Feliĉe la koncerna parto de la domo tuŝis kvietan angulon de la ĝardeno, rezervitan por la uzado de Omar kaj liaj astronomiaj studoj. Kelke da apudstarantaj arboj malvidigos ŝin. Tuj Adaha penis provi tiun planon. Ne malfacile estis nerimarkite suriri la tegmenton, ĉar parto de ĝi estis ofte uzata kiel astronomia observejo. Sed ŝi trovis malfacila la taskon atingi, de la supro de parapeto, la randon de la muro; kaj eĉ pli malfacile estis sin teni sur la mallarĝa randaĵo. Ŝia pozicio tie estis treege malkomforta kaj kapturna. La plej malgranda ekmoviĝo povus kaŭzi, ke ŝi perdos la tenon de la fingroj ĉirkaŭ la plintoj de la kolonetoj, al kiuj ŝi alkroĉiĝis. Pluan danĝeron ŝi ekkomprenis: Nupta povus rimarki la malpliiĝon de la lumo en la ĉambro pro ŝia korpo. Tamen ŝi esperis, ke la pensoj de la du virinoj estos tro okupitaj por atenti tion.

Adaha ne atendis longe. Nupta kaj Ajla eniris la ĉambron, kaj sidiĝis apud la muro, sur kies supro ŝi kuŝis, ĉar tie ili estis plej malproksime de la peze kurtenita enirejo. Ili sidis sur nelarĝa, mole tegita estrado aŭ divano, okupante la plenan longon de la muro, kaj interparolis sufiĉe laŭte, pensante, ke neniu en la koridoro povas aŭdi ilin. Adaha forte streĉis la aŭdon, kaj ne lasis multajn vortojn maltrafi ŝin. Ajla evidente estis en tre malserena humoro kaj parolis kun tono de maldolĉa ĉagreno.

— Ĉu Lemuel pasigis ĉi tie la nokton antaŭhieraŭ, — ŝi demandis.

— Jes, — respondis Nupta, — kiom mi scias. Li sin retiris tre frue, tuj kiam Omar kaj ties gastoj eliris. Mi vidis lin hieraŭ matene elveni el sia ĉambro kun sia kutima mieno, serena kaj trankvila.

— Nu, unue, lasu min rakonti al vi, Nupta, kio okazis, kaj poste ni priparolos la signifon de la tuta malbela afero.

Per mallongaj, vivecaj frazoj, karakterizaj je ŝia verva, observema menso, Ajla priskribis la okazintaĵojn, kiuj tiom maltrankviligis ŝin, kaj poste tre klare kaj koncize metis antaŭ la alia virino la kialojn, kiuj konvinkis ŝin, ke nur Lemuel povas esti la fripono. Kiam Nupta esprimis dubon, ĉu Lemuel kuraĝus tiel spiti la tutan Babelan pastraron, kaj per tio riski sian vivon, Ajla senpacience ekkriis:

— Vi estas tro naiva, Nupta. La mildeco kaj la komplezemeco de la ruza komercisto trompis ankaŭ vin! Kompreneble, — ŝi diris kun mokrideto, — viro, kiun tiu amema naivulo, via sinjoro, rigardas kiel senkompare saĝan noblulon, nepre estas en viaj okuloj modela virtulo. Sed mi diras al vi, virino, ke laŭfame Lemuel estas la plej ruza kaj la plej danĝera malamiko, kiun havas la kredo al niaj dioj. Li estas viro, kiun hezitigas nek malfacilaĵoj, nek danĝeroj. — Responde al demando farita de Nupta, Ajla parolis plue: — Lemuel, kredeble, havas du celojn: Malkovri niajn penadojn subfosi la firman kredon de Ijob kaj, samtempe, la kredon de la tuta «fidelularo» en la lando Uc. Ne, Nupta, ni ne tute malsukcesis. La fido de multaj aliaj jam neripareble detruiĝis pro la malfeliĉoj de Ijob. Cetere, ni ankoraŭ ne pafis nian lastan sagon al la «granda sanktulo». La dua celo de Lemuel estas malhelpi, ke Omar pli profunde enamiĝu en Zalmunan. Li volas ŝanĝi lian blindigan amon en abomenon. Supozeble Omar jam sciiĝis…

— Ne, Ajla, mi estas tute certa, ke nek Omar, nek Ijob sciiĝis antaŭ ilia foriro. Tia, por ili terura novaĵo nepre forprenus la gajan, feliĉan humoron, kiu regis inter la viroj; ĝi dronigus ilin en granda malĝojo. Lemuel, verdire, estis ja iom pli gravamiena ol kutime, sed ankaŭ li partoprenis de tempo al tempo la gajecon de la aliaj. Cetere, vi devas scii, ke Lemuel intencas iri unue al Eridu, kaj post kelke da tagoj serĉi Omaron kaj la Egiptojn en la astrologia kolegio en Babel, kie ili loĝos. Ijob akompanos la vojaĝantojn nur ĝis Padar.

