoraŭ plifortiĝis; sed ne malpli evidenta sur lia vizaĝo estis malkaŝa sento de admiro. Li vidis antaŭ si mildan, sinjorinecan junulinon kun gracia, dignoplena sinteno, vojaĝantan tute sola en senhoma, kvazaŭ dezerta lando sur la plej bela azeno, kiun liaj okuloj iam trafis. Kaj tiu junulino estis surprize bela, kun dolĉaj, delikataj vizaĝotrajtoj kaj grandaj, esprimoplenaj okuloj! Sur la vizaĝo de la knabino liaj avidaj rigardoj ekvidis rapide ŝanĝiĝantajn emociojn: unue ĉagrenon kaj timon, kiujn ŝi volis forpeli, ŝajne, per forta peno sin trankviligi; eble per silenta ekpreĝo; poste ili vidis senparolan alvokon al kompato, aŭ al ia eta, en lia brusto restanta vira nobleco.

La aspekto de la knabino tuj kaŭzis rimarkeblan ŝanĝon en la sinteno de la estro; eĉ kelkaj el la malĝentilaj rabistoj alprenis malpli sovaĝan mienon. Al du kanajloj, kiuj, deĉevaliĝinte, volis sin ĵeti kontraŭ Adahan, la juna kapitano severe kriegis:

— Haltu, Gamil! Haltu, Bugaŝ, brutuloj! Neniu kuraĝu tuŝi la knabinon!

Li desaltis de la ĉevalo, kaj kun ioma embaraso, kvazaŭ li hontas antaŭ siaj kunuloj pro sia nerabista konduto, aliris Adahan. Preskaŭ kun respekto li diris:

— Stranga afero, vidi junan virinon, vojaĝantan sola en tia danĝera lando. Via kuraĝo plenigas min per admiro. Kien vi iras?

Intertempe Adaha esploris per la okuloj la eksteraĵon de la juna estro, kaj ĵetis pli maltrankvilajn rigardojn al la marodistoj starantaj ĉirkaŭ ŝi. La mieno de kelkaj el ili estis minaca kaj malplaĉega; kaj malbonhumora murmurego inter ili certe ne efikis forigi ŝian timon. Singarde ŝi respondis: