Ajla sidiĝis en la seĝo de Zalmuna por ordigi al si la pensojn, kaj esplori tiun misteran aferon. Ŝi preterpasigis antaŭ ŝiaj internaj okuloj ĉiujn personojn, kiuj, kiom ŝi sciis, povus sin interesi, ĝis tia grado, pri la korespondado, al kiu la ŝtelitaj cilindroj rilatis. — Ĉu Ijob? Omar? Ne. Ili havis eĉ ne la plej malgrandan suspekton, kiam ili vizitis la domon la antaŭan tagon. Tro bone ŝi konis ambaŭ virojn kun ilia travidebla simpleco kaj honesteco. Ili ne povis agi tiel hipokrite. Ĉu iuj malicaj, intrigemaj pastroj: Gamil-Sin, Ilu-Bur, Ri-is-Vul, A-bil-Sin? — Ne tre kredeble; ĉar ili malutilus al siaj apartaj aferoj tiom, kiom al la partio, al kiu Zalmuna apartenas. Ĉu iu venĝema malamiko de Mag-Mada? Ankoraŭ malpli imageble. Ĉu aliflanke Nupta fariĝis perfidulino? Ridinda ideo! Nupta jam donis tro multe da pruvoj pri absoluta fideleco en provaj cirkonstancoj. Aŭ ĉu tio estas ia sekreta, ruza plano de Zalmuna mem?

Dum kelka tempo la virino enprofundiĝis en tiajn demandojn, esplorante ĉiun eblan motivon, kiu povus aktivigi la personojn pripensitajn; sed ŝi povis prezenti al si nenian sufiĉe prudentan klarigon. En la daŭro de ĉi tiuj meditoj la penso pri Lemuel persiste altrudis sin al ŝi; kaj nun, foriginte ĉiujn aliajn, malpli verŝajnajn eblojn, ŝi diris al si en la pensoj: «Restas do nur du aŭ tri Jehova-fanatikuloj; kaj el tiuj Lemuel estas elstare la plej danĝera». — Ŝi bone sciis, ke la interrilatoj inter Zalmuna kaj Lemuel tute ne estas amikaj; ke Zalmuna rigardas la komerciston kun akra suspekto. Ajla malamis lin, kvankam ŝi preskaŭ ne konis lin persone, kiel nur fanatikulino povas malami fervoran kaj lertan kontraŭulon. Ju pli ŝi pensis pri la vizito, hieraŭ, de Omar kaj Ijob kaj ties kvin Egiptaj amikoj, des malpli ŝi dubis, ke la silentema maljunulo estis Lemuel. Ŝi do ne bezonis fortan penon igi sin kredi, ke Lemuel estas la fripono, kiu ŝtelis la kompromitajn korespondaĵojn de Avel-ilu, por malkovri la konspiradon kontraŭ la resto de la Jehova-adorantoj en la lando Uc.

Vero estis, ke la priskribo de la servistoj pri la mistera gasto ne tute akordis kun la eksteraĵo de Lemuel. Laŭ ilia priskribo, la viro estis pli maljuna ol Lemuel, kaj preskaŭ kaduka. Tamen tion sendube povis klarigi ne nur supozo, ke li devis per diversaj rimedoj kaŝi sian identecon, sed ankaŭ komprenebla, pli-malpli intenca troigemo de la servistaro, kiu volis sin senkulpigi. Pli ol unu demando ankoraŭ tre embarasis Ajlan: Ĉu la Dedanano vere sciis, aŭ nur supozis, ke Zalmuna estas Iŝtar-adorantino kaj pastrino; ĉu li sciis ion pri la ekzisto de la korespondaĵoj, aŭ ĉu li nur okaze trovis ilin. Se li havis informon pri ilia ekzisto, kiu estas la perfidinto? Ĉiuokaze la afero estis treege ĉagrena, kaj la sekvoj povus esti gravegaj.

En la daŭro de pli ol unu horo plu Ajla sidis, preskaŭ senmove, en la apogseĝo de Zalmuna, cerbumante. Ŝiaj grizaj, ŝtalecaj okuloj fikse rigardis en la spacon. En ili esprimiĝis samtempe malkompata decideco kaj flama fanatikeco. La linioj de ŝia malgrasa vizaĝo alprenis eĉ pli malmolan aspekton ol ordinare, kaj ĉirkaŭ ŝia firma, maldiklipa buŝo vidiĝis malestima, spitema esprimo, kvazaŭ ŝi kredis sin tute kapabla venkobati la malestimindan aron da obstinemuloj, kiuj ankoraŭ alkroĉiĝas al antikva, eluzita kredo.