— Ho! — ekkriis Ajla, — tio estas stranga afero. — Post kelkmomenta enpenseco ŝi diris plue: — Sendube Lemuel volas havigi al si pluajn detalojn, kaj poste, tenante en la manoj ĉiujn ŝnurojn, uzi ilin kun des pli granda forto. Kiun do li volas serĉi en Eridu? Subaĉeti Mag-Madan? Aŭ trompi Avel-iluon, kiel li trompis nian domanaron? Ĉiuokaze, Nupta, viaj informoj estas tre gravaj, kaj, mi pensas, plifaciligas mian taskon. Tuj mi sendos komunikojn per la plej rapidkuraj ĉevaloj al Eridu kaj al Babel; kaj se Lemuel atingos viva la grandan urbon, mi estos senkulpa.

Ajla ĉesis paroli; kaj en la daŭro de kelke da minutoj silento regis en la ĉambro. La vigla cerbo de la spionino super la sekreta pastrino forte laboris; kaj Nupta iom maltrankvile pripensis, kian ŝanĝon tiu okazintaĵo alportos al ŝia vivo.

La knabino, kuŝanta sur la muro ekstere, aŭskultis kun febra atento kaj granda miro, malgraŭ sia doloriga pozicio.

Ajla ekparolis denove:

— En la okazo, se prosperos al mi mutigi Lemuelon por ĉiam, antaŭ ol li malkovros al iu nian sekreton, ni atingos nian celon, spite ĉio. Aliokaze mi ne plu volas ludi hazardan ludon, kaj mi konsilos al la ĉefpastraro uzi la plej malkompatajn rimedojn, por malhelpi pluan disvastigon.

— Ĉu vi konsilos, Ajla? — kun miro demandis la alia virino.

— Jes, mi, Nupta, — respondis la spionino emfaze. — Mi okupas ĉe la estroj en Babel pli grandan pozicion, ol vi, ol iu ekster la plej interna rondo de la sekreta konsilantaro supozas. Sed tio estas fakto, el kiu vi faros sekreton, se vi estas prudenta. Mi ne estas virino, kiun oni povas senpune malŝati.

Adaha ektremis, aŭdante ĉi tiujn vortojn; kaj timego ekposedis ŝin, tiel, ke ŝiaj manoj preskaŭ ne povis tenadi la kolonetojn. Febre ŝi demandis al si, kiamaniere ŝi povos averti Omaron, antaŭ ol estos tro malfrue. Nupta ne faris respondon — eble ŝi estis tro konsternita — kaj Ajla daŭrigis la parolon:

— Kvankam ĝis nun ni ŝajne malsukcesis ĉe Ijob, mi ankoraŭ forte opinias, ke nenio povas tiel efike skui la fidon al nebuleca diaĵo, ol sinsekvo da sortobatoj. Omar konsistas el alia materialo. Mi kredas, ke Omar estas hodiaŭ multe malpli certa pri sia «Eternulo», ol antaŭ la unua sortobato, kiun ni aranĝis por li. Zalmuna tiam longe hezitis, sed fine cedis, kaj per sia eksterordinara, sugestia povo metis en la kapon de Amtelaj la penson mortigi la du ĝemeletojn kaj sin mem.

Nupta nun interrompis la fluon de la parolo de Ajla, dirante kun ĝemo:

— Mi ne povas rememori tiun teruran tagon sen akra doloro. Amtelaj estis tia milda sinjorino, kaj la knabetoj estis tiaj dolĉaj anĝeletoj.

— Mi ja komprenas, — rediris Ajla iom senpacience, — tio estas tute natura; sed oni ne povas inde servi al la dioj, kaj meriti ilian favoron, sen korrompoj, Nupta. La koro de Omar ankoraŭ ne estas sufiĉe martelita.

