Pro Iŝtar

Ĉapitro I

Renkonto

Nokta mallumo kovris la landon Araban. Estis la horo antaŭ la matena krepusko en la vasta altplataĵo de la nordorienta parto de Arabujo, nomita «Lando Uc». Stela baldakeno, ornamita kvazaŭ per milionoj da tremetantaj diamantoj, etendiĝis super mistere silenta pejzaĝo. Timiga blekado de leonoj kaj hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam ĉesis, kaj nun la tuta, virga naturo ŝajne ĝuis la plej profundan ripozon, ĝis la suno vekos ĝin al nova, ĝoja aktiveco.

Tamen ne mankis signo de homa vivo. Sur malgranda altaĵo vidiĝis neforta ardo de estingiĝonta fajro, kiu ĵetis rubenoruĝan lumon sur altkreskan, senmovan figuron de viro, staranta kelke da paŝoj for de ĝi. Se facila venteto okaze ne flirtigus la randaĵon de lia baŝlikosimila kapovesto, oni pensus, ke ĝi estas senviva statuo. La viro, kiu estis vestita per longa mantelo el ŝafofelo, peze apogis sin per ambaŭ manoj sur longa, per tufo ornamita lanco, tenante la kapon kaj la ŝultrojn iom klinitaj antaŭen. La lumo de la mortanta fajro vidigis el inter la randoj de la kapuĉo vizaĝon kun bruna barbo. Profunda enpenseco kaj malĝojo sin pentris sur tiu vizaĝo, kaj liaj malhelaj okuloj reve rigardis en la mallumon de apuda valeto. Steloj post steloj, en sia majesta, silenta irado malleviĝis en la okcidento, kaj malaperis trans neklare siluetita horizonto.

Ankoraŭ tie la viro staris, senmove; stranga vidaĵo! La brilega Siriuso alproksimiĝis al la hordo de la granda nekonatejo, kaj jam pala, flavruĝa lumo ekkolorigis la orientan ĉielon, kiam la solulo malrapide levis la kapon, kaj direktis la rigardon al la Plejadoj, briletantaj super li. Dum momento la malgajeco de lia vizaĝo cedis lokon al esprimo de espero kaj preskaŭ ĝoja, arda sopiro.

— Amataj steloj, — li diris mallaŭte, — bonekonataj, kiel la trajtoj de la amatoj, kiuj ne estas plu. Kiel mirinda estas la mano, kiu senerare vin gvidas! Kaj ĉu ne gvidas tiu sama mano, same senerare, la homajn aferojn, la sekretajn aferojn de koroj, dediĉitaj al Vi? Mi ne petas, Eternulo, ke Vi lumigu per brila lumo mian teran vojon. Donu al mi nur en la koro radieton, trankvilon, kaj helpu al via sklavo ekpaŝi sentime; sen timo pro mi mem; pro miaj duboj; pro mia… pasio!

Rimarkante la malaperon de la brila stelo, li subite rektiĝis kaj rigardis la orientan ĉielon. Ne pli frue ol tiam, li sentis, ke liaj membroj rigidiĝis de la malvarmo.

— Unu duonon de Kaŝbuo[1] plu, — li diris al si, — ĝis plena taglumo; du kaŝbuojn plu, kaj eble mi vidos Lemuelon, Ĥaranidon, la senripozan agemulon, kiu tamen posedas tian mirindan animpacon.

La granda taglumiganto plenumis preskaŭ kvaronon de sia flama vojo. La tranoktinto troviĝis jam kelke da mejloj for de sia soleca haltejo, kaj nun vigle iris suden laŭ longuzita karavanvojo, portante sian pezan mantelon per la lanco, metita trans la maldekstra ŝultro. Li surhavis blankan, zonitan tunikon kun mallongaj manikoj, kiu lasis preskaŭ tute nudaj sunbrunigitajn brakojn kaj, malsupre de la genuoj, fortmuskolajn krurojn. Liaj piedoj estis vestitaj per ledaj sandaloj. Ĉirkaŭ la muskolaĵo de la maldekstra brako li portis oran braceleton kvin centimetrojn larĝan, kaj ornamitan per seso da grandaj turkisoj; kaj ĉirkaŭ la kapo similan, sed malpli larĝan kaj malpli dikan strion, ordotenantan al li la kapoveston. Sur ĉi tiu strio brilis, en la mezo de la frunto, aro da belaj briliantoj en formo de rikoltilo aŭ kvaronluno; kaj ĉe ambaŭ flankoj vidiĝis aroj da malgrandaj turkisoj, iom serpentosimile aranĝitaj. La fizionomio de la viro, kiu havis la aĝon de kvardek jaroj, estis alloga, pensema kaj nobla. Lia tuta sinteno estis plena de digno.

