Ili parolis pri la vojaĝoceloj de la Egiptujanoj al Babel: Hamul iris kiel famekonata spertulo, kiu volis kompari kalkulojn pri venonta eklipso kun similaj kalkuloj, faritaj de Babelaj astronomoj. La tri junaj viroj iris kiel gastoj-studentoj, interŝanĝe de seso da Babelaj studentoj, kiuj jam alvenis en Bubastis. Omar tre volonte akceptis proponon de Hamul akompani ilin, kaj pasigi kelke da tagoj kiel kungasto en la astrologia kolegio. Priparolinte tion, Hamul aldiris:
— Sed tio, mia amiko, ne estas la sola celo de mia vojaĝo al la lulilo de ĉiu idolkulto; ĝi estas preskaŭ nur preteksto. Mi havas du multe pli gravajn celojn. Aŭskultu: Nur unu el la filoj de Noa daŭre iradis laŭ la vojo de la Eternulo, nome Ŝem, la Potenculo; kaj el la filoj de Ŝem nur du: Arfakŝad, prapatro de Abraham, kaj Lud, alinomita en Egiptujo: Ĉefren aŭ Boen, kies pranepo mi estas. Tricent jarojn post la terura diluvo Ŝem kaj lia grandnombra idaro invadis Egiptujon, kaj sen verŝo de sango subigis la landon. La celo de ilia militiro estis, elradikigi la idolkulton de la Ĥamidoj kaj Kuŝidoj, kiuj jam delonge detronigis en siaj koroj la Eternulon. Ĉi tiuj adoris prapatraron, kiun pekema imago transformis en diaĵojn. Ili faris tion en la komenco sub la gvido de Nimrod, la Apostatulo, kiun oni nun adoras kiel dion, nomante lin Osiris. Kiel vi scias, ne tute prosperis al Ŝem atingi sian celon, ĉar la malvirtaj koroj de multaj el la Egipta pastraro firme sin alkroĉis al sia nova kulto; amo al la peko jam tro profunde enradikiĝis en ilia animo.
Sub dia inspiro Ŝem konstruis tie la grandan piramidon, kaj poste sin retiris al Salem, kie en la daŭro de cent jaroj li servis al sia Dio kiel pastro kaj reĝo. Oni nomis lin tie Melkicedek[20]. Liaj posteuloj, nomitaj de la Egiptoj diverse Hiksosoj aŭ paŝtistoj-reĝoj, aŭ Amûû, aŭ Monâtiû, regis la landon en la daŭro de jarcentoj, sed pli kaj pli malamite de la Kuŝidoj, tiel ke ĉiu paŝtisto nun estas por ili abomenaĵo. Iom post iom ilia potenco malkreskis, sekve de malkreskanta fideleco al la Eternulo.
La Egipta pastraro nun malkonfesas la homan originon de siaj dioj, precipe la identecon de Osiris kun Nimrod, filo de Kuŝ, kaj la identecon de Isis kun Semiramis, la edzino de Nimrod, kiujn la Babelanoj adoras sub la nomoj Bel-Merodaĥ kaj Iŝtar. Mi volas pruvi la identecon per antikvaj surskriboj sur rokoj en Babel kaj Elamujo. Jen, unu el miaj celoj. Sed pelas min tien plua afero, kiu fine decidigis min entrepreni ĉi tiun longan, lacigan vojaĝon. Kiel vi ankaŭ scias, de tempo al tempo venas en nian landon Babelaj kantistinoj, kiuj ofte estas efektive hierodulinoj[21]. Multaj el ili estas belegaj virinoj, kiuj jam ofte delogis niajn gejunulojn for de la vojo de virto. Unu tia, treege bela knabino, kaptis la koron de la sola filo de mia lastenaskito. Li estis tiam junulo, kiu per siaj bonegaj talentoj kaj ŝajna amo al la virto estigis en ni grandan esperon, ke li helpos teni luma la torĉon de la vero. Ho ve! Li forlasis la hejman landon kaj postkuris la belan kantistinon. Tio okazis antaŭ dektri jaroj. La lastan novaĵon pri li ni ricevis de amika komercisto, kiu lin vidis du jarojn poste en Babel en vesto de ia pastra kolegio. Mia filo, la patro de la junulo, jam delonge malsana, mortis korrompite pro la apostateco de la amata filo. Antaŭ lia morto mi promesis al li, ke, se la Eternulo donos al mi sanon kaj forton, mi vojaĝos al Babel, por serĉi la perdiĝinton.