Post kelka tempo la servistinoj certigis al Ajla — pri kio ŝi jam ne dubis — ke eĉ ne unu objekto en la domo forestas. La viroj, kiujn ŝi sendis en la urbeton, revenis kun malkontentiga informo: nur unu stulta virino kaj kelke da infanoj rimarkis, la pasintan vesperon, ian fremdulon, rajdantan sur kamelo, kies eksteraĵo iel akordis kun la priskribo, kiun la servistoj faris pri la mistere malaperinta gasto. Neniu lin vidis en la frua mateno trapasi la urbon. La postlasita besto estis ĝuste ordinara kamelo kun ordinaraj ekipaĵoj el la sudo de la lando Araba, kaj, elpelite el la bestejo, trankvile komencis manĝi herbon apud la vojo. Evidente ĝi ne sciis, kien iri, kaj tre kredeble ne apartenis al Betraĥ.

* * *

Omar kaj lia amikaro tre supriziĝis, kiam Lemuel sciigis al ili, ke subite fariĝis por li necese iri al Eridu, por konsulti sian amikon Sahiba pri ia grava afero, pri kiu li poste parolos malkaŝe. Li volis akompani Omaron kaj la gastojn el Egiptujo ĝis Uruk, de tie iri al Eridu, kaj post tri aŭ kvar tagoj serĉi ilin en la astrologia kolegio en Babel.

De tempo al tempo Omar ekpensis, ke la konduto de Lemuel estas iom stranga kaj nekomprenebla; sed la vizito de la novaj amikoj, la okazonta vojaĝo al Babel kaj ebla renkontiĝo tie kun Zalmuna tiel okupis liajn pensojn, ke li atentis pri la kapricoj de la malnova amiko malpli, ol alie li tion farus. Lemuel pasigis multe da tempo en la urbeto, vizitante virojn, kies amikecon li antaŭe ne serĉis, kaj esplorante la ruinon de la domo de Lotan, la mortinta plej aĝa filo de Ijob. Lia preteksto estis, ke li ne interesiĝas pri astronomiaj diskutoj, kaj malŝatas astrologiaĵojn, opiniante ke ili estas malkonfeso je la superregado de la Ĉiopova super ĉiuj homaj aferoj.

Tre frue en la sekvanta tago la domanaro de Omar ekmoviĝis. Ijob jam alvenis, por akompani la vojaĝantojn ĝis la karavanrenkontejo Padar, kie li intencis pasigi kelke da tagoj.

— Ĉu vi vidis Ajlan ĉi tie hieraŭ vespere? — Lemuel demandis Adahan antaŭ la foriro de la karavaneto.

— Jes, Lemuel, mia sinjoro.

— Ĉu vi rimarkis ion nekutiman ĉe la virino?

— Ŝajnis al mi, ke ŝi estas tre malserena. Ŝi ne povis duope paroli kun Nupta, ĉar Nupta estis multokupita kune kun mia sinjoro Omar pri preparado por la vojaĝo.

— Ĉu Ajla petis Nuptan viziti ŝin? — demandis Lemuel.

— Ne.

— Nu; aŭskultu, knabino, kaj vigladu. Sendube Ajla venos ĉi tien, tuj kiam ni estos for. Ŝia interparolo kun Nupta tre eble rilatos Omaron kaj Ijobon kaj la viziton de mistera gasto en la domo de Zalmuna. Elpensu eblon kaŝe aŭskulti ilin. Vi aŭdos pri aferoj tre gravaj, kiuj koncernas la feliĉon de via sinjoro. Pro via amo al Omar, estu tre singarda, kaj agu saĝe, ĉar ni havas aferon kun aro da treege senskrupulaj virinoj. En la okazo, se vi eltrovos, ke danĝero minacas al Omar, avertu lin, tuj kiam li revenos. Se vi bezonas konsilon antaŭ lia reveno, kaj dum la foresto de Ijob, konfidu al neniu krom Hadad, ĉefpaŝtisto de Omar. Estu saĝa kaj vigla, Adaha, kaj vi povos helpi, ke via amata sinjoro ne enfalu en la reton de ruza virino.

* * *

Kun tremanta koro kaj obtuzaj antaŭtimoj Adaha staris ĉe la pordego, tenante Naaman sur la brako, por diri adiaŭ al la forirontoj. Ŝi respondis al la pepado de la dolĉa infano nur malatente per unusilaboj, kaj malvolonte aŭskultis al unu el la junaj Egiptoj, kiu, jam sidante sur kamelo, volis per afablaĵoj kaj ŝercoj gajni la favoron kaj aman rideton de la bela knabino. Naama rimarkis la malgajecon de la junulino, kaj, ekprenante ŝian vizaĝon per ambaŭ manetoj, demandis karese:

— Ĉu vi malĝojas, Adaha, ĉar la patro foriras? Li ne estos for tre longe, — ŝi diris konsoleme, — li ja promesis baldaŭ reveni.