La regiono, tra kiu li pasis, estis bela kaj ridetanta en la matena sunlumo. Ondoformeco de la tero, kaj multaj disaj aretoj da arboj, pleje kverkoj, terebintarboj kaj cirpresoj, donis al la pejzaĝo tre plaĉan aspekton. Sed la tuta lando estis ankoraŭ virga, kaj la sola homa signo estis serpentumanta, ŝajne senfina karavanvojo.

Atinginte la supron de malgranda altaĵo, la viro ekvidis en kelka malproksimeco la atendatan de li karavanon, envolvitan en polva nubo. Ĝi estis longa karavano kun pli ol kvindek kameloj, el kiuj tri kvaronoj estis peze ŝarĝitaj per komercaj pakaĵoj kaj tendaĵoj. Kiam la vojaĝistaro sufiĉe alproksimiĝis, la viro faris signon per svingo de la mano. Tiu signo tuj ricevis respondon per simila mansvingo de unu el la unuaj karavananoj. Momenton poste la respondinto dekameliĝis, donis la bridon al kunrajdanto, kaj rapidpaŝe venis antaŭen. Li estis vestita per ruĝebruna tuniko kaj griza, polvokovrita mantelo, vasta kaj malpeza, kiu gaje flirtis en la vento pro la rapida, energia moviĝado de la portanto. Lia kapovesto estis malvasta ĉe la supro, ligita ĉirkaŭ la frunto per simpla rubando, sed pendis en faldoj sur la ŝultroj. La parte nudaj brakoj kaj kruroj, kiujn la tuniko lasis vidiĝi, estis maldikaj. Lia tuta, iom malgrasa korpo estis tre fleksebla kaj facilmova, elmontrante muskolan energion kaj mensan viglecon. Ne estus facile, per unu rigardo, konjekti lian aĝon. Longa, griziĝanta barbo supozigis alproksimiĝon al maljuneco, sed liaj viglaj, lumaj okuloj kaj lia juneca moviĝado ŝajne kontraŭdiris tiun supozon. Se forestus la griziĝanta barbo, oni pensus, ke li havas la aĝon de ne pli ol kvindekkvin jaroj. Efektive li estis preskaŭ okdekjarulo.

Ambaŭ viroj haltis momenton je interspaco de dekkelke da paŝoj, kaj profunde klinsalutis; poste, levante la manojn, ili rapidpaŝe alproksimiĝis kaj ĉirkaŭbrakis unu la alian. La pli maljuna viro kisis sian amikon sur ambaŭ vangoj, kaj diris ĝoje, tamen kun deca seriozeco:

— La Eternulo vin benu, Omar.

— Dio estu kun vi, Lemuel, — respondis la alia fervore, kun mieno plena de amo kaj respekto. — Mi ĝojas, ke vi alvenis. La karavano malfruas jam plenan tagon.

— Jes; unu kunvojaĝanto el Uzal malsaniĝis survoje kaj mortis antaŭ tri tagoj; tial la malfruiĝo. Sed, de kie vi venas, Omar, tiel frue en la tago?

— Mi vizitis, laŭ mia kutimo, la karavanrenkontejon Padar por aĉetado. La karavano el Damasko jam alvenis hieraŭ matene, iom pli frue ol oni atendis. En la vespero mi malplezuriĝis ĉe la konduto de multaj Babelaj kaj Feniciaj komercistoj pro iliaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj en la gastejo de Modad, la Kadmonido; kaj mi preferis solecon sub amika stelaro. Mi do pasigis la nokton sola, mezdistance de ĉi tie. Verdire, mi volis, antaŭ nia renkontiĝo, ordigi al mi la pensojn; mi volis estigi en mia internaĵo iom li klaran bildon de la multaj aferoj, kiuj embarasas kaj premas mian koron. Ho, Lemuel, mi sopiris kun granda sopiro al via saĝa konsilo, al via trankviliga kunuleco. Vidi vian vizaĝon estas por mi kiel ekbrilo de la suno post nokta uragano.