Ijob aŭskultis kun viva intereso kaj profunda kunsento, memorante siajn tri filojn, kiuj kaŭzis al li tiom da kordoloro, kaj kiujn la Eternulo tiel tragedie forprenis de li, eble por evitigi al li pli grandan aflikton. La paso de lia vivo estis, kompare kun la travivaĵoj de Hamul, tre trankvila, esceptinte la fajran provon, tra kiu Dio lin irigis. Des pli avide li aŭskultis la rakonton de la eminenta Hiksoso, precipe pri la sociala vivo en Egiptujo, kaj pri la ĉiam pligrandiĝanta potenco de la pastraro kontraŭ la pli kaj pli senfortiĝanta influo de la posteuloj de Ŝem. Kiam Ijob parolis pri la granda piramido, Hamul tre volonte kaptis la okazon pritrakti temon, kiu estis por li neelĉerpebla fonto de ĝojo kaj entuziasmo.
— Jes, — li diris solene, — la starigo de tiu kolosa monumento estis sendube la celo, pro kiu Dio sendis Ŝemon al Egiptujo kaj donis al li tian superhoman saĝon; eble ĝi estis la ĉefa celo, pro kiu Li lin kreis. Mi partoprenas la pian respektegon, kiun mia patro alportis al la dioinspirita konstruaĵo. Mi ne ofte parolas pri ĉi tiu sankta afero, sed ĉar vi, ho Ijob, estas viro, speciale starigita de la Eternulo, por elmontri Lian potencon kaj Lian favorkorecon, aŭskultu: Neniam mi rigardas tiun silentan, majestan monumenton, ne sentante mian animon altigata ĝis Lia trono. Jen, brilegante en la sunlumo ĝi fortike staras, fermita jam pli ol kvincent jarojn; silenta mistero por la dionspitantaj Egiptoj; kaj multege da generacioj ankoraŭ pasos for, antaŭ ol ĝia mistero estos malkovrita. Tiam, antaŭ la fina plenumiĝo de la mondplanoj, kiujn la Eternulo ellaboris, tiu silenta atestanto de dia saĝo ekparolos kaj malkovros siajn mirindaĵojn, kaŝitajn en la daŭro de multaj jarcentoj plu. Tiam la saĝuloj de tiu malproksima tempo miregos. Homoj, pelitaj de nesatigebla deziro al sciado, vidos siajn plej gravajn esplordemandojn solvitaj per la mezuroj, esteraj kaj internaj, de la piramido. Ili vidos per okuloj, spirite malfermitaj, la tutan, vastan mondplanon simbole kronikita laŭ sankta mezurunuo. Tiam ili miregos pri la saĝo de Dio, kaj plenkore laŭdos Lian gloran nomon, konfesante la blindecon de siaj propraj okuloj kaj la malmolecon de siaj koroj. Tio, en kio la homoj, en la daŭro de multaj jarcentoj, vidis kaj vidos nur senutilan amasegon da ŝtonoj, tiam montriĝos altaro al la Eternulo en la mezo de la lando Egipta, kaj atestaĵo por Li ĉe ĝia bordo, kvankam ĝi estos per malpiaj manoj difektita[22].
La okuloj de la respekteginda grandaĝulo brilis, kiam per profeta vizio li trapenetris la intertempajn jarmilojn, kaj vidis la amatan konstruaĵon ricevi la honoron, kiu decas al ĝi. Post kelkminuta silento Ijob ekparolis:
— Mia animo altiĝas, kaj ĝojo plenigas mian koron pro la profeta parolo, kiun la Eternulo metis en vian buŝon, ho Hamul! Multaj vojaĝantoj rakontas al ni pri la belegeco de la granda piramido. La kolosa grandeco de la konstruaĵo mirigas ilin kaj demandigas, kial oni konstruis ĝin. Ili ankaŭ rakontas, ke la pastroj kaj la popolo forte malamas la konstruaĵon kaj la memoron de la konstruintoj, kies nomojn ili eĉ ne volas eldiri. Granda do estas la favoro al vi de la Ĉiopova, kiu detenas la malpiulojn, ke ili ne persekutu vin; kiu diras al la leonoj: «Ne difektu mian favoraton»; kaj al la vipuroj: «ne alproksimiĝu al mia servanto».