Adaha aŭskultis ĉi tiujn vortojn kun teruro, kiu preskaŭ rabis al ŝi la povon pensi. Ŝi eksentis nur fortan deziron eligi kriegon, por malŝarĝi al si la premitan koron. Sed feliĉe ŝi regis sin sufiĉe por kompreni, ke tre eble la feliĉo kaj la vivo mem de Omar, de Naama, de Lemuel kaj de aliaj personoj nun dependas de ŝia sinregado kaj de ŝia eltrovemeco. Ŝia pozicio fariĝis de momento al momento pli turmenta; tamen ŝi ne kuraĝis eĉ movetiĝi pro timo, ke ŝi falos, kaj tiel malebligos la savon de la amataj homoj. Fine Ajla leviĝis por foriri, dirante:

— Mia tasko urĝas. Ĉiu momento estas multvalora.

Tuj kiam prosperis al Adaha nerimarkite malsupreniri, ŝi retiris sin en la dormoĉambron, kiun ŝi okupadis kune kun Naama, por ordigi al si la konfuzegitajn pensojn. Tio ne estis facila afero. La koro de la kompatinda knabino furioze batis, kaj ŝiaj membroj neregeble tremis, parte de timo, kaj parte de la eksterordinara streĉiĝado de la muskoloj, kiun ŝia korpo ĵus eltenis. Kun febra avido ŝi penis revoki al si en la memoron ĉiun frazon aŭditan, kaj eltrovi ĝian veran signifon. — Ĉu vere estas eble, — ŝi demandis sin, — ke Zalmuna estas tiel malvirta, ke ŝi per magiaj rimedoj kaŭzis la freneziĝon de Amtelaj kaj tiom da malfeliĉego al Omar, nur por igi lin malkonfesi sian Dion, kaj sin turni al la falsaj dioj de la Babela pastraro?

— Kaj Ajla la instiginto! — Kaj kion signifas la diro de Ajla: «la koro de Omar ankoraŭ ne estas sufiĉe martelita?» — Certe oni jam pripensas pluajn afliktojn por ŝia amata sinjoro! — Naama! La penso, ke iu volus malutili, eble pereigi la dolĉan infanon por tia malica celo preskaŭ glaciigis al ŝi la koron.

Kun impulsa sinoferemo Adaha decidis senprokraste meti la infanon en la manojn de Hadad, kaj rapidi al Babel, por averti Omaron. Sed tuj kiam la decido estis farita, kaj ŝi ekpripensis, kiamaniere ŝi povos ĝin efektivigi, la malfacilaĵoj aspektis preskaŭ nevenkeblaj. Tamen, sentime ŝi diris al si, ke ŝi nepre devos preni sur sin ĉi tiujn taskojn, kiel ajn grandaj estus la malhelpaĵoj. Adaha tute ne dubis pri tio, ke ŝia sinjoro elmetus sian infanon al multaj danĝeroj, prefere ol lasi ŝin tuŝebla de la malico de tiaj abomenindaj virinoj. Demando pri personaj danĝeroj eĉ ne unu fojon hezitigis la knabinon, kvankam ŝi klare komprenis, ke tia entrepreno prezentas multajn timindajn riskojn.

Ĉapitro IX

Aventura vojaĝo

Nokta mallumo ankoraŭ kovris la loĝejojn de Betraĥ, kaj profunda silento regis ĉie, kiam ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto senbrue glitis trans herbejo apud la rando de la urbeto. La rajdanto estis Adaha, tenanta en la brakoj teruritan infanon, Naama.

— Silentu, karulino, — flustris la juna virino, — fermu la okulojn kaj ekdormu.

— Estas al mi malvarme, Adaha.

Adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis ĝin ĉirkaŭ la knabineton. Post kelke da minutoj la infano mallaŭte demandis:

— Diru, Adaha, kial ni iras al Hadad en la nokto?

— Silentu, kara infano, — denove respondis la junulino, — mi ĉion rakontos al vi, kiam tagiĝos.

— Kiam ni atingos lian domon? Mi sentas timon pro la mallumo, Adaha. Ĉu vi aŭdas blekon de leonoj, aŭ…

— Ne, infano, neniaj rabaj bestoj estas proksime. La Eternulo tenas ilin for de infanoj, kiuj Lin amas.