Lemuel rigardis la pli junan viron kun grava mieno. En liaj grizaj, penetremaj okuloj montriĝis sincera kunsento kaj malkaŝa korinklino.

— Omar, — li diris, — mia konsilo kaj multo krom tio ĉiam ja estas je via dispono. Sed, ĉu vi estas inklina atenti mian konsilon? Jam ĉe mia lasta vizito en Betraĥ mi penis forpeli el via koro nubon de malĝojo; sed nun eĉ pli malhela ombro kuŝas sur vi, kaj ŝajne ankoraŭ pli peza malfeliĉo premas al vi la koron. Via senorda barbo tion ja montras.

— Pro kompreneblaj kaŭzoj.

— Kiaj?

La viro kun la ora strio ĉirkaŭ la kapo ne tuj respondis. Li kondukis Lemuelon for de la karavano, je distanco de unu ŝtonĵeto; kaj dum kelka tempo la du viroj iris flankon ĉe flanko, ne parolante. La kapo de Omar estis klinita, kaj lia vizaĝo aspektis pensema, kvazaŭ li serĉas ĝustajn vortojn, por esprimi siajn neklarajn pensojn. Fine li ekparolis:

— La suno trapasis ok stelbildojn de la zodiako, de kiam ni priparolis la staton de nia lando ĉe nokta fajro antaŭ mia tendo en Betraĥ; kaj ni same opiniis, ke tiu stato estas priplorinda. Hodiaŭ ĝi, efektive la stato de la tuta mondo, estas ankoraŭ pli malbona ol tiam. Ĉirkaŭrigardu! Krom nemultaj disaj fideluloj, la tuta mondo dronas en demonadoraĉo; kaj la morala stato konformiĝas al la malvirtaj karakteroj de la falsaj dioj. Ĉu vi iam aŭdis pri la malnova, pura kredo inter la disiĝintaj posteuloj de Jafet? Vi konstante travojaĝas la landojn de la Ĥamidoj: la Ĥaldeoj; la triboj loĝantaj laŭlonge de la orienta kaj suda marbordoj de Arabujo; la Egiptoj; la Kanaanidoj ktp. Ĉu ili ne ĉiuj jam delonge forlasis la servon al la Eternulo, kaj tute perdiĝis en la plej absurdaj kaj malvirtaj kredaroj? Restas la Ŝemidoj. Kio fariĝis el la posteuloj de la grandaj patriarkoj, Abraham, Isaak kaj Izrael, la sanktuloj, al kiuj la okuloj de la fideluloj sin turnadis? La Izraelidoj ankoraŭ estas en la lando Egipta. La Eternulo estas por ili preskaŭ nur nomo. La riĉaj kampoj grasigis al ili la koron; kaj ŝajnas, ke ili tute malatentas la altan destinon proponitan al ili.

— Vi troigas, Omar. Mi scias, ke inter ili troviĝas ne malmultaj, kiuj ankoraŭ alkroĉiĝas al la promesoj donitaj al la granda princo Abraham.

— Mi ĝojas tion aŭdi; sed kio fariĝis el la ceteraj posteuloj de Abraham: la Iŝmaelidoj kaj la filoj de Ketura; la Esavidoj? Nenio krom rabistoj kaj gorĝotranĉuloj. La idoj de Lot neniel superas ilin, nek la multenombraj triboj de la Joktanidoj en via lando, kiuj jam delonge fordonis sin al fetiŝismo kaj adorado al la steloj, anstataŭ al la Kreinto.

— Ree vi troigas, amiko, — trankvile respondis la grizbarbulo. — Mi komercadas inter Nineve kaj Bubastis kun multaj komercistoj, kiuj ne meritas tian severan juĝon; kiuj, male, estas honestaj en negocoj.

— Jes, kiam honesteco estas pli profitema ol friponeco.

Ne atentante ĉi tiun diron, Lemuel daŭre parolis:

— Vi ankaŭ malmemoras la Hik-ŝasu[2], la posteulojn de Ŝem. Kio ajn estus iliaj nunaj pensoj pri la Eternulo, ili ne estas idolanoj. Plue, ĉu ne troviĝas kredo en Teman, kaj saĝo en la lando Edoma?