En tiu momento Omar venis, por unu fojon plu adiaŭkisi sian infanon, antaŭ ol surkameliĝi. La junulino ekruĝiĝis kaj flustris:

— Silentu, malsaĝulineto!

Kisinte la infanon, Omar diris ame:

— Ĝis revido, mia dolĉa filineto; kaj Dio en la ĉielo gardu vin. — Ĝentile salutante Adahan, li aldiris: — La Eternulo restu kun vi ankaŭ, Adaha.

La koro de la knabino batis forte, kaj ŝia voĉo tremetis, kiam ŝi respondis:

— Dio vin protektu kaj revenigu en paco, Omar, mia sinjoro.

Neniam antaŭe ŝi sentis, kiel profunda estas ŝia aldoniteco al tiu viro, kaj kiel volonte ŝi oferus sian vivon, por evitigi al li danĝerojn. Ŝi sopiris rigardi al li en la okulojn kaj diri: «Estu singarda; danĝeroj vin minacas. Zalmuna estas nur bela vipuro.» — Sed ŝi ne kuraĝis; ŝi estis ja nur humila servistino; kaj Omar grandsinjoro; kaj Zalmuna, la Belulino — ĉie respektegata kaj adorata nobelino.

Kvankam Omar penis eviti interŝanĝon de rigardoj kun Adaha, por ne starigi en ŝia koro nerealigeblajn esperojn, li ne povis ne rimarki, ke ia neordinara maltrankvilo aŭ emocio premas ŝin. Sed ambaŭflanka ĝenateco fariĝis forta embaraso, kiam la infano naive diris al Omar:

— Memoru, mia patro, vian promeson, baldaŭ reveni. Mia kara Adaha tre malĝojas pro via foriro. Adaha diras, ke multaj malbonaj homoj loĝas en Babel.

Adaha unue paliĝis pro timego, ke la sekreto de ŝia koro ne malkaŝiĝu, kaj ke Omar ne ĉagreniĝu. Sed ĉi tiu kaŝis sian embarason per bonkora rideto al la infano, dirante:

— Ne timu, karulineto, mi nepre revenos en paco post nemultaj tagoj. Unu devas gajigi la alian.

Vidante, ke la mieno kaj la voĉo de la sinjoro ne montras malplezuron, la timigita knabino trankviliĝis, kaj ruĝeto surrampis ŝian belan vizaĝon. Ofte dum la vojaĝo, kaj eĉ dum la ekscitaj tagoj poste en la granda urbo, Omar rememoris la aspekton de la knabino kaj la lastan rigardon el ŝiaj belaj, sentoplenaj okuloj, en kiuj li vidis ne nur ian strangan maltrankvilon, sed ankaŭ adoran amon. La rigardo persekutis lin, kaj li deziris, ke li ne estus vidinta ĝin.

* * *

La antaŭdiro de Lemuel plenumiĝis. Ne longe post la foriro de la karavaneto, Adaha vidis Ajlan alproksimiĝi al la domo. Ŝi jam liberigis sin de la infano, forsendinte ŝin per kunservistino al la tendo de Ijob, por vidi laŭ invito de Dina la novalvenintan infaneton. Kun febra dezirego la knabino pripensis, kiamaniere ŝi povos subaŭskulti la du virinojn. Tio estos neebla — ŝi timis — se ŝi ne antaŭe sin kaŝos en ĉambro, en kiun ili sin retiros. Jam pli ol unufoje Nupta kaj Ajla havis sekretajn kunvenojn, dum la foresto de Omar, en la dormoĉambro de Nupta, kie ili povis trankvile interparoli. Tiujn ŝtelajn kunvenojn Adaha rigardadis kun suspekto. Konfidinte sin do kun ekpreĝeto al la gvido de la Eternulo, ŝi decidis sin kaŝi, se eble, en la ĉambro de Nupta, kaj atendi okazontaĵojn. Sed tuj poste ŝi trovis, ke ŝia plano ne estas plenumebla: kie ŝi povus sin kaŝi en ĉambro, kie troviĝas nur malmultaj mebloj, kaj nenia, kiu prezentus taŭgan kaŝejon? Maltrankvile ŝi serĉis alian rimedon. Subite Adaha memoris, ke la longa, mallarĝa ĉambro de Nupta ricevas lumon kaj ventoladon per subtegmentaj interspacoj inter vico da kolonetoj, starantaj sur ekstera, dika muro, kaj subtenantaj la platan tegmenton. Ŝi esperis, ke sur la supro de la muro, ekstere de la kolonaro, estos sufiĉe da spaco por ŝi en kuŝa pozicio.