Hamul kortuŝite respondis:
— Certe, la Ĉiopova estis mia ŝirmo kaj lampo sur mia vojo. Li ankaŭ donis al mi trovi favoron en la okuloj de la faraonoj, kaj komplezon ĉe princoj kaj pastroj. La granda saĝo de mia patro kaj la profunda sciado de mia prapatro ŝajne eltimigis ilin. La regantoj de la popolo eksilentis antaŭ ili, kaj por sciaviduloj estis ŝatinda honoro sidadi ĉe iliaj piedoj, aŭskultante ilian instruon. Eĉ nun la pastroj honoras min pro la memoro pri ilia saĝo kaj ankaŭ pro mia scio pri la irado de la steloj kaj pri la leĝoj, laŭ kiuj la Eternulo regas la mirindajn faraĵojn de siaj manoj sur la tero. Mi daŭre restis en la lando Egipta ne pro mia propra plezuro nek mia profito. Silenta voĉo de Dio ordonis al mi konservi la lumon de Lia saĝo en tiu lando, kiun kovras densa spirita mallumo, kaj kie regas ĉiuspecaj malvirtoj.
La Egiptujanoj intencis daŭrigi la vojaĝon al Babel la postmorgaŭan tagon. Tial la du viroj, kies koroj estis tiel ame kunigitaj, taksis karega ĉiun momenton, kiun ili povis kune pasigi. Estis jam longe post noktomezo, kiam ili invitis dormon sur siaj kuŝejoj en la tendo.
Ĉapitro VIII
Konsterno
— Iru, Alkana, kaj vidu, ĉu via honorata gasto ankoraŭ ne vekiĝis, — diris Ajla ordonvoĉe, la sekvintan matenon, — jam sufiĉan tempon li postulis nian gastamon. Mi volas interparoli kun li.
Post kvaronhoro Alkana revenis, tremetante de timo, kaj diris:
— La fremdulo ne estas en la ĉambro, nek ie en la servistejo. Sed lia kamelo ankoraŭ kuŝas inter niaj bestoj.
Ajla akre respondis:
— Venigu Ŝaerhabilon, la sentaŭgulon!
La pigmeo alvenis kun multe malpli impertinenta mieno, ol supozigus la heroeca paroleto, kiun li faris la pasintan vesperon.
— Vi hibrida idaĉo de simio kaj inkubo, — ŝi diris severe, — kie estas la viro, kiun vi, arogantulo, invitis en la palacon de via sinjorino?
— Mi dezirus, ke mi povus sciigi al vi, kie li estas. Sed mi ne scias pri tio pli, ol la virinoj.
— Kial do vi ne kuŝigis vian malbelegan pakaĵon da ostaĉoj antaŭ la pordo de lia ĉambro, por malhelpi lian forrampon?
Incitite, la pigmeo rediris iom kolere:
— Ĉar al neniu tiu ideo venis en la kapon antaŭe.
Ajla antaŭensaltis, ekkaptis lin je orelo, kaj, senkompate lin trenante kelke da paŝoj, ekkriis:
— Aĉulo, foriĝu kaj ne lasu min revidi vin ĝis vi trovos lin.
Dirinte tion, ŝi ordonis al la tuta servistinaro traserĉi la domon, por eltrovi, ĉu io ŝteliĝis. Poste ŝi forsendis du fidindajn virojn en la urbeton, por fari diskretajn demandojn pri la malaperinta gasto; kaj al du aliaj ŝi ordonis sin teni pretaj postkuri lin sur rapidaj ĉevaloj, en la okazo, se tio estos necesa. Ajla mem iris kun maltrankvila antaŭsento en la dormoĉambron de Zalmuna. Post nur mallonga ĉirkaŭrigardo ŝia akrevida okulo rimarkis la foreston de la sigelo ĉe la malsupro de la kurteno antaŭ la skriboĉambro.
— Ha! — ŝi siblis, — la fripono estis tie!
Ajla estis certa, ke la sigelo estis sendifekta, kiam ŝi reekbruligis la lampon super la altaro post la kelkminuta enesto de Omar en la ĉambro. Ŝi malplektis la rubandon kaj eniris. Ĉio ŝajne estis en ordo, unuarigarde. Sed superkura rigardo ne kontentigis Ajlan. Ŝi precize konis la enhavon de la bretaroj. Ŝi posedis faksimilon de la sigelilo de Zalmuna, kaj ofte eniris sekrete tiun dokumentejon por kontroli la aferojn de sia sinjorino, kiel spionino en la servo de la Babela ĉefpastraro. Ne longe ŝi serĉis, ĝis ŝi eltrovis la foreston de la cilindroj, kiujn Lemuel forprenis, kaj la anstataŭigon per similaj skribaĵoj. Ĉio alia estis en bona ordo.
"Pro Iŝtar" отзывы
Отзывы читателей о книге "Pro Iŝtar". Читайте комментарии и мнения людей о произведении.
Понравилась книга? Поделитесь впечатлениями - оставьте Ваш отзыв и расскажите о книге "Pro Iŝtar" друзьям в соцсетях.